www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Estis tempo, kiam en la universa spaco estis nur gasa, arda, disigita materio kaj krom ĝi la fortocentroj (nemateriaj energiaj aŭ magnetaj punktoj, kiuj havis siajn konstruktojn kaj moviĝis tra la universo tiel kaj en tiaj vojoj, kiel ni hodiaŭ vidas ĉe planedoj). Estis tio fundamentoj de estontaj planedoj en energia formo. En la universo regis decentriga influo - kaj pro tio tiu materia disigo.

Same kiel post elspiro sekvas enspiro, tiel efikis en universo sekvanta influo, tiufoje alcentriga, kaj alternis la ĝisnunan decentrigan. Per ĝia influo estis fortocentroj aktivigitaj kaj ekaltiris al si el ĉirkaŭaĵo ĝis nun disigitan ardan gason. Tiel el nemateriaj energiaj centroj ekestadis la materiaj, portempe gasaj planedoj. Per konstanta alcentriga forto la gasaj planedoj densiĝis en ardan likvan materion kaj kiel tiaj ili migris en siaj difinitaj vojoj.

Post longa tempo, sed en preciza temporitmo, trafis la universon plua influo – tiufoje de trankvilo kaj de malvarmo. Ardaj molekuloj de universa materio sub tiu ĉi influo trankviligis sian vibradon, materio de ĝis nun ardaj kaj likvaj planedoj malrapide malvarmiĝis kaj rigidiĝis. Sur la likva supro malrapide aperadis malhelaj makuloj (kiel hodiaŭ sur la Suno), la unuaj flosantaj kontinentoj.

Laŭ fortorilatoj en la universo iuj planedoj malvarmiĝis pli rapide, aliaj, pli proksimaj al centroj, aŭ la centroj mem, malpli rapide. Kaj tiel tiu ĉi procezo venis ĝis nia hodiaŭa tempo. Ni vivas ĝuste en epoko de la universa trankviliĝado – malvarmiĝado. En unu eta sekunda frakcio de tiu por ni tempe ege longa universa procezo. La universa vivo en materio manifestiĝas laŭ medio. Nia planedo estas en certa grado de malvarmiĝado, kie ĉi momente estas kondiĉoj tiuj, kiujn ni konas. En tiuj ĉi kondiĉoj manifestiĝas la vivo tiel, kiel ni ĝin nun travivas. Kiel procezos ŝanĝo de tiuj vivkondiĉoj, tiel ŝanĝiĝos kaj la formo kaj vivmaniero.

Alie dirite: La vivo ne estas nur tio, kion ni kiel vivon konas, sed laŭ tio, en kiaj kondiĉoj ĝi ĝuste troviĝas, estas la vivo en sia formo tre ŝanĝema.

La vivo troviĝas en „Substanco“, el kiu ĉio ekestis, do eĉ la universo. Ĝi estas en la tuta universo, sur ĝiaj planedoj kaj en la interplaneda spaco, simple ĉie en diverseblaj formoj. Ekzemple ĝuste nun estas vivo eĉ sur la Suno. Sed ne en materio tiel, kiel ni ĝin konas el la nuna tempo sur nia planedo.

Do ni vivas en la epoko de malvarmiĝado de planedo, en universa enspiro. La tempo pasas plu. La planedo proceze malvarmiĝos. Eĉ la Suno trapasos tiun ĉi vojon. La vivo ŝanĝados sian formon kaj ĉio atendos pluan impulson, kiu foje trapasos la universon, por preni sian regon por difinita tempo. Alpaŝos la universa influo de nova ardiĝado. Ĉiuj planedoj ardiĝos. Ilia materio, kiu unue diferenciĝis je elementoj kaj kombinaĵoj, kristaloj kaj ercoj, kaj kie dumtempe ekestis materio organika, ĝi denove fluiĝos kaj fariĝos kompakta. Planedoj denove transformiĝos en likvan kaj poste gasan statojn, sed ankoraŭ ekzistos en sia specifa bytí (ekzisto). En la universo regos tempo de fajro – ardo. Kiam forpasos ĝia tempo, denove venos la impulso decentriga. Ĉio disiĝos. La unuopaj materiaj partoj estos reciproke forpuŝataj. En la universo estos nur gaso kaj nemateriaj fortocentroj. Sed la vivo ne perdiĝas. La fortocentroj plu procezos laŭ siaj eternaj orbitoj kiel planedoj kaj ĉirkaŭ ili en la tempofluo ŝanĝiĝos nur la medio. Foje denove venos la impulso alcentriga, poste trankvila, plue fajra kaj post ĝi decentriga. Kaj en la plua sekvo denove alcentriga kaj trankvila kiel la influo konstruktiva, en kiu ĉio organiziĝas kaj estiĝas, por esti alternita per la impulso de disardiĝo kaj disiro, kiel per la influo destruktiva, en kiu ĉio pereas.

Kaj tiel tiujn ĉi universajn procezojn ni vidas kiel konstruktivajn kaj destruktivajn, kiel la leĝon de porviva ritmo, kiun ni same precize povas observi en aliaj tempospacoj, kiel mi jam diris. Ekzemple: en nia jaro estas la konstruktiva printempo kaj somero kaj la destruktiva aŭtuno kaj vintro. Aŭ la konstruktiva estas enspiro kaj supra paŭzo kaj la destruktiva elspiro kun malsupra paŭzo ĉe homo. Estas tio unu ritmo sama en sia esenco, nur diferencanta tempe en la Krea verko. Sed tiu ĉi diferencigo laŭ sferoj ekzistas nur en la tempo. En sentempeco, en eterna bytí (ekzisto) de Substanco ĝi estas kaj daŭras en sia unueco.

La universa materio pulsas. Ĝi disardiĝas kaj disiĝas, por denove organiziĝi. Same estas tio kun la spirita parto. Disiĝos la multeco, por denove estiĝi primara parto. Tia, kia estis en komenco de genezo de la Krea verko. En ardo de entuziasmo disiĝos la organizita psika formo de estaĵaj multecoj, por denove kunveni kaj en trankvilo ree elkrei tiun estaĵan unuon, por ni koncepte proksiman kaj konatan.

Tiel vivas kaj pulsas la universo. Tiel pulsas la tuta Krea verko, en kiu estas la universo inkludita. Tiel pulsas ĉio, kio estas !

La universo spiras, enspiras kaj elspiras kaj ni kun niaj historioj de vivo enhavas nur tre etan tempoparton de ĝia enspiro. Kiel bagatelaj ni estas, kiel eta sablero en ĝia grandega konstruo! Kiel en tiu ĉi sciado rompiĝas graveco de la homa personeco, kiel mizera vivuleto en la evoluo estas homa vermeto kaj kiel malgranda estas lia porviva scio! Ĉi tie venas modesteco kaj humileco, sed ne per iu doktrino rekomendita aŭ kultivita virteco, sed kiel porviva memkomprenebleco, kiu estu kutima homa eco. Se ni ekkonscios spiron de la universo kaj ni haltiĝos en admiro super tiu ĉi eterna kaj grandega agado, ni estas tre bagatelaj kaj niaj personaj vivoproblemoj estas sensignife bagatelaj. Poste ni estas modestaj kaj humilaj. Ne pro tio, ke ni tiaj devas esti, sed tial, ke ni scias, kaj nian malgrandecon ekkonscias. La homo nescianta, kiu nur discipliniĝas enkadre de iu doktrino aŭ eklezio, povas esti modesta en kadro de disciplino kaj obeo de sia eklezio, sed tio estas vere nur disciplino. Tiu, kiu en sia penso akiros pli superajn sciojn, kiu estas evolue pli supera, tiu jam, kiel estis dirite, estos sub la influo de ekkono modesta en sia kutima komprenado, do en sia propra substanco.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.