www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo (parto 4)

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Estas senfina kaj eterna Substanco. Konstanta kaj senŝanĝa, el kiu ĉio, kio estas, elfontis. Ĝi estas homogena (kompakta – unueca) baza ideo, baza bytí (ekzisto), baza kaj unueca nocio „Mi estas“. Ĉio, kion ni kapablas kompreni kiel ekziston, eĉ ĉio, kion ni ankoraŭ kiel evolue bagatelaj estaĵoj ne povas kompreni, estas el ĝi aŭ estas en ĝi. Ni eliru el nia koncerna evolua malperfekteco kaj ni forlasu homan stultan naivecon, kiu vidas en la homo jam perfektan estaĵon. Poste ni diros al ni, kiel estas ankoraŭ homa estaĵo malperfekta kaj kiel longa evoluo ĝin ankoraŭ atendas. Ni povas nur en granda modesteco kaj humileco alproksimiĝi per nia kompreno al tiu eterna kaj granda Substanco, kies almenaŭ partan ekkonon sopiris homaro en ĉiuj siaj grandaj kulturoj. Ĉiu kulturo nomis ĝin per sia vorto, kiu tradukita en nian lingvon signifis „Dio“. Nur nocio de tiu ĉi Substanco en diversaj tempoj kaj kulturoj diferenciĝis. Laŭ influo de epoko, perfekteco de kulturo kaj evolua matureco estis ankaŭ tiu ĉi nocio diversa. Ĝi moviĝis de relative tre perfektaj nocioj ĝis naivaj imagoj. Ni estas nur homoj, do tial la ekkono povas esti nur homa, sur nia evolua nivelo, kiu estas neniel supera, kiel homoj mise supozas. La homo vidis sin en naturo kiel la plej superan estaĵon. En sia homa specio li ekkonadis homojn malmulte, pli aŭ tre saĝajn. Li komprenis, ke estaĵo en sia evoluo per multaj renaskiĝadoj iras supren al pli granda perfekteco (malnovaj kulturoj pri reenkarniĝo sciis), kaj tial sub la vorto Dio li komprenis la plej superan homan inteligencion, kaj parte la veron. Estas tio kvazaŭ tiel, kiel ni observas pejzaĝon kaj vidas horizonton. Tie por nia vidkapablo finas la mondo kaj komencas la ĉielo. Tiu, kiu ne irus super la horizonton kaj ne vidus la pluan, supozus sian horizonton kiel la finan.

Estas eterneco, sed ni perceptas la tempon. Laŭ tio ni nun troviĝas en certa parto de la Krea verko kaj en nia epoko estas la plej supera ĉeestanta inteligencio la homo. En kompleksa homa bytí (ekzisto) estas gradigita homa inteligencio ĝis tiu la plej supera, kiu jam ne povas esti enkorpigita, sed kiu estas per sia la plej supera kaj la plej pura elkristaliĝo. Tiu ĉi la plej supera inteligencio havas en sia konscio ĉion vivan, kio estas per evolua dimensio sub ĝi. Al tiu turnas sin homo en siaj preĝoj kaj ĝi vere estas kun li, kun liaj sortoj, samkiel kun la sortoj de ĉiu kreitaro kunligita. En nuna tempo tio estas la plej supera aŭtoritato.

Se ni daŭros en niaj konsideroj plu, ni venos ĝis la Krea verko, al ĝia sentempa formacio, en kiu estas ĉio, kio por nia kompreno ekzistas. Ankaŭ ĉi tie kulminas la plej supera konscio de la Krea verko, kiu estas ampleksa konscio de ĉio, kio estas kiam ajn kaj kie ajn. Estas tio la plej supera konscio apartigita de la Substanco, en kies havaĵo estas konsciiĝo de ĉio, kio estas. Tiu ĉi plej supera konscio de la Krea verko estas kun ĝi ligita tiel, kiel ekzemple homo estas ligita kun sia korpo. Ĉio, kio estas, estas tiu ĉi konscio kaj ĝi estas la plej supera havanto de la tuta sorteco. Estas tio la plej supera „Dio“ de la Krea verko, estas tio plua grado de la plej supera inteligencio.

Ĉio, kio estas, ekestis el la Substanco. Ĝi estas konstanta, senŝanĝa, estas tio la plej supera ideo de bytí (ekzisto). Dum la Krea verko estas nur manifestiĝo de ĝia latenta vivo, ĝi estas la Substanco. Estas tio baza la plej supera ideo, la plej supera nocio de bytí (ekzisto) kaj ankaŭ la plej supera nocio de „Dio“.

Mi priskribis tri Diajn aspektojn. Ili ne estas tri apartigitaj Dioj, tiel ili nur povas aspekti por nia kompreno, sed ili estas nur partoj de la granda Substanco, de unu baza dieco.

La realo estas tia, kia estas, kaj ne tia, kian la homoj volus ĝin havi. Ni ĉiuj estas sur alia ŝtupo de homa evoluo kaj tial estas niaj komprenoj diversaj. Nun ni povas nur klopodi, ke nia kompreno estu kiel eble la plej granda, la plej profunda kaj la plej logika proporcie al nia zoologia evolua speco - Homo - homo. Mi scias, ke plena kompreno ne estas ebla, ĝis kiam ni estas nur homa estaĵo kaj ke tiajn grandajn profundajn problemojn ni povas solvi nur el nia homa vidpunkto.

El granda kaj senfina Substanco dividiĝis parto, kiu estas fundamento de la Krea verko. Kial ĝi dividiĝis? En la Substanco estas ĉio, kio estas, eĉ kio ne estas. Por ni tio estas malfacila por kompreno, sed estu por ni konsolo, ke pli malsuperaj estaĵoj (bestoj) povas kompreni ankoraŭ malpli. Ĉar la Substanco enhavas ĉion, estas en ĝi eĉ vivo kun ebleco de la ritmo tiel, kiel ni parolis pri ĝi. Sed ĝi estas en trankvilo, katenita sentempe. Eble ĉi tiu ritmo estas kaŭzo, ke iam (opiniata neimagebla tempo) ekflamos eĉ la tempo kaj ekfunkciigos unu porvivan pulson. Eble kiel kelkfoja elspiro de la Substanco ekestos elfluo de ĝia malgranda parto, kiu manifestiĝos kiel la Krea verko. Estas eble, ke porviva spiro, kiun ni observis ĉe la homo, sur la planedo, en la sunsistemo ktp., iam kaj dum certaj al ni nekonataj kondiĉoj, povas manifestiĝi per sia aktiveco en parto de la Substanco. Estas eble, ke ankaŭ en la Substanco, same kiel en la Krea verko validas leĝo de analogio. Tie, kie regas senfineco kaj sentempeco, tien povas homa estaĵo nur proksimiĝi, sed ankoraŭ ne povas enpenetri.

El la Substanco dividiĝis parto, kiu estis la samo kiel la Substanco. Por povi memstare ekzisti kaj ne kunflui reen, dividiĝis je du bazaj partoj. Per tio ekestis dueco, kaj tiel estis donita bazo al la Krea verko. Tiuj ĉi du bazaj partoj estas tutegalaj, nur ĉiu havas alian poluson.

Unu tiu parto estas fortoj materiaj aŭ ni povas diri baza materio, kaj la dua fortoj de la spirito, do baza spirito.

Spirito kaj materio do estas la samo, la sama idea substanco, nur de alia manifestiĝo. Kaj nun ni analizu ĉiun tiun parton aparte.

Parto materia dividiĝis denove je du partoj. La unua parto enhavis forton alcentrigan kaj decentrigan, la dua parto forton de ekscito kaj de trankvilo. Ĉiu tiu parto denove dividiĝis je du partoj kaj tiuj ĉi fortoj memstariĝis. Tiel ni ĉi tie havas el baza materia parto kvar partojn, kiuj al ni prezentas:

 

1) forton alcentrigan, kiu en materio manifestiĝas kiel rigideco. Ĝi manifestiĝas kiel firma, rigida materio, la sciencistoj nomas ĝin „agregostato solida“, kaj se ni parolos pri naturaj elementoj, ni nomos ĝin „elemento de la tero“;

2) forton decentrigan, kiu havas malan karakteron. Ĝi estas de la sama leĝeco, sed de mala poluso. Ĝi manifestiĝas per sia decentreco kiel gasa materio, celanta de centro eksteren - disiganta. La sciencistoj nomis ĝin „agregostato gasa“ kaj se ni denove parolos pri naturelementoj, ni nomos ĝin „elemento de la aero“;

3) forton ekscitan, kiu en materio manifestiĝas kiel rapida vibrado de molekuloj, tio signifas kiel forto, kiu ĉion ardigas. Per sia karaktero ĝi kapablas ŝanĝi materiajn agregostatojn. En porvivaj elementoj ĝi prezentas al ni „elementon de la fajro“;

4) forton de la trankvilo, kiu estas denove de la sama leĝeco kiel forto de la fajro, nur ĝi estas de kontraŭa poluso. Ĝi estas trankviliga, ĝi efikas je malrapida vibrado de molekuloj. Ĝi elkreas malvarmon, disverŝas ĉion en trankvilan nivelon, estas tio agregrostato flueca (likva) kaj en la elementoj ĝi prezentiĝas kiel „elemento de la akvo“.

 

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
     
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.