KONCIZA KLARIGO DE IUJ NOCIOJ,
KIUJ ESTAS EN ĈI TIU PREZENTADO UZATAJ.
Substanco
(Podstata)
estas fundamenta sentempa kaj sendimensia bytí (ekzisto) – origina fundamento, el kiu ĉio ekestis. Ĝi estas la plej supera nocio kaj elirpunkto de tio, kion ni komprenas kiel realon, eĉ de tio, kio ankoraŭ por ni nuntempe reala ne estas, kio evitas sensan komprenon. En ĝi estas enhavita ĉio, kio estas manifestita eĉ nemanifestita. El ĝi ekestis
Krea verko
(Tvůrčí dílo)
kiu en fundamento estas la samo kiel la Substanco, sed ĝi estas nur ĝia limigita parto. Tiu ĉi deflankiĝis de la Substanco kaj elkreis tion, kion ni per niaj sensoj perceptas, – vidas, palpas, aŭdas, gustumas, flaras. La Krea verko ekestis per dividado de deflankita parto de la Substanco. El ĝi ekestis materio, spirito kaj eĉ vitalaj fortoj, do animo. Materio, spirito kaj vitalo elkristaliĝis en kvar bazajn elementojn. Tiun ĉi karakteristikan okazaĵon kaj dividadon mi nomas
Krea kvaro
(Tvůrčí čtyřka).
Tiu estas demonstrita per kvar kreaj principoj, kiuj estas: alcentrigo, decentrigo, ardo kaj malvarmo. El la Substanco ili elkreis materion, spiriton kaj vitalon (animon).
Spirito
(Duch)
dum krea dividado de la substanca parto kreas kontraŭpoluson al materio. Ĝi estas de idea karaktero. Dekomence, kiel anorganika spirito ĝi staras aparte ekster la materio, pli poste, kiam sur la planedo ekestas konvenaj kondiĉoj, kunligiĝas ĝia malgranda parto kun materio kaj ĝia pli granda parto restas anorganika. Estas tio analogia kun ĝia kontraŭpoluso, materio, kie ankaŭ nur malgranda materia parto de nia planedo transformiĝas je la organika, kaj la plej granda parto restas anorganika. El kunligo de materia kaj spirita partoj ekestas
Estaĵo
(Bytost)
Ĝi komence estas nur tre primitiva kaj ni povas nomi ĝin eble „viruso“. Dum la tempofluo ĝi enkorpiĝas en pli kaj pli superajn evoluajn specojn, kaj per tio ĝi pliperfektiĝas. Komence ĝi enkorpiĝas en plantaj vivoj, poste transiras en animalojn kaj tiel procezas pli kaj pli supren ĝis homo kaj tra vico da homaj enkorpiĝoj ĝi procezos en estonteco per evoluo pluen, en pli kaj pli superajn evoluajn specojn. La estaĵo estas en unu vivoparto enkorpigita, en la dua ne enkorpigita. Parton de sia vivo ĝi vivas en la korpo, kiun ĝi foje demetas. Ni diras, ke la animalo mortis, pereis. La estaĵo demetas sian neadekvatan korpon kaj vivas la duan parton de sia vivo sen la korpo, ol ĝi denove enkorpiĝas en novan materian vivon. La estaĵo konsistas el materia kaj spirita, alidire „psika“, partoj. La materian kaj la spiritan partojn trapasas
Animo
(Duše),
kiu estas ilia vitala, - porviva, - forto. Anorganika materio kaj ankaŭ anorganika spirito havas ĉiu sian propran vivon, porvivan forton – animon. Kiam kunligiĝas materio kaj spirito kaj elkreas tiel enkorpigitan estaĵon, kunligiĝas ankaŭ ambaŭ animaj fontoj kaj elkreas organikan animon alidirite vitalan forton – biologian forton - bioenergion. Ĝi estas parto de la estaĵo, ĝi estas ĝia vivo. La estaĵo havas sian
Konscion
(Vědomí),
ĝi konscias sian bytí (ekziston) kaj tiun ĉi konscion ĝi dum sia evolua procezo plivastigas kaj plivalorigas. La estaĵo trapasas de la plej malgranda elementa formo ĝis pli kaj pli superaj animaloj. Ĝi kreskas, vivas kaj tiun ĉi estaĵon mi nomas
Interna estaĵo
(Vnitřní bytost)
aŭ ankaŭ profunda estaĵo kaj ĝian konscion mi nomas
Subkonscio
(Podvědomí)
aŭ ankaŭ „profunda konscio“. En ĝi estas deponita memoro pri pasintaj vivoj, ordinare almenaŭ pri tiuj antaŭnelongaj, lastaj. Interna estaĵo vivas multajn kaj multajn vivojn, simile tiel, kiel homo vivas multajn kaj multajn tagojn de naskiĝo ĝis morto. Tiun ĉiun unuopan vivon mi nomas
Specifa vivo
(Specifický život).
Tio estas tiu, kiun ekzemple vi vivas nun, leganto de tiuj ĉi linioj, de via naskiĝo ĝis tiu ĉi momento. La antaŭan vivon vi versimile ne rememoras kaj la venontan vi nur preparas al vi per viaj nunaj agoj kaj per via sinteno al ĉio kaj al ĉiuj. Tio estas pro tio, ke via sinteno kaj viaj agoj ne perdiĝas, sed repuŝiĝas. Tiun ĉi agadon mi nomas
Leĝo de repuŝo
(Zákon odrazu).
Eble estas tio tiu leĝo, kiun la hindoj nomas Karmo. Estas tio leĝo, kiu estas nenuligebla, kaj absolute justa. Per siaj agoj kaj per sia sinteno al vivo la homo pruvas, kia li estas. Lia agado repuŝiĝas kaj elektas por li la venontan sorton en granda paletro de sortoj en la Krea verko. En ĝi li vivos sian pluan, specifan vivon. Tiun ĉi vivon, kiun ni nun vivas, ni preparis por ni en la pasinta vivo dum la influo de repuŝa leĝo. Kaj por ke nia venonta specifa vivo estu pli bona – por ke ni pli rapide kaj pli bone atingu nian celon, por ke foriru vivturmentoj kaj homaj doloroj, por ke homo estu en siaj vivoj feliĉa kaj kontenta, pro tiu celo estos skribita plu.
Domaĝe, se homo nekomprenas prezentitajn doktrinojn nur pro nekono de nocioj. Sed ankoraŭ pli granda domaĝo estas, se li komprenas ilin malbone. Pro tio mi apriore antaŭmetas tiujn ĉi liniojn.
Mi sidiĝas en mia trankvilo kaj enmetas mian menson en grandan realon, kiu estas sen limoj tempaj kaj dimensiaj. De tie la menso revenas en komprenon de la Krea verko, kiu ekestis el tiu ĉi senfina Substanco, kaj klopodas ĝin plene kompreni.
Ni serĉas la porvivan veron, sencon de vivo de tiu tuta agado, kiu estas ĉirkaŭ ni kaj eĉ en ni. Ni serĉas kiel eble la plej kompleksan respondon je malnova demando de homaro pri tuta „bytí“ (ekzisto).
Ni liberiĝu de ĉio, kion ni ĝis nun scias, kaj ni provu denove rekomenci, de alia flanko, per alia vojo kaj sub nova eraa influo, kiun alportas ĝuste alvenanta erao de Amforstelaro.
La vivo estas pulsoritmo. Konstanta ritma pulsado, kiun ni povas observi en diversaj sferoj de nia vivado. Ĉe la homo ĝi manifestiĝas en regula pulsado de koro kaj poste en ritmo de spiro. Sur nia planedo en alternado de taga kaj nokta tempoj. En la sunsistemo kiel konstrukcia tempo (printempo, somero) kaj destrukcia (aŭtuno, vintro). Ĝi manifestiĝas ĉie tie, kie estas vivo, ĉar ĝi estas la vivo. Ni povas ĝin ekkonscii en ritma alternado de bazaj influoj de longaj tempaj zodiakaj eraoj, aŭ en pulsado de la universo. Estas tio eterna pulsado en ĉiuj vivosferoj, kiujn ni povas kompreni.
Fundamento de la vivo kaj ĝia ekesto estas fragmentigado. Kiam el trankvila Substanco ekestis baza parto por elkrei „Krean verkon“, ĝi dividiĝis. Per dividiĝo ekestis dimensio. Estis kontraŭ si starigitaj du polusoj de unu substanca parto. Per dividado ekestis ĉio, kio estas, kaj tial ĉio havas du polusojn kaj do dimension, kiu en la Substanco ne estas konata. En ĉiu parto de la Krea verko estas dueco. Estu tio materio aŭ psika (spirita) unuo aŭ vitalo, ĉie ni perceptas duecon kaj do ankaŭ amplekson inter du polusoj de ĉio.
La vivo estas forto, kiu tiun dualan ekziston (bytí) plenumas. Ĝi efikas inter tiuj ĉi du polusoj, kaj al ni ĝi povas manifestiĝi kiel oscilado inter ili. Poste ni parolas pri vibrado de la vivo, aŭ en la vivoformoj por ni dimensie pli grandaj, pri pulso de la vivo aŭ pri pendolado.
La vivo estas pulsado inter du polusoj. Ĝi plenigas la Krean verkon, kiu sen ĝi ne estus por ni rekonebla. Ĝi eĉ ne povus esti, ĉar sen tiu ĉi vivopulsado ne estus eĉ ni.