www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Konsidero pri estaĵo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

KONSIDERO PRI ESTAĴO

Bytí (ekzisto), kiun ni observas ĉirkaŭ ni, estas la Krea verko daŭranta en sentempeco kaj varia en la tempa manifesto. Ĝi estas granda formacio, en kiu kiel unu ĉelo en homa korpo troviĝas vivo de la homa specio. Kaj ĉi tie estas homa estaĵo. Tiom malgranda, ke en kompleta animala evoluo ĝi estas nur en la mezo. Ĝenerale estis jam pri estaĵo skribite, sed nun ni observu ĝin pli proksime.

La estaĵo trapasis multajn kaj multajn vivojn. Sur la tero pasis milionoj kaj milionoj da jaroj, dum kiuj la estaĵo kreskis, fariĝis pli komplika tiel, kiel ĝi progresis en sia evoluo, ĝis foje ĝi estis tiom komplika, ke ĝi povis enkorpiĝi en la unuan homan vivon. Komence tio estis vivo de tre primitiva homo, kie ankoraŭ manifestiĝis bestaj instinktoj kaj ecoj el pasinta vivo. Tiuj proceze malfortiĝos, sed portempe ili ĉi tie estas. La unua homa vivo tre diferenciĝas de la ĝisnunaj. Homo stariĝas pli en rektan pozicion ol antaŭe. Kompreneble. Li ja komencas la trian evoluan fazon (aktivan porvivan manifeston kaj aktivan evoluon, vidu la ĉapitron pri evoluo). En la unua kaj en la dua fazoj la estaĵo estis ligita pli al tero, al materia vivo, tute ligita pense kaj eĉ per agoj al materia bytí (ekzisto). Ĝia korpa pozicio respondis al ĝia psika manifesto. En la plej malsupera vivo estis la estaĵo globforma. Tio estis la unua ĉelo – unuĉela vivo. Plue ĝi longiĝis kaj metis sin horizontale teren (ekz. vermo, serpento, saŭro ktp.). Poste ĝi fortiriĝis de la tero kaj stariĝis sur krurojn, sed ankoraŭ senĉese en horizontalan pozicion. Pli poste ĝi ekrektiĝis (ekz. simio) kaj en la homo ĝi jam okupas rektan pozicion. Pozicio de la korpo rilate al la tero estas evolua afero, kiu respondas al evolua stato de psika konsisto, kiel alie eĉ ne eblas, laŭ la leĝo de porviva analogio.

Homo akceptadis sperton de la homa vivo. Kiel en ĉiu zoologia specio, kiun li pli frue trairadis, ankaŭ ĉi tie li komencis per eventoj, kiuj havis primarajn rilatojn al materio, al materia bytí (ekzisto), al materia manifesto. Li konatiĝadis kun ĉirkaŭaĵo, reagis je ĝi, akiradis spertojn el homa ekzistado, lernis prijuĝi situaciojn kaj respondi je ili. Liaj unuaj interesoj koncernis havigon de nutraĵo, firmigon de sia sekureco, reziston kontraŭ ĉirkaŭaj, ekz. atmosferaj influoj ktp. Estis tio klopodo pri sekurigo de sia materia bytí (ekzisto). Malrapide el latento vekiĝis lia nova, homa eco, kiu en plua evoluo devis diskreski. Homo tre baldaŭ ekkonsideris pri la vivo kaj ekantaŭsentis pli grandajn kontinuecojn de porvivaj leĝoj. Komence nur tre primitive, alie tio ja ne estis ebla. Tiam li naskiĝadis en komencajn homajn epokojn, kiam ekestadis la unuaj religiaj imagoj kaj konjektoj. Per influo de heredaĵo de antaŭaj bestaj enkorpiĝoj ili estis ankoraŭ tre animalaj kaj primitivaj. Kaj homo transnaskiĝadis.

Li transiradis sinsekve multon kaj multon da homaj enkorpiĝoj, li prenis je si homajn kaj ree malpli superajn sortojn en diversaj tempoj de la Krea verko. Li agis kaj liaj decidoj kaj agoj per la influo de repuŝa leĝo manifestiĝis en liaj venontaj vivoj, kaj tiel li per eraroj lernis. Malrapide kaj post multaj enkorpiĝoj li venadis al ebleco, kiun li ja jam ricevis en sian homan specion tuj en la unua homa nasko, sed kiu ĝis nun atendis sian vekiĝon. Malrapide en li komencis vekiĝi eco, kiu al li ebligis komenci alpaŝon de propravola evolua vojo. Estas tio ebleco kaj kapablo konscii pli ol nur krudan materian bytí (ekziston). Iom post iom li konsciis, ke ekzistas io pli, ol kion prezentas al li siaj materiaj sensoj kaj komencis serĉi pli, do li ekiris vojon de pli supera ekkono, kiu kiel ĉiu komenco ekestis el observado kaj kombinado. Komence li pripensis pri naturo, pri ĝiaj fenomenoj, li kialigadis ilin al si kaj envicigis ilin en naturajn leĝojn. Poste li komencis konsciiĝi direktadon de okazaĵoj kaj antaŭsenti iun inteligencion, kiu estas intenco kaj celo de ĉiuj okazaĵoj. Li renaskadis en epokojn, en kiuj estis kultoj, kiuj respondis al lia evoluo. Kaj tiel iras homa estaĵo senĉese antaŭen. Se ĝi iam haltiĝas kaj dekliniĝas reen en malplisuperajn vivojn, estas tio vere nur necesa dekliniĝo pro lernokialoj. Ordinare tio estas tiam, kiam la homo ne kapablas aŭ kontraŭstaras kompreni sian ĝustan rilaton kaj sintenon al aliaj animaloj.

Kiel jam estis skribite en la ĉapitro pri evoluo, proksimume meze de homaj naskoj venas homo al tiuj konsideroj, kiuj jam signifas aktivan evoluan agadon.

Ni rigardu homon de pli proksime.

Antaŭ ĉio necesas ekkoni sin mem. Ekrigardi ĝuste sian estaĵon, prijuĝi ĝian konsiston, kapablojn kaj eblan progreson. Ni forgesu la falsan opinion pri homo, ke li estas io la plej perfekta en la universo. Estas tio ĝuste la homa malgrandeco, kiu tian konjekton permesas. Homo estas animalo kiel ĉiu alia. Lia porviva valoro estas egala kiel de ĉiuj aliaj animaloj. Ni diferenciĝas de ili nur per inteligencio, sed la valoro de vivo estas la sama.

Ni ekkonsciu, ke homo estas animalo nur proksimume en mezo de evolua vico kaj ke en procezo de epokoj ĉi tie estos animaloj evolue pli superaj ol homo, kiuj observos homon tiel, kiel ni rigardas simion, muson, vermon ktp. La evoluo ne haltiĝas, sed iras senĉese pluen. Ke ni vivas en la tempo, kie pli superaj animaloj ol ni ne estas, tio ne signifas, ke ni povas havi falsan imagon pri nia grandeco en la universo. Mi nur devas rememorigi tion, kio jam estis skribita kaj akcenti tiel gravecon de tio, ĉar tiu ĉi ekkono estu por repuŝa saltotabulo al pluaj konsideroj.

En mia interna perceptado mi komprenis homan estaĵon jene:

Homo havas: 1) konscion

2) subkonscion

3) superkonscion

Ni klarigos al ni, kio tio estas.

1) Konscio de homo komencas per lia naskiĝo en novan korpon. Tio estas supraĵa konscio nur de tiu certa specifa vivo, kiun li ĝuste vivas. Per nove ricevita cerbo la novnaskinto kunliĝas kun la nova vivo, medio, sorto, eventoj. Li enmetas ilin en sian memoron kaj la tutan vivon li estas pere de cerbo kunligita kun sia ĉirkaŭaĵo. Li lernas, komprenas kaj elkreas sian specifan estaĵon. Per cerbo li analizas kaj sintezas perceptojn kaj spertojn. Okazaĵojn deponas en memoron, laŭ bezono elektas ilin el memoro, kaj tiel li fondas kaj uzas sian konscion. Travivaĵojn kaj eventojn iam facile kaj supraĵe, sed aliam profunde li travivas. Ordinare estas tio la perceptoj, kiujn li emocie (sente) subtenas. Fortaj travivaĵoj aŭ profunde trasentitaj pensoj, kiujn li travivas per la tuta sia mi, estas nur tiuj, kiuj penetras el lia supraĵa konscio en subkonscion. Estas tio kvazaŭ inter konscio kaj subkonscio estus forta baro, kiun povas malfermi nur emocio. La supraĵaj travivaĵoj, kiuj ne penetras, restas havaĵo de cerbo, do ankaŭ de ĝuste vivata specifa vivo. Kun pereo de cerbo pereas ankaŭ ili. Por interna estaĵo estas ili nur senfruktaj produktoj.

En konscio valoriĝas du ĉefaj faktoroj. Estas tio racio kaj intuicio, sento. Racio estis en procezo de epokoj per homa gento ĉiam kulturata. Intuicio fariĝis nur Cindrulino. Homoj tiel difektis necesan ekvilibron en konsisto de sia konscio, t.e. en ĝia elkreado eĉ en pensoj kaj agoj, kiujn tiel difektita konscio produktas. Pro tio tiom da eraroj kaj miskomprenoj en la homa mondo.

2) Subkonscio de homo estas propre konscio de lia interna estaĵo. De tiu estaĵo, kiu naskiĝas unue en la plej malsuperan eblan vivon kaj procezas per ĉiuj naskoj al la plej supera estaĵa perfekteco. Tio estas ĝia dimensio kaj ĝia formo kaj ankaŭ ĝia konscio. En ĉi tiun, kiu estas por ni (por naskitaj homoj) subkonscio, deponas interna estaĵo informojn el unuopaj travivitaj vivoj kaj el tiuj ĝi kreskas. Ni ne rememoras pasintajn vivojn. Ja ĉiu el tiuj vivoj estis travivita per alia cerbo, sed tiuj ĉi estas ĉiuj deponitaj pli aŭ malpli en memoro de la interna estaĵo. Estas notitaj kaj konfirmitaj certaj okazoj, kiam la naskinto rememoris sian pasintan vivon kaj citis pri ĝi surprizigajn detalojn (nomojn de amikoj, de parencoj, precizan lokon de restado, eĉ tempon).

Tio ĉi estis konfirmita, esplorita kaj trovita ĝusta, kiel mi estis informita de kelkaj sciencistoj aŭ en presaĵo. Tiuj ĉi raraj esceptoj, kiuj okazadas dum apartaj evoluaj konstelacioj, povas esti nur ĉe homoj, kiuj en sia evoluo troviĝas en transiro el la unua en la duan sferon, sed pri tio nur pli poste.

Subkonscio estas la konscio de interna estaĵo, kiu iam manifestiĝas kiel antaŭsento aŭ konscienco. Tio estas subkondiĉita aŭ: a) per pli granda sentemeco de unuopulo, ĉar pli granda sento (sentemo) de homo estas pli proksime al ekvilibra stato de supraĵa konscio, kaj pro tio estas konscio pli disponigita al akcepto de informoj el subkonscio, aŭ b) per pli supera evolua maturiĝo de homo kun supozo, ke li maturiĝis relative ekvilibre kaj ke lia psika konsisto estas neniel deformita.

3) Superkonscio de homo – mi jam skribis, ke ne ekzistas tempo, estas nenio, kio estis kaj estos, estas nure konstanta nuntempo. Nia interna estaĵo do estas, ni nur ĝian bytí (ekziston) perceptas en la tempoprocezo. Sed tiel, kiel oni povas per propra sento konstati subkonscion, estas eble penetri eĉ al superkonscio. Tio estas nur tre rare kaj nur ĉe kelkaj evolue plej maturiĝintaj unuopuloj. La ekkonoj de superkonscio ankoraŭ koncernas la materian teritorion de bytí (ekzisto), sed ili jam havas kvaliton kaj forton de kompleta bytí (ekzisto) de Krea verko, do el vidpunkto de la Krea verko atingas en la plej superan krean dimension kaj en unuecon de la Krea verko. Ne temas pri inspiro, kiu apartenas nur al meza teritorio, t.e. subkonscio, kaj kun kiu ĝi estas ofte interŝanĝata.

Estas tio penetro en plej superan bytí (ekziston) de la Krea verko, kiu portas ekkonon pri la plej superaj leĝoj, kaj pri la plej supera bytí (eskzisto), sed ankoraŭ en la Krea verko. Tio estas tio la plej supera, kion povas homo sur sia vojo akiri, kaj estas tio tiam, kiam li transiras el la lasta tria homa dimensio en konscion de senfineco, aŭ kiam tiu ĉi estaĵo el sia volo revenas inter homojn, por ke ĝi per sia konscio de porviva vero al ili helpu sur ilia vojo kaj liveru ĝustan opinion pri la spirita doktrino.

Mi parolas ĉi tie pri evoluaj dimensioj de homo, kaj tial mi devas ilin klarigi. Estas tio jene: Ĉio estas identa kun ĉio. Ekzistas nur unu vibrado, se ni volus tiel nomi la esencan fundamenton de bytí (ekzisto). Tiu ĉi vibrado nur manifestiĝas en diversaj dimensioj, en kiuj ĝi montriĝas nur laŭ karaktero de tiu dimensio. Por pli bona klarigo:

Unu certan vibradon ni povas observi kiel koloron, formon, odoron, sonon, kaj ĉiam estas tio unu kaj la sama vibrado, nur per diversaj sensoj perceptata.

Kvalito de homa estaĵo dum la evolua vojo kompreneble ŝanĝiĝas. Estas tio ankaŭ vibrado, kiun ni povus transformi je kolora bildo aŭ je sono, formo, odoro kts. Estas iuj sentemaj homoj, kiuj havas eblecon suman homan vibracion – do kvaliton de estaĵo – vidi. Estas tio iuj klarviduloj, kiuj vidas elradiadon de kvalito de estaĵo kiel aŭreolon ĉirkaŭ korpo. Tiu ĉi estas laŭ sia kvalito en koloro kaj kreas fundamenton de tiu ĉi elradiado. Ĉar la pensado estas ankaŭ vibrado, ŝanĝiĝas tiu ĉi baza aŭreolo ĉe fino de siaj radioj en tian koncerton de koloroj, kia estas momenta pensado de la koncerna homo. Sed la fundamento restas kaj per sia koloro kaj intenso malkaŝas kvaliton de la estaĵo. Tiu ĉi radiado, kiu antaŭ nelonge estis konstatebla nur helpe de klarviduloj, ebligis observi ankaŭ eltrovo de Kirliana fotografio. Sovetiaj geedzoj Kirlian evoluigis manieron de ĝia fotografado en koloroj kaj per tio ili ankaŭ tiun ĉi fakton verifikis.

La saman vibradon povas observi ankaŭ sentemaj homoj, kiuj havas evoluitan klarflarsenson, kiel odoron. La sama vibrado povas manifestiĝi kiel sono ktp.

Ĉiuj estaĵoj de la Krea verko, estu tio herbo, arbo, malpli supera animalo, aŭ homo, ni ĉiuj estas egalaj. Ni estas nur en diversaj tempoj diverse evolue maturaj. Tiu, kiu hodiaŭ estas evolue tre matura, estis antaŭ longa pasinteco ankaŭ tiu herbo aŭ vermo. Kaj tiu estaĵo, kiu estas hodiaŭ en nuna momento vermo, estas en estonta tempo evolue matura homo. Nia evolua formo estas metita en tempan dimension kaj ĉiu estas en ĝi nur alie situaciita. Ie estas evolue pli mallonga, alie pli longa, iu komencas pli frue, la alia malpli frue. Ĉiu el ni estas nur unu ĉelo de unu granda parto, kiun ni komence kunkreas kaj poste ni per nia konscio kun ĝi identiĝas.

Grafike ni povas tion ilustri proksimume tiel:


Ĉiuj animaloj estas samvaloraj. Ĉiu estas nur starigita en alia tempo.
Ĉiuj animaloj estas samvaloraj.

Ĉiu estas nur starigita en alia tempo.



Mi ripetas, ke ni ĉiuj animaloj estas samvaloraj kaj estas bone tiun ĉi (por ĝusta porviva sinteno unu el la plej gravaj leĝoj) funde pricerbumi kaj poste kun ĝi kongruiĝi. Tiu, kiu tiel faris, neniam plu preparos al pli malsuperaj animaloj kaj pli malfortaj unuopuloj iun suferon, sed klopodos ĉiam kaj ĉie pozitiva komponento de la Krea verko.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.