Antaŭparolo
Josef Zezulka kaj Tomáš Pfeiffer
Karaj legantoj de tiuj-ĉi paĝoj,
kiam mi antaŭ jaroj staris antaŭ tiu ĉi grizethara sinjoro unuafoje, mi ne supozis, ke mi renkontas mian Sorton. Poste mi kun sinjoro Zezulka travivis signifan parton de la vivo. Mi vizitadis lin regule kelkfoje semajne. Ĉiam li faris tempon por mi kaj ni komune babilis ĝis komenco de „televidaj novaĵoj“. Estis tio ne perforta kaj propre genia instruado en sfero de filozofio Bytí - Ekzisto kaj biotroniko, do en fakoj, kiujn sinjoro Zezulka elkreis kaj enkondukis en praktikon. Tion mi ekkomprenis nur pli malfrue. Ĉiam mi foriradis plena da pensoj kaj sentoj. Estas tio eminenta, kiel grandan ŝanĝon en mi li kapablis elkrei. Li disvastigis mian origine nur teknikan pensadon, al malpli skema kaj pli profunda perceptado de la mondo.
Mi konis persone, eĉ de sinjoro Zezulka, kelke da pluaj amikoj, kiuj vizitadis lin kaj ili demandis same kiel mi. Mi renkontadis kun ili ĉe sinjoro Zezulka kaj ĝis hodiaŭ ni renkontiĝas.
Jaroj pasis kaj elmezurita tempo mallongiĝadis. Tuŝproksime antaŭ forlaso de sia materia korpo sinjoro Zezulka alvokis min kaj faris ion, kio por mi okazis devigo, promeso kaj porviva plenigo por ĉiu plua tempo. Li diris: „Tomáš, mi transdonas al vi biotronikon kaj filozofion Bytí – Ekziston, nun vi gvidos ilin. Mi transdonas al vi la konitan, por ke vi portu ĝin kaj ŝirmu. Kiam la tempo pleniĝos ankaŭ por vi, vi transdonos al la plua.“ Li diris frazon, kiu al mi ĝis hodiaŭ en kapo kaj en koro sonas: „Mi transdonas al vi nian komunan aferon.“
Tiom por klarigo. Nun vi jam scias, leganto de tiuj ĉi paĝoj, kial tiun ĉi komunan aferon prezentas nun ankaŭ mi. Ja ni ĉiuj estas unu kaj ne estas io homa kaj Dia, kio ne estus nia reciprokeco. Nur malfrue mi komprenis, kiun mi renkontis – estis tio profetita Alportanto el Prago.
Tomáš Pfeiffer
disĉiplo kaj daŭriganto de Josef Zezulka