EVOLUO DE ESTAĴO
Ĉar ĉio, kio estas, ĉio, kio evoluiĝas – la tuta Krea verko eĉ kun sia vivo, estas en la baza „Krea kvaro“, ĝi devas aplikiĝi ankaŭ en procezo de evoluo de estaĵo. Ja evoluo apartenas al la vivo, do ĝia ritmo devas esti senkondiĉe ĝia parto. Kaj ankaŭ estas. Nun ni rigardu evoluon de la interna estaĵo.
La evoluo de estaĵo okazas en kvar fazoj, kiuj precize respondas al la Krea kvaro. Temas pri porviva manifesto kaj estaĵa evoluo de la interna estaĵo:
La unua fazo estas karakterizita per pasiva porviva manifesto kaj pasiva evoluo.
En la dua fazo estas jam aktiva porviva manifesto, sed ankoraŭ pasiva evoluo.
En la tria fazo estas aktiva manifesto kaj aktiva evoluo.
En la kvara fazo estas aktiva pasiveco.
Estaĵo komencas sian unuan vivon kiel la plej primitiva elemento (oni povas diri - viruso). Estas tio vivo de planta karaktero, kiu longe kiel planto prokrastas en la evolua vico kaj sinsekve reenkarniĝas en pli kaj pli superajn plantajn speciojn. Ĝi indikiĝas per tio, ke ĝi vivas nur pasive. En tiu ĉi evolua stadio la estaĵo ne decidas. En procezo de renaskiĝoj ĝi akiras ecojn, sed ili ĉiuj estas de planta karaktero. Ĝi vivas pasive, kaj sian ĉirkaŭaĵon influas nure per sia bytí (ekzisto). Ĝi okupas nur pasive sian ĉirkaŭaĵon necesan por la vivo. Kiam apud ĝi ekestas vivo de pli forta planto, kiu paŝo post paŝo anektas ĝian medion, ĝi submetiĝas al la porviva premo. Je malamikaj impulsoj de ekstero estas aŭtomate incititaj kaj mobilizigitaj defendaj porvivaj fortoj. Aliaj eksteraj impulsoj estas nur pasive konstataj. Estas konate kaj videble, ĉefe ĉe pli superaj plantoj, ke la planto reagas je multaj eksteraj impulsoj, ne nur materiaj, sed ankaŭ vitalaj kaj psikaj. Telepatie ĝi reagas je pensado de homo aŭ je liaj sumaj kvalitecaj influoj, t.e. je elradiado de homa kompleta valoro. Sed ne nur de la homa. Ĝi esploras influan valoron eĉ de ceteraj animaloj kaj plantoj. En ju pli supera evolua grado estaĵo de planto estas, des pli larĝan spektron de perceptado de vitalaj kaj psikaj ecoj ĝi montras. Sed estas tio nur perceptado, kiu validiĝas nur en interna vivo de planta estaĵo, sed nekreanta tro grandan aktivecon rilate al ĉirkaŭaĵo. Do ni povas diri, ke la unua fazo de estaĵa vivo, kiu estas per sia karaktero planta, indikiĝas per plejparta pasiveco de manifesto. Koncerne la evoluon, ĝi estas ankaŭ pasiva. Ĝi estas portata per la pendolanta leĝo de repuŝo kaj estaĵo de planto ne havas influon je ĝia procezo, kiu fontus el ĝia volo.
La unua porviva fazo estas do karakterizita per pasiva porviva manifesto kaj per pasiva evoluo. Per sia karaktero ĝi respondas al alcentriga forto de la Krea kvaro, kiun mi signos kiel „E“. Ĉio estas koncentrita en internon de la estaĵo. La estaĵo estas kreata kaj firmigata.
Foje en la vivo de planta estaĵo venos renverso. Estas tio grava limsigno, apartiganta ĝian ĝisnunan vivostilon de la nova, radikale ŝanĝita. En la matura planta estaĵo ekestas nova renversa elemento, kaj tio estas ĝia porviva aktiveco. La estaĵo transiras el la planta vivo en la vivon animalan. Komence kompreneble en tre primitivan, sed kiu jam havas propran movon, do jam ĝi validigas sian unuan propran decidadon. Estas tio vivo eble de iu infuzorio, aŭ ankoraŭ pli malsupera, simple la unua vivo animala.
Por estaĵo tio signifas grandan krizan epokon. Alvenas por ĝi renversa eco. Ankaŭ ĝia vivo renverse ŝanĝiĝas. Kvankam la renversa eco de la decidado manifestiĝas nur en la plej eta mezuro, estas tio io nova, nekutima kaj ĝis nun neimagebla. La estaĵo validigas ĝin en komenco nur malkuraĝe, sed en procezo de renaskado ĝi alkutimiĝas je ĝi.
La unua decidado estas nur malsupera. Estas tio decido, ĉu ĝi moviĝu dekstren aŭ maldekstren, supren aŭ malsupren. En procezo de reenkarniĝado alvenas pluaj animalaj ecoj. La estaĵo kreskas, reenkarniĝas en pli superajn kaj pli superajn vivojn tiel, kiel jam estis priskribite. Ĝia porviva manifesto estas aktiva, sed ĝia evoluo iras ankoraŭ daŭre per pasiva vojo. En tiu ĉi fazo la estaĵo ankoraŭ ne decidas pri ĝi. Ĝi plene submetiĝas al la repuŝa leĝo, kiu ĝin formas al ĉiam pli granda perfekteco.
La dua vivofazo estas do karakterizita per aktiva porviva manifesto, sed ankoraŭ nur per pasiva evoluo. Per sia karaktero respondas tiu ĉi fazo al la fajra forto de la Krea kvaro, kiun mi signas kiel „A“. Ĉi tie alpaŝis al la estaĵo elano, porviva entuziasmo pro la vivmanifesto, aktiveco, plialtigitaj vibradoj de ĝia pensado.
Nun la estaĵo procezas tra longa evolua vico de animalaj vivoj ĝis homo. Ĉi tie estas nova limsigno, kiu dividigas la duan fazon de la tria. Homo estas la unua estaĵo en vico de animaloj, kiu krom la aktiva porviva manifesto havas jam la unuan, ankoraŭ nur primitivan kaj malfortan econ, kiu ebligas al li partopreni ankaŭ je propra aktiva evoluo. Lia konkludo fortiĝis kaj disvastiĝis. Komencis ecoj, kiuj al li disvastigas eblecon de pli profunda konscio de porvivaj leĝoj, disvastiĝis tio, kion ni nomas inteligencio. Dume, ĝis kiam la estaĵo estas homo, estas tio nur komenca kaj tre primitiva elemento de evolua aktiveco, sed la homaro, kiel ni scias kaj observas ĉirkaŭ ni, estas je ĝi tre orgojla kaj supozas ĝin la plej supera kaj nesolvebla. Ĉi momente - en tiu ĉi tempa etapo, en kiu ni vivas, ni estas la lasta membro de la evolua vico, kaj ne estas ĉi tie plua pli supera evolua grado de estaĵo, kun kiu ni povus kompari nian propran. Tial ni estas je nia inteligencio tiom orgojlaj. Sed tio signifas nenion. Tio estas nur suspiro de la animalo homo, kiu vidas ĉirkaŭ si la homan stultecon, kiu povas gvidi ne nur al sindetruo, sed eble ankaŭ al detruo de la tuta planedo. Estas tio ankaŭ suspiro super tio, kio la homon plej multe bremsas en lia spirita evoluo.
Per eniro en tiun ĉi trian fazon ni havas eblecon ektrankviligi la leĝon de repuŝo. Ni ne povas ĝin nuligi. Tio ne eblas, ĉar tio estas leĝo de la vivo, akompananta ĉion vivan, ĉu ĝi validiĝas en la vivo, ĉu ĝi estas en trankvilo. Ĝi akompanos la estaĵon plu kaj ĝi intervenos ĉiam, kiam la estaĵo malbone komprenos, aŭ ne komprenos tute. De komenco de la tria evolua fazo ĝi plimalpli la evoluon de la estaĵo korektados, dum ĝisnune ĝin gvidis. En komenco, ĝis kiam la estaĵo estas naskata en la homajn naskojn, ĝi validiĝas forte, sed proksimume en la mezo de homaj vivoj ĝia efiko ekmalfortiĝas. Tio pro tio, ke la pli matura homo jam plimulte uzadas sian evoluan aktivecon. La influo de ĉiu evolua fazo penetras en sia dislimigo en la apudan fazon kaj influas ĝin. Tial oni ne povas precize difini, ĉu la unua nasko en la homa vico apartenas al la fino de la dua fazo aŭ ĉu komenciĝas la tria. En la unuaj homaj naskoj estas ankoraŭ forta efiko de la repuŝa leĝo, kiu plue malfortiĝas. La evolua aktiveco manifestiĝas nur malrapide. Komence la homo ĝin eĉ ne konscias. Sed proksimume en mezo de la homaj naskoj li ekinteresiĝas jam pli multe pri tio, ke ekzistas io pli, ol kion al nia perceptado antaŭmetas niaj malfortaj kaj nemultnombraj sensoj. Komence li rimarkas nur la naturon kaj iam estas iomete perpleksita. Li klopodas klarigi al si diversajn naturfenomenojn laŭ la sia kaj komenciĝas timi. Li ne komprenas, kiel ĉio laŭleĝe interrilatas kaj pro la timo li humiliĝas. Li volas la naturon iel klasifiki kaj kompreni. Ordinare li elpensas diversajn diojn kaj idolojn, servas al ili, pacigas ilin, ofertadas al ili kaj klopodas vivi discipline. Poste li ektoleros iujn ekleziajn opiniojn. Plue li ilin ekeltrovadas kaj lia pensado eniras en surfacajn kaj ofte naivajn ekleziajn imagojn. En pluaj renaskiĝoj li ne plu kontentiĝas kun blinda kredo de tiuj malsuperaj ekleziaj doktrinoj, kaj komencas kreski lia kritikemo. Plue li jam ekvilibrigas sian „mi scias kaj mi kredas“ kaj eniras pli aktivan kaj pli celkonscian vojon de sia ŝanĝo.
Ĝis nun estis lia „mi“ plejparte tia, kia epoka influo lin efikis. En nuna tempo plejparte alcentriga. Li interesiĝis pri si mem, pri sia ŝanĝo, li staris sur pozicio de sia „mi“ kaj zorgis pri si mem. La celon li vidis en sia propra bonfarto kaj en laboro je si mem. Li elserĉadis diversajn ekleziajn disciplinojn kaj idealo por li estis propra feliĉega stato de penso. Ĉi tie ankoraŭ efikadis alcentrigo de unua fazo kaj entuziasmo de la dua. Venanta tria fazo portas novan evoluan influon.
Tiu, kiu en la homaj renaskoj jam transpaŝis duonon da naskiĝoj kaj proksimiĝas al la limo, kiam li jam renaskiĝados en pli maturan evoluan specion ol estas la homo (en nuna tempo ankoraŭ ne troviĝas tiu ĉi formo sur nia planedo), starigas sin sur jam pli superan pozicion ol estas lia persono. Li komprenas sian „mi estas“ jam pli nepersone, do decentrige. Li ekkonas kaj konsciiĝas pli superajn leĝojn, por pliproksimiĝi al kompreno de „mi estas ĉio, kio estas“. Li ekvilibrigas sian „mi scias kaj mi kredas“, klopodas pri ekvilibro de siaj ecoj kaj de konado. Simple dirite, plifortiĝas ĉe li la pli supera influo de la tria fazo.
La tria porviva fazo do estas karakterizita per aktiva porviva manifesto kaj aktiva evoluo. Per sia karaktero ĝi respondas al decentriga forto de la Krea kvaro, kiun mi signas kiel „I“.
Ĉi tie homo komencas aktivecon de evoluo. Post multaj homaj naskoj li transnaskiĝas en pli superan zoologian evoluan specion, kiu en nia tempo ĉi tie ankoraŭ ne estas, sed estas en la estonta. Poste en pluan kaj pluan. En estonteco li trairos multajn kaj multajn pluajn evoluajn zoologiajn speciojn kaj malrapide li proksimiĝos al la kvara, la lasta fazo. Tiu ĉi estas signita per aktiva pasiveco. Por ni ĝi estas en tre malproksima estonteco kaj post multaj kaj multaj estaĵaj specioj. La estaĵoj en tiu ĉi fazo jam en sia penso pli multe, eĉ plene inter si kunfluos, ili nuligos duecon, tempon, dimension, multecon, kaj proksimiĝos al kompreno de si mem kiel de ĉio. Por ni estas tio ankoraŭ malmulte imagebla nocio. Estas tio proksimume en tiu rilato de kompreno, kiun havas kreskaĵo al animalo. Ni povas nur diveni, sed ni ne povas kompreni.
La kvara porviva fazo do estas karakterizita per aktiva pasiveco. Per sia karaktero ĝi respondas al trankvila forto de la Krea kvaro, kiun mi signas kiel „U“.
Fine de la kvara porviva fazo estos estaĵo versimile en tiu stato de konscio, kiam ĝi estas ĉio, kio estas, kiam-ajn kaj kie-ajn. Estas tio la stato de plena identiĝo kun la Krea verko, kiu estas ĵus antaŭ la kunfluo kun la Substanco. Analogie tio estas finigo de unu spira ritmo, kiu en diversaj sferoj (spiro de homo, de planedo, de sunsistemo, de universo ktp.) manifestiĝas kiel vivo. Estas tio leĝo de la Krea kvaro – Krea verko – bytí (ekzisto). Per ekkonsciiĝo de tiu ĉi evolua procezo, kiu estas leĝa kaj logika, la homo proksimiĝas al la vero kaj malproksimiĝas de naivaj imagoj de iuj malperfektaj aŭ pro nekompreno damaĝigitaj doktrinoj.
Por pli bona kompreno de ĵus priskribita evolua vojo ni povas ĝin konkretigi grafike.
I - Pasiva porviva manifesto kaj pasiva evoluo
II - Aktiva porviva manifesto kaj pasiva evoluo
III -Aktiva porviva manifesto kaj aktiva evoluo
IV - Aktiva pasiveco
Proksimume en tiu ĉi tempo de la evoluo aperas homo.