www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo (parto 5)

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Tiel ekestis materio, kiel ni ĝin konas. Estis tio materio anorganika – neviva. Ĝuste la sama kiel parto materia, dividiĝis la dua baza parto, parto spirita. Ĉar ĝi estas tute la sama, kiel la materia parto, nur ĝi estas alipolusa, ĝi dividiĝis je karakterize samajn partojn, kiuj ĉi tie sian karakteron elmontris en la kadro de spirito. Ankaŭ ĉi tie okazis dividado el la substanca spirita parto je du, kiuj prezentis:

La unua parto denove la forton alcentrigan kaj decentrigan kaj

la dua parto denove la forton de ekscito kaj de trankvilo.

Ĉiu tiu parto denove dividiĝis je du partoj kaj tiuj ĉi partoj memstariĝis. Tiel ni ĉi tie denove havas el la baza spirita parto kvar memstarajn partojn, do partojn, kiuj al ni akorde kun la antaŭaj materiaj prezentas:

1) forton alcentrigan, kiu en la spirito manifestiĝas kiel egocentra, sume relativa, renversita en sin mem, egoisma. Estas tio tiu, kiu analogie en materio prezentas agregostaton solidan, elementon de la tero;

2) forton decentrigan, en la spirito manifestita kiel altruista, turniĝita direkte eksteren, en ĉirkaŭaĵon, je ĉio alia, neegoisman, la malo de la antaŭa, egoisma. Ĝi estas tiu, kiu analogie en materio prezentas agregostaton gasan, elementon de la aero;

3) forton ekscitan, kiu en sfero spirita signifas entuziasmon, ardiĝon por io, spiritan ardon. En analogio kun materio estas tio forto de la fajro;

4) forton de la trankvilo, kiu estas malo de antaŭa forto de la fajro. En spirito estas tio trankvilo, malvarmo, halto, malstreĉo. En materia sfero analogia forto de agregostato likva, de elemento de la akvo.

Tiel ni ĉi tie havas du grupojn de la sama karaktero, nur de alia poluso, nome: materion kaj spiriton. Ambaŭ manifestataj en dismembrigo je 4. Tiun disdividon mi nomas plenrajte „Krea kvaro“.. Estas tio procezo, kiu el la Substanco elkreis „Krean verkon“. Propre nun nur ĝian fundamenton. El tiu ĉi dividado al ni ĝis nun ekestis je unu flanko anorganika materio kaj je dua flanko anorganika aŭ ĝenerala spirito. Tiuj ĉi du partoj, ankoraŭ solecaj, validiĝas en la Krea verko dum tempoj, kiam ĉi tie ne estas organika vivo.

Ĉar la Krea kvaro kiel leĝa procezo manifestiĝas en la tuta porviva procedo, kiel ni poste ekscios, ĝi manifestiĝas krom alia ankaŭ en sferoj de sono kaj de koloroj. Tial estas eble la ĵus priskribitajn kvar bazajn fortopartojn de materio kaj de spirito signi laŭ ilia karaktero per konvena adekvata koloro, eĉ per sono. Por ĉiu koloro ni havas en nia lingvo nomon kaj la sonon ni priskribas per vokalo tiel, kiel ni ĝin plej bone sentas. Estas tio simile tiel: Se ni aŭdos la virkokon kokeriki, ni diros, ke ĝi faras ki-ki-ri-ki. Do ni priskribas sonon per neperfekta esprimo. Ankaŭ ĉi tie, se ni volas karakterizi la sonon, kiu respondas al la apartena forto (elemento), ni uzos indikon de karaktere plej bone konvena vokalo. Do poste nia indiko por adekvataj elementoj en materio kaj en spirito aspektas tute laŭleĝe tiel:

1) Elemento de la tero - alcentrigo – manifestiĝas en baza koloro flava (en ĉiuj ĝiaj nuancoj), kaj sone esprimite kiel litero „E“.

2) Elemento de la aero - decentrigo – manifestiĝas en baza koloro blua kaj sone esprimite estas signita kiel litero „I“.

3) Elemento de la fajro - ardo, entuziasmo – estas en baza koloro ruĝa, kaj estas esprimita per sono kiel „A“.

4) Elemento de la akvo - malvarmo, trankvilo – havas bazan koloron verdan kaj sonon „U“.

Tio estas indiko de „Krea kvaro“, kiu kreas „Krean verkon“.

Se ni indikas tiamaniere ankaŭ la bazan parton, ankoraŭ nedisdividitan, do tiun, kiu apartiĝis de la Substanco kaj kie ankoraŭ ne estas tempo, ni indikas ĝin ankaŭ per kompleksa koloro, kiu konsistas el la kvar koloro blanka. Esprimita per sono ĝi respondas al prononcita litero „O“.

Kiam mi ekkomprenis la dividadon kaj signadon de tiuj ĉi unuopaj elementoj, mi eksciis, ke tio estas nenio nova. Versimile same komprenis tion tiu, kiu iafoje donis doktrinon al antikvaj judoj. Laŭleĝa komponaĵo de tiuj ĉi literoj evidente gvidis ankaŭ ĉe ili al indiko de la Substanco, do de Dio, kaj poste al la indiko de la Krea verko. Ni analizu do tiun ĉi komponaĵon:

En la Substanco estas kvar bazaj elementoj vicigitaj tiel, kiel tio respondas al stato antaŭ ekesto de la Krea verko, antaŭ ol komenciĝis dividado. Estas tio vicigo IE–UA, kiu estas ligata per sentempeco de la baza stato „O“. Tiu ĉi „O“ staras meze kaj en flankojn ligas la fundamentajn grupojn. La tuto poste donas IE - O - UA, flue IEOUA, do prononcite kiel JEHOVA. Per tiu nomo do estas prave signata la Substanco, do la plej supera Dio.

En la Krea verko forfalas „O“, kaj estas tie nur elementoj de la Krea kvaro. Por ne rekunflui kun la Substanco kaj por daŭri memstare kiel la Krea verko, difuziĝis du bazaj grupoj. Ni imagu egalbranĉan krucon, sur kies unu branĉo estas pendigita „I“ el la unua grupo kaj „U“ el la dua grupo. Ankaŭ sur la dua branĉo estas pendigita „A“ el la unua grupo kaj „E“ el la dua. Se ni poste legos la literojn ronddirekte, ni ricevos IAUE, do Jahve. Tiel estas laŭleĝe signata la Krea verko. Por pli bona kompreno ni desegnu ekeston de la Krea verko kaj kialigon de indiko JEHOVA kaj JAHVE.

Ekesto de la Krea verko

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.