SORTO
Nenio estis, nenio estos, ĉio estas nun! La Krea verko daŭras en sia senmoveco. Samtempe ekzistas tempoj estintaj kaj estontaj. Nur ni, nia „Mi estas“ vagas en tiu preta agado kaj ni elkreas tiel en nia penso nocion de tempo. Ni travivas momentojn kaj preterpasas ilin, por enpaŝi en pluajn. Parto el la Krea verko, kiu estas nia sorto, forvolviĝas en nia estaĵa konscio kiel filmo. Ni procezas tra destinita agado, kiu influas nin per sia realeco kaj ni observas aliajn sortojn ĉirkaŭ ni.
Ni imagu la Krean verkon kiel korpon konsistantan el ĉeloj. Ĉiu ĉelo estas ia okazo, ia sorto de io aŭ de iu. Ĉio, kio estas ĉirkaŭ ni, havas propran sorton, propran agadon. Havas ĝin ŝtono, planto, animaloj inkluzive homon, havas ĝin objektoj, kreitaĵoj per homa mano kreitaj, havas ĝin eĉ fulmo kaj tondro, nubo sur la ĉielo, akvoguteto falanta el la nuboj. Ĉio estas parto de la Krea verko, en kiu havas sian lokon ankaŭ agado.
Per nia estaĵa konscio ni eniris ialoke en la Krean verkon, en unu tiun ĉelon, do en unu pretan agadon kaj ni nomas ĝin „nia sorto“. Ne temas pri io pli, nur pri tio, ke per evolua movo, kiun ni nomas „fluo de la tempo“, ni trapasas pretan okazadon kaj ni perceptas ĝin (travivas ĝin). Tute bone ni povis preni sur nin la alian, en libervola tempo. Estas tio kvazaŭ ni starus antaŭ librobretaro, kie en vicoj troviĝas libroj kaj ni elektas romanon ĉu de dekstre ĉu de maldekstre, ĉu el supraj ĉu el malsupraj bretoj. Ni elektas unu, eklegas ĝin kaj plene ni ligiĝas en perceptadon de ĝi. Ni transportiĝos en epokon de tiu okazado kaj ĝi antaŭ ni disvolviĝas kaj forvolviĝas tempe. En tiu librobretaro estis ĝia agado preta kaj statika. Ĝi ne havis tempon. Tiun elkreis nur ni, en nia penso, kiam ni proceze la agadon de la romano perceptadis. Se ni la agadon en la romano antaŭkonus, ni imagus la tutan enhavon en unu fojo.
La Krea verko daŭras. La tempon ni en ĝin enmetas per nia menso. Propre ni ne donas al ĝi la tempon. Ĝi en sia statika bytí (ekzisto) ĝin ne bezonas. La tempon ni elkreas nure por ni mem pro tio, ke ni povu etende percepti.
Per nia naskiĝo ni eniras en unu pretan sorton. Ni eniras ĝuste en la certan kaj ne en la alian pro tio, ke laŭleĝe ni al ĝi per nia pensa konsistado, per nia psika kvalito, per porviva sinteno kaj per evolua grado respondas. El nia kvalito kaj el maniero de pensado ni elkreas en la vivo agojn kaj proprajn manifestojn. Tiuj estas esprimoj de ni mem, kaj tial ili aŭtomate fariĝas agantoj, kiuj relative partoprenas en destino de plua sorto. Sed nur relative. Estas ĉi tie ankoraŭ pluaj faktoroj kun sia partopreno. Estas tio ĉirkaŭaj influoj kaj rilatoj de ĉirkaŭo al ni, eĉ niaj rilatoj al la ĉirkaŭo.
JAlie dirite: niaj agoj kaj manifestoj estas esprimoj de nia kvalito kaj de evolua grado. La repuŝa leĝo transportas ilin en pluajn vivojn. Ili estas la ĉefa faktoro dum elserĉado de nia plua naskiĝo, do de nia sorto. Sed ili ne estas ununuraj.
Ni imagu, ke ni en ĝuste vivata sorto traktas kun diversaj homoj. Ni havas al ili pli aŭ malpli grandan simpation, abomenon aŭ indiferenton. Per tio ni al ili pli aŭ malpli alligiĝas. La ligo estas eble momenta kaj malforta, aŭ ĉe pli grandaj simpatioj longa kaj forta.
Ne estas por la homo egale, kun kiu li kontaktiĝas, sed ĉefe al kiu li malfermas siajn simpatiojn. La homoj, je kiuj ni pli aŭ malpli ligiĝis, tiras nin per sia influo al sia venonta sorto kaj ni pere de nia simpatio denove ligiĝas al ili. Tio estas ekzemple kialo, kial homoj simile deformitaj en sia psika formo ne kunvenadu kaj per siaj simpatioj ne fortigu la estaĵajn ligojn inter si, aŭ kial evolue maturaj estaĵoj al neniu sente tro ligiĝas, sed male ili klopodas ŝati ĉion same. Per tio ne estas opiniata reciproka rilato de unuopaj homoj al si. Se tiu inter homoj ne estus, la homaro ĉesus multobliĝi. La homo devas havi rilaton al alia homo, sed diference de evolue pli malsuperaj homoj li ne sklavas al tiu rilato.
Alie dirite: li havas rilaton al certaj aliaj homoj (al gepatroj, edzino, infanoj), sed li starigas ilin pli en konscion de ĝeneraleco ol la homo evolue pli malsupera. Alie la personaj ligiloj fariĝas faktoro, kiu relative influas venontan naskiĝon. Do nia kvalito kaj manifesto komune kun flankaj influoj de tiu ĉi vivo decidas pri la vivo venonta. Laŭ tiu ĉi leĝeco iam dum multaj vivoj teniĝas en renaskado kunigite familioj kaj socioj kaj la estaĵoj por multaj vivoj renaskiĝas en la saman nacion aŭ en la samajn regionojn.
Bytí (ekzisto) estas eterna. La porviva pulso kaj evoluo estas nur en nia menso, kiu ĝin nur kvazaŭ sinsekve trarigardas. La Krea verko daŭras kaj ĝi estas kunmetita el unuopaj sortoj de ĉio. Ni sinsekve enkorpiĝas en homajn sortojn, kiujn ni perceptas kaj kiujn ni trapasas. Tiuj sortoj estas antaŭe elkreitaj kaj ni ilin prenas kiel pretaj. Tio signifas, ke agadoj kaj procezoj estas firme donitaj, nur ni ilin ne antaŭkonas. Tio estas kaŭzita per nia evolua malperfekteco. Se ĉe nia lulilo starus tre bona klarvidulo, li vidus kaj priskribus tion, kio nin en la vivo atendas, kiel nia sorto aspektas. Same tiel sperta astrologo. Ni ja scias, ke klarviduloj ekzistas kaj astrologio ankaŭ antaŭmetas al ni konvinkajn pruvojn pri sia kapablo kompari kuron de planedoj al surteraj homaj sortoj. Ja aktuala konstelacio de steloj kaj ilia movo estas kvazaŭ kodigita figuraĵo de la sama bytí (ekzisto) kaj agado sur nia planedo. Se la astrologo kapablas elkalkuli, kiel staris la steloj aŭ staros kiam ajn kaj en kiu ajn tempo, kaj se li kapablas ĝuste ilian konstelacion dekodi kaj transporti je bytí (ekzisto) kaj je agado de tiu ĉi momento, li povas destini, kio kaj kiel estis aŭ estos. Pri tio jam astrologio donis multajn pruvojn kaj kapablas doni ilin kiam ajn. Ĝia bytí (ekzisto) estas kompetenta kaj ĝiaj rezultoj objektivaj.
Se ni akceptos tiujn ĉi eblecojn, poste ili estiĝos la pruvo, ke sortoj estas firmaj, pretaj kaj ke ni enpaŝas en ion jam antaŭkreitan, kion ni nur travivados. Tio estas vero, sed ni devas scii ankoraŭ ion pli, por ke ni ne fariĝu fatalistoj.
Ĉio estas en dueco kaj estas nenio, kio en ĝi ne estus. Preta kaj firma sorto, tio estas „volo Dia“. La dua poluso kontraŭ ĝi estas la „volo estaĵa“, en nia okazo „volo homa“. Estas tio nur unu leĝo kun du polusoj. La volo homa havas en destinita volo Dia sian liberan manifeston. La homo travivas sian donitan sorton laŭ siaj evoluaj kapabloj kaj elkreas tiujn agojn, kiuj respondas al lia kvalito kaj kiujn li kapablas elkrei. Kiel tio eblas en la firme donita sorto?
La sorto ne estas platforma, sed ĝi havas siajn pluajn dimensiojn. Ĝi konsistas el okazaĵoj, kiuj estas tuŝapude ĉe si, tramiksiĝas kaj estas kvazaŭ surfadenigitaj bidoj. La fadeno estas akso de la sorto. Ĉiu sorta okazaĵo havas ankoraŭ siajn dimensiojn, sian formon. Ĝin ni imagu tiel, ke ekzemple en la rekto supren ĝi estas en sia kvalito pli bona kaj pli bona, kaj en la rekto malsupren pli malbona kaj pli malbona, ĝis la plej malbona. La okazaĵoj ne estas metitaj sur la sortan akson per sia centro, sed ĉiu diverse. Iuj kuŝas sur la akso per sia pli bona parto (ĝi estas ŝovita en rekto malsupren), do sur la akso kuŝas ĝia pli alta, do pli bona parto. La alia alpremiĝas per sia centro, la alia per sia malpli bona parto. Se ni irus sur la sorta akso rekte, do ni trovus ĉiun okazaĵon en alia pozicio, kaj pro tio en alia kvalito. Plue estas okazaĵoj metitaj sur la akson en diversa deklino. Iu estas klinita de antaŭe malantaŭen, la alia staras vertikale kaj la plua ekzemple staras oblikve, per malsupra parto pli proksime kaj per la supra pli malproksime. Tio estas la direkto de supre malsupren. Plue okupas la okazaĵoj direkton sagitalan.
En ĉiu sia pozicio ili pli proksimiĝas aŭ malproksimiĝas de apudaj sortoj, kiuj al nia destinita sorto firme alpremiĝas kaj per forto de siaj okazaĵoj influas la niajn. Kaj tial ni povus la destinitan sorton kaj ĝiajn okazaĵojn imagi kiel diverslongajn stangetojn, el kiuj ĉiu estas traborita sur alia loko (iu pli alte, iu malpli alte) kaj surfadenigita sur la fadeno, kie ĝi havas diversan starigon, de supre malsupren, de antaŭe malantaŭen. Tiel ili kreas kvazaŭ erinacon kun la stangetoj je ĉiuj flankoj kaj krome diverse ŝanceligataj.
La homo per sia libera volo trapasas tiujn okazaĵojn tiel, kiel li kapablas, sed ne sur la sorta akso. Li iras ekzemple tra la sorto parte en neregula spiralo, momenton iras zigzage, iam pli alte de la akso, post momento trairas sub la akso, transiras de antaŭe malantaŭen, kaj tiel li konstante konfuziĝas en la sorto.
Kiam li ekzemple per sia sinteno kaj decidado levos sian vojon super la akson, li trapasas siajn okazaĵojn pli en ilia pli bona kvalito kaj sian sortan percepton plibonigas. Kiam li malaltigos sian vojon sub la akson, trapasas ĉiujn okazaĵojn en ilia pli malbona valoro kaj en tiu tempo li sentas sian sorton kiel pli malfacilan, pli malbonan.
Sed ni memoru en nia konsidero tion, ke la okazaĵoj ne staras sur la akso per mezo, sed ili kuŝas sur ĝi, iu pli alte kaj la alia malpli alte. Do okazas, ke la homo trairas super la akso, do ke li plibonigas ĉiujn okazaĵojn, sed li trafos okazaĵon, kiu eĉ en tiu ĉi alteco estas pli malbona. Tiu okazaĵo staras per sia malsupra parto al la akso kaj ĝia pli bona parto do estas alte super la akso. Poste tiu ĉi okazaĵo manifestiĝas al homo relative malfavore, dum ĝi estus eĉ katastrofa, se li trafus ĝin sub la akso. Iu okazaĵo ĉe trairo super la akso eble ne atingas tiun traireblan vojon kaj homo ĝin preteriros. Same tiel male.
Homo en sia sorto decidas. Li validigas sian liberan volon, kiun li transformas en la agon tiel, kiel li kapablas. Tio signifas, ke gravas tio, kian li havas pensadon, sintenon al la vivo, moralan kvaliton, simple sur kia evolua ŝtupo li troviĝas. Klarvidulo aŭ astrologo povas konstati diametron de homa sorto, kaj tial iam iuj okazaĵoj, kiuj estas trovitaj kiel certaj, en la sorta manifestiĝo ne aperos. Eĉ forpason de homo (korpan morton) ne eblas precize certigi, nur proksimume. La morto ekestas en la sorto tiam, kiam la homo trafos en sorto tre malfacilan okazaĵon en ĝia la plej malsupra, do en la plej malbona parto. Sed estas pli da tiaj okazaĵoj dum la vivo, nome en homa maljunaĝo, kiam ili estadas en certa tempo pli amasigitaj. Per korpa morto la sorto de homo ne finiĝas, sed daŭras plu. Homo ĝin nur travivas sen la korpo, do laŭ tiu ĉi situacio iomete diference. Tial akiras nenion tiu homo, kiu en malfacilaj porvivaj situacioj propravole forlasas la korpon (per memmortigo). Grandparte male. Per sia ago li malaltigos sian sortan preterpason profunden sub la akson kaj poste li havos grandan penon delevi ĝin. Kompreneble, ke unu ago ne estas la sama kiel la alia, kvankam al ni tio ŝajnas. En tiaj situacioj ni ne povas esti juĝistoj de homagado. Estas ankaŭ la memmortigoj pro memofertigo, kiam la homo scias, ke se li plu vivus, damaĝigus la aliajn, aŭ en okazoj, kiam homo oferlasas sian korpan vivon por aliaj aŭ por superaj celoj eĉ sciante, ke li versimile ĉe tio pereos. Kaj estas eĉ tiaj memmortigoj, kiuj tiel nur aspektas, sed ne estas tiaj, ĉar estis faritaj en konfuzo de sensoj. Sed homo ne peku je tiuj cirkonstancoj, ĉar li povus en sia estaĵa evoluo multon malbonigi.
Estontan homan sorton ne difinas nur la homo mem. Kiel jam estis skribite, partoprenas en ĝi pluaj faktoroj. Estas tio flankaj influoj de okazaĵoj kaj de homoj. Sed ekzistas ankaŭ naskiĝoj de evolue jam tre maturiĝintaj unuopuloj, kiuj diference de ceteraj homoj ne devas plu naskiĝi, sed tamen naskiĝas. Ordinare homoj renaskiĝadi devas. Tio estas evolua afero, kiu estas porviva leĝo kaj pulso de la vivo.
Evolue tre maturiĝinta estaĵo, kiu jam ekkomprenis sian kunligon kun ĉio kaj kiu jam sentas sin esti ĉio kaj ĉie, do kiu ekkomprenis ĝis granda profundo la sencon de vivo kaj de ĝia okazado, tiu ofte naskiĝas nur por helpi per sia ĉeesto inter homoj al evoluo kaj por pli altigi nuntempan spiritan nivelon de tiu tempo. Ekzemple ĉiuj 2.000 jaroj naskiĝas unu tia estaĵo sur la dislimo de epokoj. Tiu poste devas sur sin preni homan sorton tiun, kiu estas por dispono, kun ĉiuj malfacilaj okazaĵoj. El homa vidpunkto tio estas oferto, kiun la estaĵo tiel ne sentas. Ja estas tio farata por la tuto, per kiu ĝi estas, kaj do ĉi tie estas tiu ideala ekvilibro en kompreno de alcentriga „Mi estas“ kun decentriga „ĉio“. Tio estas simbolo de porviva senco kaj de evolua spirita vojo.
Tial ankaŭ Jezuo, kiu estis tiu, kiu sciis kaj naskiĝis en dislimon de epokoj, povis diri: „Mi estas“ = estas vojo, vero kaj vivo!
Ke tiun ĉi esprimon homoj pli malfrue misinterpretis, tio estis pro nesufiĉa kompreno de senco de la esprimo, sed tio estas alia afero.
Homo naskiĝas en tian sortecon, en kian li apartenas. Lian pluan naskon, kiu okazas pro evoluaj kialoj, difinas lia kvalito, el ĝi fontantaj agoj, porviva sinteno, plue flankaj influoj de aliaj homoj, interhomaj rilatoj ktp. Ni povas diri, ke kio ajn la homo faros, la samo al li revenos. Homa agado en kompleta sorteco devas veni al ekvilibro. La okazaĵojn de unuopaj sortecoj plenigas homo per porviva forto. Ne estas egale, ĉu li ilin dinamigas al la bona aŭ al la malbona, se devas esti kreita ekvilibro. Homo travivas sian sorton kaj postlasas en ĝi certan kvaliton. Sed tiu sorto en la sentempeco daŭras. Estas tio konservita agado tiel, kiel estas la muziko konservita sur la magnetofonbendo. Kiam ajn ni povas ĝin reaŭdi, tio signifas kiam ajn ni povas al tiu muziko reveni. Tiel estas ankaŭ kun sorto. Ni travivis tiun ĉi sorton. Ni foriris de ĝi kaj por ni estas tiu ĉi sorto pasinteco. Sed tio estas nur pro nia malperfekta pensado. Tiu sorto daŭras plu. Ĝi estis ĉi tie antaŭ ol ni eniris ĝin kaj ĝi estis konstante travivata. Ĉiam ĝi ĉi tie estos kaj ĉiam ĝi estos travivata. La estaĵoj, kiuj ĝin travivadis, postlasis en ĝi sian forton. Ĝi estas samtempe la plej malbona, la plej bona kaj eĉ ekvilibra, ĉar ne ekzistas tempo. Ĝi havas sian kvalitecan dimension, kiu laŭ ni en diversa tempo estas diversa.
Ni trapasis ekzemple la tempon de koncentrejoj de Hitler. Por nia nuntempa perceptado estas tiu epoko post ni. Sed ĝi daŭras. Tiuj teruraj sortoj estas, denove kaj denove ilin travivas kaj travivos tiuj, kiuj ilin meritas, samkiel ni povas denove aŭskulti gramofondiskon, kiun ni aŭskultis hieraŭ. Estas tio tiuj, kiuj similajn teruraĵojn en sortecoj per sia malbono elkreas. Kaj ne nur en la homaj sortecoj, sed ankaŭ en sortecoj de aliaj estaĵoj.
Ofte ni aŭdas, kiel homoj diras: „Kiel eblas, ke tian malbonon Dio permesis?“ Ili ne konsideras, ke homo havas liberan volon kaj ke estas tio ĝuste nur homo, kiu kapablas tian malbonon elkrei kaj se li ĝin elkreis, devas ĝin ankaŭ digesti. Estis tio harda lernilo, kiun la homo por si preparis, propre kiun al li preparis lia nesciado. Ni staras terurigitaj super tio, kio okazadis en koncentrejoj, sed tute ni ne rimarkas, ke ĝuste nun, post tiuj spertoj, multaj homoj de nia epoko elkreas denove la samon al aliaj estaĵoj. Ĉu la homo ne aranĝas koncentrejojn kaj tendarojn de morto ekzemple al kokinoj, al porkoj per aranĝado de grandbredejoj, kie miloj da animaloj malantaŭ dratoj atendas sian morton? Ĉu ne estas tio tiu koncentrejo, kiun devos sur sin la homo preni en plua sorteco? Tio estas ago de la homo, tio estas esprimo de lia malperfekteco, kiu ne permesis al li kompaton kun aliaj animaloj. La agojn kaj sintenojn la leĝo de repuŝo redonas, kaj tiel estas por la homo elserĉata plua sorto sur lia evolua vojo. La homo devas kompreni valoron de la vivo kaj sian kunapartenecon kun aliaj animaloj, por ke li povu iri pluen kaj pli supren. Sed kiel tion ĉi doni al li en konscion, se li ne estas kapabla tiun ĉi problemaron pripensi mem kaj kialigi ĝin por si?
En pasintaj tempoj estis ĉi tie du doktrinoj. Ŝajne ili kontraŭstaris. En unu doktrino oni asertis krom alia, ke homo povas en sia plua vivo renaskiĝi en la bestojn. Versimile estis tio argumentita tiel, kiel estis ĵus priskribite. En la dua doktrino estis asertite, ke homo ne povas renaskiĝi en bestojn, ĉar lia evolua formo estas pli komplika kaj pli perfekta.
Ĉar la psika formo per sia komplikeco devas respondi al la korpa formo, do ĝi devas esti ĝia korpa kontraŭo en materia sfero, en sfero de korpoformoj kaj proporcioj, ne povas esti kunligita la pli komplika psika formo kun malpli komplika (evolue pli malsupera) materia formo, do kun la korpo de malpli supera estaĵo.
Tio estas vero. Sed la aliaj ankaŭ pravas. La homo ja devas per satisfakcio kompreni tion, kion li alie kompreni ne povas. Ĉu tiuj du doktrinoj reciproke kontraŭstaras? Ne, ili ambaŭ pravas. Do kiel tio estas?
Mi travivis jenan vizion. Mi vidis homon vestitan en frako, sed mi sciis, ke sub zorgeme gladita solenvesto li havas malpuran korpon. Tiu homo venis al rivero kaj li devis sin lavi en ĝi. Kompreneble, ke li ne eniris akvon vestita. Li senvestigis sin, la veston postlasis sur la bordo, eniris riveron, lavis sin kaj kiam li poste estis pura kaj seka, denove li surmetis la frakon, alĝustigis kaj li estis tia kiel antaŭe, nur krom tio pura.
Homo, kiu devas naskiĝi reen en malpli superajn animalojn (kaj tio estas en nuna tempo granda parto de homaro), ne povas naskiĝi tien en plena homa substanco, sed nur kun tiuj komponaĵoj, kiuj respondas al tiu evolua animalo. La ceterajn, kiuj estas superfluaj, li portempe lasas en sia subkonscio. Kiam li trapasos ĉiujn malplisuperajn naskojn kaj instruiĝos el ili, li prenos sur sin tiujn ĝis nun demetitajn (kiujn li dume el subkonscio neperceptis), por ke li denove fariĝu la sama homo kia li estis, sed li estas nun pli pura kaj pli perfekta. Tial pravas la doktrino, kiu diras, ke homo ne povas naskiĝi reen en pli malsuperajn animaloj. Ne naskiĝas tien homo, sed nur lia parto. La dua doktrino, kiu diras, ke ni povas aŭ devas naskiĝi en malpli superajn animalojn, havas ankaŭ veron, kiel mi ĵus klarigis. Naskiĝado en malpli superajn animalojn ne estas vojo reen, sed nur deflankiĝo pro lernokaŭzoj, kiuj doloras kaj bremsas la evoluon, sed kion fari kun tiuj homoj, kiuj eĉ tian memkompreneblan fakton ne pripensas, ne kialigas, ne ekhavos al la ceteraj ĝustan sintenon kaj ne agas laŭ tio.
La sorto estas donita, ĝia procezo estas firma, sed havas siajn dimensiojn, en kiuj la estaĵo per sia decidado libere moviĝas. Plue ni imagu, ke ĉiu okazaĵo havas diversan larĝecon. Per tiu ĝi proksimiĝas aŭ trafas, aŭ krucigas alian okazaĵon de apuda sorto. Pli - malpli ĝi influas ĝin, aŭ male per ĝi estas influata. Dum pli granda deflankiĝo povas esti homo pli-malpli per apuda sorteco altenata, aŭ li mem ĝin altenas. Sed la akso de propra sorto havas sian forton, per kiu ĝi sian estaĵon altenas, kaj kvankam tiu dekliniĝos, tenas ĝin reen.
Homo estas ĉi tie kvazaŭ je gumligilo. Ju pli da forto li eldonas por deflankiĝi de sia sorta akso, per des pli forta tiro li estas retirata. Por pli bona kompreno mi prezentas jenan vizion:
Mi vidis neĝkovritan monton, sur kiu de supre malsupren kondukis trogo. Tra ĝi malsupren veturis skianto. Vojon li havis difinitan tra tiu trogo, kiu havis flanke mildajn deklivojn. La mezo de la trogo estis malebena, pro tio la skianto ne emis veturi daŭre nur en la mezo. Iam li flankiĝis al la dekstra deklivo, post momento al la maldekstra. Tra la mezo li veturis komforte, sed kiam ajn li dekliniĝis, li devis eldoni multe da forto por teni sin sur la deklivo. Post momento li malfortiĝis kaj reveturis en la mezon de la trogo.
Tiel tio estas kun la homa sorto. Homo iam strebas per tuta forto devojiĝi. Por momento li parte sukcesos, sed li pagos por tio pli, ol kiun utilon li el tio havis.
Foje estis homo, kiu en sia sorto havis malriĉecon. Li tre ribelis kontraŭ tio. Li ŝtelis sufiĉe grandan monsumon, sed longe li per ĝi ne ĝojis. Li estis malsekretigita, perdis la monon kaj sortecon li malbonigis por pli longa tempo.
Kaj kiel en la sorteco decidadi? Se ni ekkonscios, ke „Mi“ estas ĉio, eĉ se mi en la nuna (proksimume meza) evolua fazo ne sentas min tiel, poste mi scias, ke se kie ajn kaj kiam ajn en la Krea verko estas kiu ajn malperfekteco, estas tio mia malperfekteco. Poste estas ĝusta esti en la Krea verko pozitiva komponento, por ke mi fariĝu pli poste la ekvilibra komponento. Fari la bonan ĉirkaŭ mi. Se mi preteriros la marĉon en kiun falis abelo, mi eltiros ĝin. Imagu ĉiu sin mem en la situacio de alia homo, de alia animalo, de kreskaĵo. Imagu, ke Vi estas tiu abelo en la akvo, kiu ŝatas la vivon same kiel Vi. Kaj ĝia vivo estas ja samvalora kiel la via. Helpu al ĝi, por ke ankaŭ al vi iam estu helpite. Ne estu destruktiva animalo. Tio estas eco, kiu estas difinita al malsupera evolua fazo. Ĝia kontraŭpoluso estas konstruktiva. Ili ambaŭ estu en la ekvilibro kaj en pli superaj formoj ili ankaŭ estas, sed portempe ĉe ni ili ankoraŭ ne rilatas al vivo.
Vivan estaĵon oni povas detrui, sed ne estas ebla la mortan revivigi. Pro tio neniam detruu vivojn. Ne mortigu kaj ne estu la kaŭzo por mortigado.
Tiun ĉi veron sciis superaj spiritaj estruloj kaj sciigis ĝin al homoj. En pli superaj kaj nedeformitaj ekleziaj doktrinoj estas sur la unuan lokon metita nemanĝado de viando. Tute laŭprave.