www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Kriza epoko

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

KRIZA EPOKO

Estis priskribitaj kvar zodiakaj eraoj en sia kvalito kaj procezo. Nur mi rememorigas, ke ĉiu daŭras 6.000 jarojn kaj konsistas el tri dumiljaraj epokoj. Ĉiu tiu sesmiljaro portas sian influon, per kiu efikas okazadon sur la planedo. Estas tio influoj: alcentriga, decentriga, trankviliga kaj ekscitiga (fajra). La samajn influojn havas ankaŭ la dumiljaraj epokoj kaj ili per tiuj kompletigas la bazajn, sesmiljarajn.

Kiel diras astrologoj, la tempo de efikado de la tuta zodiako daŭras 24.000 jarojn. En tiu tempo dufoje ekstarigos la 6.000-jaraj eraoj kontraŭ si kaj elkreas grandan krizan epokon. Unue estas tio tiam, kiam sur la limo de ŝanĝo renkontiĝas epoko trankviliga kun epoko fajra. Tio estas du kontraŭpolusoj, du kontraŭirantaj influoj, kiuj en la dislimo de epoko kunpuŝiĝas. Due venas la kriza tempo tiam, kiam alterniĝas epoko alcentriga kun epoko decentriga. Denove kunvenas du kontraŭpolusoj kaj ilia kunpuŝo trafas ne nur kompletan okazadon sur la planedo, sed ankaŭ pensadon de homoj. Ŝanĝiĝas la maniero de vivo, venas aliaj opinioj, la malnova pereas kaj la nova ekregas.

Ĉar ĝuste ni troviĝas en tiu dislimo, tial ni povas ĝin pli bone ekkompreni. Ni foriras el la alcentriga epoko kaj ni eniras en la decentrigan. Dum en la homaj pensoj estas ankoraŭ alcentriga egocentrismo, ĝi enmiksiĝas jam en la pensadon kvazaŭ el malproksimo, sed malrapide pli kaj pli decentriga altruismo. Laŭ evolua matureco de unuopaj homoj ĝi efikas pli aŭ malpli ĥaose. Homoj agas infanece, kvazaŭ ili ne komprenus al si. Multaj ne scias, kiun filozofion kapti, la aliaj restas ĉe malnova pensado kaj defendas sin kontraŭ la nova, aliaj jam komprenas la novan kaj kontraŭstaras la malnovan. Multiĝas diverseco de opinioj, kiuj ebligas elstarigon de evolugrado ĉe unuopuloj, sen ties scio. Ekestas krizo en homa pensado kaj el tio en interhomaj rilatoj. La alcentriga defendas sin kontraŭ la decentriga ne nur en mensoj de unuopuloj, sed ankaŭ en pensado de pli grandaj tutoj, kiaj estas familioj, socioj, nacioj. Antaŭen iras novaj politikaj sintenoj, kiuj diametre diferenciĝas de la malnovaj alcentrigaj. La filozofia pensado de unuopuloj kaj proceze de pli grandaj tutoj venas al decentriga bazo. Malnovaj religiaj direktoj perdas sian teritorion kaj malrapide venas nova religio – altruisma. Kaj tiel estas en ĉiu agado de tuta planedo. Du polusoj kunpuŝiĝas kaj en loko de kunpuŝo ekestas (metafore dirite) kontraŭfrapo kaj fajrerado – KRIZA EPOKO.

Tio estas epoko de interpuŝiĝo de du kontraŭstarantaj zodiakaj eraoj, sed ĝi ne estas sola, kiu kontribuas al la hodiaŭa homa krizo. La dua alternativo estas la homo mem. Estaĵo sur sia evolua vojo trapasas la unuan krizon tiam, kiam transiras el la pasiva porviva manifesto en la aktivan, do en la epoko, kiam li transiras el la planta vivo en la animalan. Dume ĝis nun ĝi daŭris en sia pasiveco, estas venanta aktiveco io renversa, kun kio tiu ĉi estaĵo nur malfacile ekvilibriĝas kaj tiel ĝi trapasas sian unuan grandan krizon. Per progresado en pluajn, pli superajn evoluajn speciojn ĝi alkutimiĝas je nova situacio kaj plu estas por ĝi memkomprenebla. La vivo en tiu ĉi situacio stabiliĝos. La dua krizo ekestas tiam, kiam la estaĵo, por kiu estas jam kutima aktiva porviva manifesto, sed ĝis nun pasiva maniero de evoluo (kiu okazas per la leĝo de repuŝo), transiras je aktiva maniero de evoluo (vidu ĉapitron pri evoluo). Kaj tiu kriza estaĵo estas en la evoluo ĝuste la homo. En homaj naskoj malrapide okazas transformado el pasiva en aktivan evoluon. Estas tio homo, kiu kiel la unua animalo en evolua vico komencas trankviligi leĝon de repuŝo kaj mem komencas per sia kritika kapablo preni sian evoluan vojon en proprajn manojn.

La kolizio de kontraŭstarantaj zodiakaj eraoj alterniĝis en la mondo en siaj intervaloj ĉiam, kiam ankoraŭ ĉi tie longe ne ekzistis vivo en tiu formo, kiel ni ĝin konas. Tiam la kriza epoko manifestiĝis per karakteriza maniero de tiu erao. Eble, ke ĝi manifestiĝis per plialtigita vulkana aktiveco aŭ per ŝanĝo de deklino de tergloba akso kaj por tio per ŝanĝo de klimato, per detruaj inundoj ktp. En la epoko de biologia agado ĝi manifestiĝis krom alia ankaŭ per plialtigita dispozicio por ekesto de novaj evoluaj specioj. La krizo balancigis la malnovan specion, kaj per tio el ĝi komencis debranĉiĝi nova, pli supera specio. Eble en la kriza tempo estis ankaŭ dispozicio por pereo de malnovaj, finvivitaj evoluaj specioj. Versimile tiam estas la plej konvena tempo por ontogenezaj kaj filogenezaj ŝanĝoj.

Kiam poste inter animalaro stariĝis homo mem kiel kriza animalo kaj ankoraŭ iam en lian vojon enpaŝis la influo de kriza tempo, sumiĝis tiuj malfavoraĵoj kaj homo travivadis grandan krizon, suferon kaj renversajn ŝanĝojn. En unu el grandaj krizaj epokoj ni ĝuste troviĝas. Do ne estas mirinde, ke en homa pensado estas ĥaoso. Homo disakordigis sian pensan principon. Unuflanke racio kaj duaflanke senta – intuicia perceptado ne estas en ekvilibro. Pro tio la homo povas per sia racio tiel senkonsidere elkreadi tion, kio lin detruas. Tiel koncerne la materian flankon. Koncerne la flankon spiritan travivas la krizan epokon lia pensado, kiu orientiĝu al frateco kun ĉio, kaj plue al la nocio „Mi estas ĉio, kio estas“. Kiel rapide ekestos tiu transformado kaj kiel rapide, ĉu facile aŭ malfacile trovos utiligon nova scienca religio, tio dependos nur de tio, kiom estas inter ni naskitaj evolue malpli superaj kaj pli superaj unuopuloj. Evolue pli maturaj akceptados la novan doktrinon pli rapide kaj pli facile, dume la pli malsuperaj tenos longe kaj persiste la malnovan.

Kaj kiel je kriza epoko respondos naturo? Ĉu ekestos novaj botanikaj aŭ zoologiaj specioj? Ĉu ŝanĝiĝos la terzonoj? Ĉu estos varme tie, kie hodiaŭ estas malvarme kaj renverse? Ĉu pereos iuj kontinentoj kaj la aliaj aperos? Ni vidos. La mezo de kriza epoko ne estas malproksime.

La pasinta kriza epoko estis proksimume antaŭ 12.000 jaroj. Tio estis tiam, kiam ŝanĝiĝis epoko trankvila je epoko fajra. Tiam versimile dekliniĝis la tera akso. La polusoj translokiĝis. Kie estis ĝis tiam la varma zono, tien venis daŭra malvarmo kaj en tiamaj polusaj regionoj varmiĝis. Glacio degelis kaj tiel grandiĝis rezervo de akvo en oceanoj kaj venis la biblia inundo. Versimile tio estis tiel. Mi ne scias, tio estas historiaj okazaĵoj, kiuj en la granda vero ne estas gravaj. Mi scias, ke grandaj krizoj regule kaj leĝe alternadas, ke ili manifestiĝas laŭ la evolua situacio kaj ke ni ĝuste en unu tiu troviĝas. Eble havanto de okuloj, kiuj legos tion ĉi, ekkonscios grandan porvivan leĝon kaj lernos pensi laŭ ĝi.

La kriza periodo ne alportas nur malbonon. En la leĝo de ekvilibro ĝi devas esti ankaŭ kiel bono. Estas tio faktoro, kiu nur en la tempa ritmo kun tuta procezo tremos. La kriza periodo ne manifestiĝas nur en la priskribitaj 6.000jaraj zodiakaj epokoj, sed ĉiam en transiro de kontraŭstarantaj influoj en ĉiuj sferoj de la Krea verko.

Mi skribis pri la porviva ritmo (spiro) de la tuta Krea verko kaj de ĉiuj ĝiaj sferoj. Ni devas ekkonscii, ke tiel, kiel alternas la kvar zodiakaj eraoj kaj ĉiu el ili havas sian genetikan influon, ke tiu ĉi porviva ritmo kaj eĉ tiuj ĉi bazaj influoj (I-E-U-A) alterniĝas en ĉiuj sferoj suprenire de la priskribitaj zodiakaj eraoj eĉ malsuprenire.

Tempo de ĉirkaŭiro de zodiako daŭras 24.000 jarojn. En tiu ĉi tempo alterniĝas la bazaj eraoj per siaj influoj. Sed tiuj ĉi 24.000 jaroj kiel tuto havas ankaŭ sian kompletan karakteron. Do dum 96.000 jaroj alterniĝos 4 x 24.000 jaroj kaj el ili havas unu kompletan karakteron alcentrigan, la plua decentrigan, poste trankvilan, kaj fajran. Kaj tiuj kompletaj 96.000 jaroj kiel unu tuto havas denove sian karakteron, kiu proceze alternas kun tri pluaj, kaj tiel tio iras plu kaj plu.

La universo pulsas en tiuj ĉi kvar eraoj kaj en unu tia porviva fazo estas alcentrigo, kiam la universa materio amasiĝas ĉirkaŭ universaj magnetaj centroj, malvarma periodo, en kiu ni ĝuste nun troviĝas, periodo de ardiĝo kaj poste periodo decentriga, tio estas etapo de disigo de la universa materio. La sama pulsado, la samaj influoj kaj eĉ la samaj krizaj periodoj inter transiroj de antagonistoj. Kaj tiu ĉi unu universa ciklo submetiĝas denove al unu el tiuj nomitaj influoj. La plua ciklo denove al la plua, kaj tiel postsekve alterniĝas tiuj ĉi konataj kvar influoj de la „Krea kvaro“ kaj denove inter ĉiuj du cikloj estas unu kriza periodo.

Kaj tiel tio pasas plu kaj plu, en la ritmo de Krea kvaro, de ĝiaj influoj kaj de ĝiaj krizoj.

Same kiel ni observis la aferon suprenire, tiel ni povas observi ĝin ankaŭ malsuprenire. Ĉiam la sama bildo, nur manifestiĝanta laŭ la koncerna sfero. Se ni povus observi okazaĵojn en fantazie longaj tempaj intervaloj, ni vidus, kie kunvenadas grandaj krizaj epokoj de tiuj diversaj sferoj, kie ili sumiĝas kaj ilia forto kreskas. Tie poste elstariĝas grandaj renversigaj okazaĵoj, kiujn ni povas en la vivo de universo nur antaŭsenti.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.