www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
La una estaĵo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

LA UNUA ESTAĴO

Ni observas la Krean verkon. En ĝia porviva avanco foje venis tempo, en kiu aperis la unua, la plej primitiva estaĵo. Tiu laŭ la leĝo de vivoritmo naskiĝadis kaj mortadis. En siaj unuopaj vivoj ĝi akiradis spertojn, el kiuj ĝi malrapide kreskis. Ĝia interna bazo – ĝia kerno – kreis nocion de bytí (ekzisto), la nocion „mi estas“. Tio estas origina, kio estas plej proksime al fundamenta unueco. Estas tio parto de la Substanco, kiu estas en krea dividado primara.

La origina fundamenta „mi estas“ estas propra kaŭzo de ekesto kaj daŭro de la Krea verko. Estas tio ekkonscio de bytí (ekzisto) en la Substanco kaj observado en la Krea verko. Metafore dirite, estas tio pli malpli tiel, kiel kiam homo havas konscion de sia homeco kaj de sia korpo, sed tiu konscio estas aŭtomata kaj la homo ĝuste ne pensas je ĝi. Sed subite pro iu stimulo li ekkonsciiĝos sian mi kaj sian korpon kaj ekcerbumos pri ĝi. En spirito li observas kaj ekkonscias sian formon, sian atenton li direktas al manoj, kruroj, kapo, trunko, plue li ekkonsciiĝas siajn internajn organojn, iliajn funkciojn, poste li ekcerbumos pri sia ĉirkaŭaĵo, vivo, sorto. Simple per sia penso trairas sin mem kaj observas sin.

En la eterna kaj senfina Substanco (en Dio) daŭras eterna bytí (ekzisto). La nocio „mi estas“ estas tiu ĉi Substanco. Sed en ĝi estas ankaŭ statika kaj eterna nocio kaj ĝia dua poluso, perceptado de si mem. Kaj ĉar tiu ĉi perceptado estas sinsekva, manifestiĝas en unu parto de la statika Substanco (en Dio) procezo, kiu estas nia nocio de tempo. Ne estas tempo en eterneco, sed tamen ĝi estas, kaj tio tiam, kiam estas parto de eterneco dividata kaj disdividita. La tempo estas por la Krea verko nur nocio, kiu ekestas ĉe estaĵa perceptado kaj observado de sia „mi estas“.

Nocio „mi estas, ekzistas, daŭras“ estas interna, baza kerno de estaĵo. Estas tio tiu kerno, kun kiu la plej malsupera estaĵo komencas sian marŝadon en evoluo. La spertoj, kiujn la estaĵo per siaj unuopaj vivoj akiras, amasiĝas ĉirkaŭ ĝi kaj elkreas ĝian psikan formon. Estaĵo, kiu estas en evoluo je komenco, havas ĉirkaŭ sia mi ekzemple nur unu sperton. Ĝi travivos sian unuan estaĵan vivon en kunligo kun materio, mortas kaj reenkarniĝas en alian korpon. Ĉi tie sian sperton plue firmigas, denove mortas, denove naskiĝas en sian specion kaj post kelkaj naskiĝoj estas en tiu unua sperto jam tiom evoluiĝinta, ke povas progresi ŝtupeton pli supren kaj naskiĝas en pluan, iom pli superan evoluan specion. Ĉi tie ĝi akiras novan, por ĝi ankoraŭ nekonatan sperton, kiun perceptas, travivas kaj tiel ĝin aldonas al la unua, baza. Ĝi jam havas du spertojn kaj tio signifas, ke ĝia psika formo estas pri ŝtupeto alia. Ĉar ĉio estas en certa rilato, kaj ĉar la psika formo devas respondi al la formo korpa kaj male, devas ŝanĝi formon kaj eĉ novan korpon de estaĵo. Estas tio propre tiel, ke tiu ĉi jam pli komplika estaĵo devas naskiĝi ne plu en tian korpon, kian ĝi havis en la antaŭa vivo, sed en pli komplikan, do en pli superan evoluan specion. Se tio estas ekzemple viruso, ĝi naskiĝas en alian virusan specion, kiu estas jam rekoneble pli komplika. Ĉi tie ĝi denove naskiĝos kelkfoje, siajn du ecojn prilaboros kaj akordigos, por ke ĝi povu procezi en pluan, ankoraŭ pli superan specion.

Memkompreneble, ke tio ĉio nur kun supozo, ke sur la planedo jam tiuj ĉi pli superaj specioj estas. Se la planedo troviĝas en sia komenca evoluo kaj la estaĵo atingos la limon, kiam ĝi povus transiri pluen, sed ĉi momente ne havas je dispono pli superan evoluan formon de korpo, poste ĝi devas atendi. En tiu okazo neenkorpigitaj kaj atendantaj estaĵoj el lasta la plej supera evolua formo amasiĝas en la spaco kaj per sia premo, kiu dumtempe plue kreskas, efikas je iuj unuopuloj de la lasta evolua formo. El ili poste sub tiu ĉi premo naskiĝas iom diferencaj unuopuloj de siaj gepatroj kaj tiuj poste naskas denove iomete pli diferencajn posteulojn ol estas ili mem, kaj tiel paŝo post paŝo premo de la nova psika formo influas korpan evoluon, kiu poste gvidas al ekesto de nova evolua specio, kiu fine respondas al plua pli supera psika formo. Kaj estas ĉi tie nova evolua specio.

Psikaj formoj de estaĵoj per trairado de vico da vivoj ŝanĝiĝas al pli kaj pli granda perfekteco. Sur la planedo ekestas novaj kaj novaj evoluaj specioj. El malpli superaj estaĵoj debranĉiĝas vico de pli superaj, ekestadas novaj botanikaj kaj zoologiaj specioj, bunteco de korpa vivo – de korpaj specioj kreskas. Kaj estas tio konstante la sama procezo ĉe ĉiuj estaĵoj. Ĉiam estas tio laboro je propra psika formo, je ĝia transformo, pliperfektigo, nobligo kaj akordigo, kiu estas propra evolua movo, procezo kaj kiu gvidas pluen, en pli superajn sortojn sur la evolua vojo de estaĵo.

Ĝis kiam estas estaĵo en la unuaj, en pli malsuperaj vivoformoj, ĝis kiam ties psika formo estas ankoraŭ tre simpla, ĝi naskiĝas en sian evoluan specion nur per unu aŭ per kelkaj nemultaj vivoj. Tiuj nemultaj vivoj sufiĉas al tio, ke ĝi siajn nemultajn ecojn bone komprenu, fortigu ilin kaj reciproke agordigu en adekvatan harmonion. Ju pli ĝi renaskiĝas en pli superajn vivojn, des pli ĝi kreskas en sia komplikeco. Pli granda nombro da ecoj jam postulas pli grandan prilaboron. La ecoj inter si agordiĝas ne jam tiom facile. Ĉiu sinsekve kreskanta parte transagordigas aŭ finagordigas kelkajn el elementoj de psika formo. Tial ju pli la estaĵo transiras en pli superajn evoluajn speciojn, des pli multfoje ĝi devas en sian specion enkorpiĝi.

Ekzemple ni diru, ke ĝi travivus 20 vivojn kiel muso, 30 vivojn kiel hundo, sed kiel simio ĝi jam devus travivi kvindek vivojn, kaj poste kiel homo ekzemple 100. Tio estas nur ekzemplo. Mi ne volas per tio diri, ke en tiuj ĉi evoluaj specioj la nomitaj nombroj estas vere realaj.

Kiel ni diros plue, estas la homa vivo en la evolua vico la unua, en kiu jam la estaĵo povas pli aŭ malpli aktive decidadi pri sia evolua procezo. Tial ankaŭ nombro de renaskiĝoj ĉi tie ŝanceliĝas, sed fundamente ĝi jam estas signifoplena. Tiu homo, kiu jam travivis plurajn vivojn kaj kiu jam estas spirite pli evoluita, povas al si pluan vicon da enkorpiĝoj mallongigi, se li ĝuste komprenas kaj celkonscie ŝanĝiĝas. Sed al tio ni venos ankoraŭ pliposte.

La estaĵa vivo sur la planedo komencis. En la komenco, kiel jam estis dirite, estis tio tre bagatela estaĵo, kiun ni povas nomi viruso. La unueca vivo evoluiĝis en la akvo kaj estis planta. En la akvo estis la plej bona medio, kie la materia vivo povis ekesti. Estis ĉi tie senpere por dispono ĉiuj kvar bazaj elementoj necesaj por elkreo de korpa substanco. (Estas opiniata korpo de la viruso, planto. Viruso apartenas en plantan mondon). La elemento de tero estis prilaborita per la elemento de akvo, tio ĉio estis trapenetrita per la elemento de aero en kunlaboro kun elemento de fajro, t.e. per suna brilo.

El la unuaj mikroskopaj plantoj dum la evolua procezo evoluiĝis pli komplikaj kaj pli perfektaj plantoj. Foje venis tempo, kiam la vivo komencis translokiĝi eĉ sur la firman teron. Ankaŭ la planta vivo jam ne estis en la akvo sola, sed apud ĝi evoluiĝis la unua animala. Tio estis renversiga okazaĵo en la porviva evoluo. La unua plej primitiva animalo diferenciĝis de la planto per sia unua memstara movo, kaj do per la unua la plej primitiva decidado. Kaj per tio ekestis nova, la dua etapo en la evoluo.

La planto vivas nur per pasiva porviva manifesto. Ĝi akomodiĝas al ĉirkaŭaĵo, ne decidas. En ĝia estaĵo manifestiĝas pli la vitala komponaĵo ol la psika.

La animalo, ĝuste pro tio, ke ĝi havas tamen nur la plej primitivan decidadon, akiras jam pli el la spirita substanco kaj ĝia psika formo kreskas pri iomete diferencaj ecoj ol la planta. Estas tio ecoj de decidado, de movo, kaj kun tio necese interrilataj ecoj por kontakto kun ĉirkaŭaĵo kaj por sinkonservado. Estas tio jam estaĵo ne nur relative tre komplika kompare kun la antaŭa planta, sed diferenciĝanta jam en la speciaj ecoj. Ja per transiro en animalan specion ĝia porviva manifesto radikale ŝanĝiĝas.

La estaĵo plu renaskiĝadas, procezas dum longa vico da vivoj en pli kaj pli superajn animalojn, ŝanĝas, pliperfektigas kaj transformigas sian psikan formon, per sia decidado faras erarojn, kiujn en la venontaj vivoj korektadas, ekkonadas en pli grandajn profundojn, ĝia inteligencio kreskas. Ĝi vivas per aktiva porviva manifesto, sed ankoraŭ nur per pasiva evoluo. Tio signifas, ke ĝi ne decidas rekte pri sia evolua procezo, sed ke ĝi estas en la evoluo portata per fluo simile, kiel falinta seka folio estas portata per fluo de rojo. Ie ĝi haltiĝas, kaptas sin ĉe dekstra aŭ maldekstra bordo, poste ĝi estas parton da vojo portata trankvile, transiras en kirlon, por esti poste ĵetata borden, kie ĝi atendas, ĝis la nivelo de akvo plialtiĝos, kiu ĝin prenos kaj denove transportos pluen parton da vojo. Tio estas nur pasiva evolua procezo, kiu estas subordigita al la „leĝo de repuŝo“.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.