www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo (parto 2)

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Mi uzis la esprimon „Krea verko“. Kio estas tio kaj kiel ĝi diferenciĝas de la priskribita universo? Eble plej bone klarigos tion la travivaĵo, kiun mi iam travivis kiel aldonaĵon al malfermita kompreno.

En mia vizio mi staris sur nia planedo sur la sabla marbordo. Estis tre klara nokto kaj ĉielo estis plena da steloj. Observante konatajn stelarojn, mi komencis rapide kreski kaj disvastiĝadi. Mi disvastiĝadis en la universon. Nia planedo sub mi malgrandiĝadis, la tuta universo proksimiĝadis, antaŭ mi ĝi densiĝadis kaj subite mi ekkonsciis, ke mi observas atomojn de ia materio. Plue ĉio densiĝadis, malgrandiĝadis, ĝis mi eksciis, ke mi observas iun grandan objekton, kiu malgrandiĝadis je granda ŝtonego, plu je pli malgranda ŝtono, ĝis mi havis en mia etendita mano antaŭ mi grandan ŝtonon, poste malpli grandan ŝtonon kaj poste nur sableron. Mi ĉirkaŭrigardis kaj mi vidis, ke mi staras sur la sabla marbordo de iu planedo. Super mi estis bela steloplena ĉielo kaj mi subite eksciis, ke mi en mia mano tenas la sableron, en kiu estas atomo, ĉirkaŭ kies kerno rondiras elektrono, kiu estas la planedo, el kiu mi venis. Mi eksciis, ke mi troviĝas en plua materia sfero. Mi metis la sableron teren, ekrigardis steloplenan ĉielon kaj mi denove komencis kreski. Denove ĉio kondensiĝadis sume kaj malgrandiĝadis, kaj fine mi denove havis sur mia manplato sableron, en kies unu atomo estis planedo, sur kies marbordo kuŝis sablero, en kies atomo estis nia planedo, el kiu mi eliris. Tio okazis ankoraŭ kelkfoje, mi ne scias kiomfoje, sed per tiu konstanta transirado en pluajn, dimensie senĉese pli grandajn sferojn, mi finfine denove alvenis sur nian planedon, el kiu mi devene eliris. Kiam mi denove staris sur la devena loko sur la marbordo, mi kliniĝis kaj en la manplaton prenis sableron.

Mi observis ĝin kaj subite mi ekmalgrandiĝadis, kaj kvazaŭ mi flugus en tiun sableron. Ĝi antaŭ mi grandiĝadis, estis granda kiel ŝtonego, poste kiel monto kaj mi vidis, kiel ĝia materio maldensiĝas kaj mi eksciis, ke mi observas ĝiajn molekulojn kaj poste ĝiajn atomojn. Mi elektis unu atomon kaj mi flugis al ĝi. Mi vidis ĝian kernon, ĉirkaŭ kiu rondiris pli malgrandaj partoj kiel satelitoj. Mi eksciis, ke tio estas planedoj. Unu el ili mi elektis. Mi malgrandiĝadis kaj flugis sur ĝin. Ĝi pli kaj pli grandiĝadis, kaj mi jam povis sur ĝi distingi ĝiajn marojn kaj kontinentojn. Ĉio proksimiĝadis, ĝis mi alteriĝis sur ĝi. Mi staris sur ĝia sabla marbordo. Mia figuro estis same granda kiel sur nia planedo. Eĉ la dimensioj estis normalaj, tamen, ke mi konsciis, ke mi malgrandiĝadis ĝis atomo. Plue mi eksciis, ke mi faris renversan procezon ol antaŭe, kaj ke mi nun troviĝas sur la satelito, kiu nun estas atomparto de la sablero, kuŝanta sur la marbordo de nia planedo.

Mi ĉirkaŭrigardis planedon kaj ĝian steloplenan ĉielon, mi kliniĝis, kaj mi enmanigis sableron. Denove mi ekmalgrandiĝadis, ĉio ĉirkaŭ maldensiĝadis kaj la tuta travivaĵo denove ripetiĝis. Denove mi penetris en pli kaj pli malaltajn materiajn sferojn, trairadis ilin, kaj finfine mi venis reen sur nian planedon, de kie mi eliris. Ĉu mi iris supren en la universon, ĉu mi iris malsupren en atomon, ĉiam mi revenis al elirloko. En tiu travivaĵo mi plene ekkomprenis senfinecon kaj eternecon de la Krea verko kiel ion tre simplan. Tiom simplan, ke mi miris, ke mi ne havis tiel plenan komprenon pli frue. Sed kiam mi komencis reveni en nian realecon kaj denove konektiĝadis je cerbo, la kompreno perdadis sian kompletecon. Kiam mi vekiĝis al plena kutima konscio, mi komprenis ĉion travivitan, sed jam ne tiom plene kiom dum la malligeco. Mi ja revenis en la homan cerbon kaj tiu povas enhavi nur proporcian komprenon, kiu respondas al estaĵa evolua specio de la homo. Restis nur parto, sed malantaŭ ĝi, malantaŭ sojlo de surfaca homa konscio restis forta kaj plena kompreno, kiu per antaŭsento de neampleksa senfino ligas kaj pli fortigas eblan komprenon.

Kiam la homa spirito flugas en sia pensado en senfinajn porvivajn problemojn, superelstaras demando: Kio propre estas „fina kaj senfina, komprenata kaj nekomprenebla“?

Ni kutimiĝis pensi kiel homoj. Ni apogas en nia bytí (ekzisto) tro multe pri plej proksimaj agadoj, kiuj estas ĉirkaŭ ni kaj estas nia sorta porviva scenario kaj kiujn ni komprenas kiel nekontesteblan realaĵon. Mi opinias per tio kuron de nia vivo, kun ĉiuj eventoj, de naskiĝo ĝis morto. Tio estas normala homa perceptado, kiu estas donita per matureco de estaĵo, kaj per tio, ke nia estaĵo estas ĉi momente sur evolua grado, kiam ĝi estas homo. El tiu ĉi vidpunkto ni povas observi normalan kuron de vivo kun ĝiaj eventoj. Sed se ni per nia spirito transiros tiun ĉi limon de ordinareco, malfermiĝas al ni pli profunda rigardo je vivo kaj limigita ebleco de normala homa perceptado estiĝas por ni malvasta.

Mi revenas al la priskribita bildo, kiam mi transiradis pluajn sferojn en porviva realeco, en tiu realeco, kiun mi nomas „Krea verko“. En profunda ekkonsciado de pli vastaj eblecoj de komprenado mi komprenas la tutan sentempan kaj senfinan agadon kiel grandan ideon – parton de la eterna Substanco – departigitan de la Substanco, disdividitan en miraklan buntecon kaj elkristaligitan en agadajn elementojn kaj kombinaĵojn, kiuj kreas la agadon, kies malgrandan parteton perceptas ĉiu estaĵo laŭ sia evolua matureco, tempo kaj loko, en kiu estas lokita ĝia vivata sorto.

Ĉio estas nur ideo kaj estas nenio, kio ne estus ĝi. Sed mi ne opinias per tio la produkton de cerbumado, kiu estas nomata penso. Mi pensas per tio la idean substancon de ĉiu bytí (ekzisto). Estas tio centrala konscio de ĉiu bytí (ekzisto), kaj tiu estas kompreneble de idea substanco. Estas tio granda preta procezo, en kiu tio, kion ni nomas estinta, estanta kaj estonta, estas preta, konstanta kaj nun. Nenio estis, nenio estos. Ĉio jam estas preta kaj konstanta. Ne estas tempo, estas nur konstanta daŭro.

Ni imagu, ke ni por momento dekateniĝos de nuntempa procezo kaj ni staros en sentempeco super la „Krea verko“.

Ĉiu universa procezo estas haltigita kaj daŭras en senmoveco. Antaŭ ni staras la formacio „Krea verko“. Ni observas samtempe ĉiujn tempojn. Ni havas antaŭ ni tion, kion homoj nomas estinteco, estanteco kaj estonteco. Haltiĝis la tempokuro. Ĉio daŭras. Antaŭ ni estas ĉiuj procezoj de la Krea verko (ĉiuj sortoj de ĉio). Estas ĉi tie tuta universo en ardigita disiro kaj en alcentriga amasiĝo kaj malvarmiĝo. Estas ĉi tie tempo, kiam elkreiĝis nia planedo, malvarmiĝis ĝis tempo, kiam la eterna vivo sur ĝi manifestiĝis en tiu formo, kiun ni kiel homoj konas kaj en kiu ni vivas. Ni vidas la unuan organikan vivon, la unuajn mikroskopajn vivelementojn, plu jam pli komplikajn pli grandajn estaĵojn, poste transiradon de vivo sur la firman teron el akvo, unuajn vivojn de estaĵoj de plantoj, transiron el plantoj en animalojn, evoluon de animaloj en pli superajn kaj pli komplikajn estaĵajn formojn. En nia penso ni vidas evoluon al la unua homo, ni observas lian historion kaj ni vidas plu eĉ tion, kio hodiaŭ estas nomata estonteco. Ni vidas pluajn procezojn, pluan evoluon de estaĵo, kiu pasas tra homo al pli kaj pli superaj animaloj. Ni vidas ŝanĝon de porvivaj kondiĉoj sur la planedo, kiu malvarmiĝas. Ni vidas ŝanĝon de porvivaj formoj, kiuj akomodiĝas al donitaj kondiĉoj. Ni vidas la tutan universon en ĝia pulsanta vivo. Ni vidas spirajn impulsojn de la universo, kiu denove disardiĝas, ĝia materio disiĝas, por pliposte denove amasiĝi kaj malvarmiĝi. Ni vidas kuron de planedoj, kiuj estas iam nur fortaj elementoj, poste estas gasaj, likvaj kaj solidaj, por ke ilia materio denove disiru kaj poste kuniru, plue disiru kaj kuniru. Ni vidas spiri la tutan universon. Ni vidas procezajn sortajn eventojn de ĉio nun - unumomente - samtempe.

Ni vidas en unu momento ne nur tiun ĉi universan sferon, sed samtempe ankaŭ tiujn, kiuj por ni estas pli kaj malpli superaj (vidu priskribitan bildon pri sablero kaj universaj sferoj). Ĉio estas antaŭ ni – senmova, konstanta en sia ekzisto. Ĉiuj porvivaj sortaj procezoj daŭras en sia idea substanco preparitaj, por ke la koncernaj estaĵoj kiam ajn komencu percepti ilin kaj per tio supozu ilin sian realon.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.