www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vegetarismo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VEGETARISMO

Ĉiu estaĵo estas kreita al certa akcepto de nutraĵo. Kreskaĵoj akceptas nutraĵojn plejparte el grundo per siaj radikoj kaj animaloj manĝas kreskaĵojn, aŭ manĝas sin reciproke. Maniero de nutraĵakcepto kaj ĝian specon estas en la evolua ciklo, tra kiu trapasas ĉiu estaĵo de komenco ĝis fino (ontogenezo), dividita je kvar evoluaj etapoj. Tiuj respondas al la evoluaj fazoj - tiel kiel estas priskribitaj en la ĉapitro pri evoluo de estaĵo, kaj plene respondas al la leĝeco de „Krea kvaro“.

La unua evolua fazo estas signita per pasiva porviva manifesto kaj per pasiva evoluo. Tio estas vivo de plantoj. Plantoj prenas por sia nutrado plejparte anorganikan materion. Helpe de ĥlorofilo kaj sunradioj ŝanĝigas ĝin je la organika materio. Evolue pli superaj plantoj akceptas krom la anorganika materio ankaŭ la organikan - kaj nome mortajn korpojn de aliaj plantoj. Sed ili ne havigas al si la nutraĵon per murdo. Nur en fino de la unua fazo kaj en komenco de la dua fazo aperas karnovoraj plantoj, kiuj ĉasas la insektojn kaj digestas ilin.

La dua evolua fazo, kiu estas signita jam per aktiva manifesto, sed ankoraŭ nur per pasiva evoluo, estas la agosfero de animaloj. Ĉi tie aplikiĝas konsumado de ceteraj estaĵoj. Nome en la komenco de la dua fazo estas tio sovaĝbestoj, la plej malsuperaj inter la animaloj, kiuj por sia nutrado murdas pli malfortajn animalojn kaj nutras sin per ilia viando. Estas tio kompensigantoj de vivoj kaj ilia agado estas por tiu ĉi evolua tempo certe ĝusta, ĉar la natura. Iliaj korpoj estas akomoditaj por ĉasado, la intestoj por digesto de viando, iliaj dentoj estas tipe rabobestaj. Estas tio animaloj sur la plej malsupera nivelo. Spirite pli superaj animaloj en la dua evolua fazo estas herbivoroj. Ili nutras sin per vegetala nutraĵo, al kiu ili estas denove plene akomoditaj kiel per la digestosistemo, tiel per siaj dentoj, kiujn ili havas tipe herbivorajn. Kelkaj specioj nutras sin plejparte per folioj kaj per herbo, la aliaj plejparte per fruktoj. Inter tiujn ĉi duaj apartenas ankaŭ homo.

Ĉar en la dua evolua fazo estas jam aktiva porviva manifesto, tiu ĉi aktiveco disetendiĝas, ebleco de decidado proceze plifortiĝas kaj per ĝia influo okazas eraroj en la porviva sinteno. Kelkaj herbivoroj komencas sian naturan nutraĵon kompletigi pri viando. Komence tio estas iu heliketo aŭ insekto, kiu fariĝos ilia oferto, poste eble mortaj korpoj de aliaj animaloj kaj iam eĉ ĉasita kaj mortigita unuopulo. Tiujn perversajn animalojn la scienco nomas „omnivoroj – ĉiomanĝuloj“.

Tiu ĉi kutimo de nenatura viandmanĝado trafis ankaŭ la homon, kiu komencas la trian evoluan fazon, kie jam al la aktiva porviva manifesto alpaŝas ankaŭ aktiva evoluo. Ni jam diris al ni, ke la kapablo de aktiva evoluo venas malrapide, kiel nova ontogeneza eco. Ĉe la evolue malsuperaj homoj ankoraŭ superregas spirita pasiveco kaj repuŝa leĝo, ĉe pli superaj jam manifestiĝas klopodo pri konsciiga evolua procezo kaj pri propravola ŝanĝo. Do, dum ĉe la pli malsuperaj estas akceptita manĝado de korpoj de aliaj murditaj animaloj sen reviziiganta cerbumado kaj tradicie memkompreneble, la pli evoluita homo jam komencas konsideri kaj revizias sian sintenon.

Homa pensado estas influata per du principoj. Estas tio racio kaj intuicio. Tiuj du devas esti, kiel ĉio, en ekvilibro. Komence ili estis. Ili estis ja evolue pli malfortaj, sed en la vico da homaj naskoj ili devis ekvilibre fortiĝi. Sed post tempo de filogenetika evoluo (evoluo en vico de homa specio) faris la homo bazan eraron, eble pro nescio aŭ sub influo de malbonaj ekleziaj kultoj gustumis viandon. Komence tio povis esti nur tre malgrandaj kvantoj, ĉar pli grandajn li ne tolerus. Ja konstruo de lia korpo, de digesta sistemo, de dentoj ktp. estis herbivora. La korpo devis malrapide alkutimiĝi, kaj kiel ni vidas laŭ nuntempa homa porviva situacio, ĝis hodiaŭ ĝi ne multe akomodiĝis. Komence eble nur iam kaj iam pro kultaj motivoj li manĝis pecon da muskolo de pli granda besto (ekzemple de mamuto) kaj kredis, ke li tiamaniere akiros pli grandan forton de muskoloj. Alitempe li formanĝis pecon da cerbo kaj kredis, ke li estos pli saĝa ktp. Proceze homaro vicigadis viandon en sian nutraĵon pli kaj pli kaj per tiu ĉi eraro misgvidis el postulata ekvilibro ĉefe sian pensadon.

Jam en la malnova testamento estas tio ĉi priskribita en simbola bildo „elpelo el paradizo“. Tie Dio diris al homo: „El tiu ĉi fonto vi akceptos por via vivo, sed el tiu ĉi unusola vi ne rajtas preni, alie vi forlasos la paradizon!“ La fontoj estas prezentitaj kiel arboj. Kaj tiu ĉi simbole antaŭmetita profetdiro vere plenumiĝis.

Homo komencis akceptadi el „nenatura fonto“ – viandon. Li akceptadis aliajn substancojn, ol je kiuj estas lia korpo konstruita. Per ili estis nenature influita la cerbo. Estis fortigata la racia komponento kaj pro tio subpremata la intuicia – senta. La pensado estis misgvidita el ekvilibro. La homo en procezo de epokoj entenis racie pli kaj pli grandan teritorion. Proceze li ekkonis kelkajn materiajn leĝojn. Tiujn ĉi li komencis kombini inter si, elkreadis teknikon, ekkonadis pli kaj pli materion kaj ĉesis kompreni al si mem. Li eltrovadis aĵojn, kiuj lin malrapide detruis, kaj li ankoraŭ ĝojis pro tio. Li gradigis siajn materiajn postulojn, sed per tio li pli kaj pli sin laborŝarĝis. Por plifaciligi laboron al si, li inventadis maŝinojn, kiuj elkreadis nenaturan bruon, nenaturajn vibrojn, malpurigis kaj venenigis aeron, alportadis haladzojn, kiuj venenigis akvon, grundon, plantojn, propre la tutan porvivan medion ktp., kiel ni povas tion spekti ĝis nuna tempo. Li per sia malbona pensado iris ĝis tien, ke konscie kaj propravole uzadis venenojn, pri kiuj li sciis, ke tio venenoj estas. Li konis iliajn efikojn kaj tamen li uzadis ilin. Estas tio ekzemple la nervaj venenoj (alkoholo, nikotino, drogoj). Por ke la viando al li eltenu pli longe, li ĝin ekfumaĝis, kaj tiel li uzadis salnitron kaj gudron, per kiu dum fumaĝado estas la viando trasorbiĝita kaj kiu estas la plej forta kancerokrea substanco. Mi ne intencas nomi ĉiujn damaĝigaĵojn, kiuj estas hodiaŭ jam nenombreblaj, kaj eĉ ne montri hodiaŭan porvivan stilon, kies sensenceco estas tiom granda, ke ĉiu povas facile ĝin mem ekkonscii. Mi cerbumas nur pri la komenco de ĉiu tiu malbono, kiu estis kaj estas manĝado de kadavroj de aliaj animaloj.

Ĉi tie plenumiĝas la biblia bildo „elpelo el paradizo“. Tio estas tiu puno, kiu venis je homo, kiam li dekliniĝis el sia natura evolua vojo. Propre li mem aŭtomate ĝin por si preparis. Ni imagu homon, transiranta marĉegon sur mallarĝaj arbotrunkoj. Li povas iri nur tien, kien la konstrukcio de tiu ĉi ponteto gvidas. Se li trotos apuden, falos en la koton kaj devos multe peni por retiriĝi sur difinitajn arbotrunkojn.

La evolua vojo de la estaĵoj estas destinita kaj ĉiu deklino devas esti korektita. Se ne estas, poste la evolua specio formortos. Tio signifas, ke la evolua vojo finiĝas, falas en pereon kaj koncerna zoologia speco formortos – finiĝos. Tial sur nia planedo jam pereis multe da specioj. La homo devojiĝis. Li ekakceptis nutraĵon el alia fonto. Li plifortigadis cerbon kaj tiel produktis pli la racion ol la intuicion kaj komencis fali en pereon. Se li tiel daŭrigos, detruos sin mem.

Ni ĉirkaŭrigardu, ni rigardu porvivan stilon kaj homajn erarojn. Ni ekscios, ke homo estas en tiu detruanta koto ĝis kolo. Ĉu la homa gento iros plu aŭ ĉu ĝi pereos kaj ĝis la celo ekevoluos alia zoologia specio - eble delfeno?

Tio, kio estis dirita, estas nur rigardo el la materia vidpunkto, sed estas ĉi tie ankoraŭ plua vidpunkto, kaj tio estas spirita evoluo.

La estaĵo celas de sia alcentriga – specifa opinio al la decentriga. El la unueco ni eliris. El ĝi deflankiĝis unuoj, kiuj komprenis sin mem, laboris je si, sentis sin dividitaj de la tuto, ilia pensado estis alcentriga. En la nuna evolua fazo la estaĵo komencas stariĝi je decentrigan starpunkton, por proceze pli kaj pli kompreni sin mem kiel parton de la tuto kaj plue sin mem kiel ĉion alian. La pensado fariĝas decentriga. Malrapide venas la opinio, ke „Mi“ estas ĉiu alia, ke „Mi“ estas ĉio. El la Substanco ni eliris, en la Substancon ni revenas.

Poste ni devas kompreni, ke, se ni faras damaĝon al la tuto, ni damaĝas en la Krea verko, kaj tiel ni do damaĝigas nin mem. Ĉiuj bestoj, insektoj, plantoj, simple ĉiuj animaloj estas estaĵoj tiaj, kiaj estas ni. Ili havas la saman sopiron pri vivo, same sentas la doloron, aŭ angoron el morto, teruron de sklaveco, malliberecon kaj maljustecon tiel kiel ni. Kaj se ni en nia nescieco preparas ĉi tion al ili, ni plimalbonigas sortecojn en la Krea verko, do en si mem. Ne nur ke ni pro lernokialoj renaskiĝados en tiujn de homo kripligitajn animalojn, ne nur ke ni bremsas nian evoluan vojon, sed ni estas perturba komponento en la Krea verko.

Kiu evolue venas tien, kie li sentas sin esti parto de la tuto, venos al opinio, ke li certe ne prenus kiel nutraĵon parton de sia korpo. Certe ni ne formordus propran dikfingron pro tio, ke ni satiĝu.

Estas homoj, kiuj estis atentigitaj pri tiuj faktoj, ekpripensis kaj diris: „Jes certe, sendube estas tio tiel. Ni ne cerbumis pri tiu problemo kaj ni lasis nin porti per fluo de kutimaĵoj.“ Ili de tiu ĉi momento ŝanĝiĝas. Ili komencas novan vojon kaj eĉ alian, pli perfektan pensmanieron.

Sed estas aliaj homoj, kiuj havas multajn elturniĝojn, marĉandas kun la vero, aŭ eĉ defendas la malbonon. Ni ĉiuj estas aliaj kaj sur alia evolua grado. Ni ne koleru kontraŭ ili. Ili ankoraŭ ne kapablas kompreni pli kaj eniri libervolan vojon.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.