www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Porviva energetiko – Por psika komponento

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

PORVIVA ENERGETIKO

b) Por psika komponento:

Ni estas pensa (psika) formacio, kiu estas lokigita en granda idea (pensa) oceano. Ĉie ĉirkaŭ ni estas fundamentaj (maldetale dirite anorganikaj) pensaj fortoj kaj ankaŭ kreataj pensoj de viva estaĵa mondo, kiuj ĉirkaŭe kirlas, insistas je ni, lavas nian psikan parton, efikas ĝin, aŭ repuŝiĝas de ĝi. Ni mem estas unu el sennombraj fontoj de pensa produktado, kiu akceptas, formas kaj elsendas en sian ĉirkaŭaĵon.

Ni rememorigu tion, kio jam estis dirite. Ĝuste tiel, kiel formiĝadis kaj per procezo de evoluo transformiĝadis materia komponento, do la korpo, tiel evolue, preskaŭ paralele kun ĝi (nur kun malgranda preterdistanco) formiĝadis eĉ spirita - psika parto, ĝis iom post iom trans longan evoluan vicon kaj multnombrajn renaskiĝadojn ĝi atingis homan gradon. Nia psika parto konsistas el ecoj, kiuj estas ĉe diversaj homoj inter si diverse kombinataj, plifortigataj aŭ malfortigataj. Laŭ tiuj kombinadoj havas la unuopa homo diversajn kapablojn, gradon de ekkono kaj sintenon al porviva leĝo. Tio estas fundamento.

La homo pensas. En lia psika parto okazas procezo, kiu estas viva. La vivo estas pendolado inter du polusoj. Ju pli larĝa estas la amplitudo, do ju pli la pendolo dum ambaŭ siaj balancoj distancas de la mezo, des pli la vivo estas kondukata el ekvilibro (ĝi malproksimiĝas de la ekvilibra mezo) kaj per tio ĝi estas por la homo pli malfacila en ĉiuj siaj formoj (en korpa, psika kaj vitala).

Valoro de pensado estas kvanteca kaj kvaliteca. Por la kvanteca respondecas la vitala forto de psiko kaj por la kvaliteca direkto, procedo kaj elekto de pensado.

La psika komponento, kiu estas homa psika formo, havas kompreneble du polusojn, t.e. pozitivan kaj negativan, kiuj estas tiel taksataj el homa vidpunkto. Ili ambaŭ povas esti plifortigitaj per pozitiva aŭ per negativa pensado. Ili ambaŭ estas partoj de unu substanco kaj do egalvaloraj, kaj pro tio estas ideala, ke ili ambaŭ estu ĝuste komprenataj kaj taksataj, kaj tiel estu elkreita ideala ekvilibro en spirito. Ĉar en la psika komponento de homo portempe superas la negativa poluso, nin plej multe interesos ĝia kontraŭpoluso, la pozitiva. Tio signifas kulturi pozitivan, konstruktivan pensadon, intereson pri konado de konstante pli profunda kaj pli perfekta porviva leĝo kaj egaligo de sia idea (pensa) sinteno al ĉio, kio estas. Proksimiĝado al senco de vivo de la Krea verko kaj konado de ĝia ekzisto, por tiel maturiĝadi al kompreno de eterna bytí (ekzisto) de la Substanco.

Ne estas egale, se homo nutras pozitivajn aŭ negativajn ecojn. Tio, kio estas nutrata, ricevas forton. Kaj kio fortiĝas, tio poste la homon kreas. Se homo pensas pozitive, kun ĝojo kaj amo je ĉio, kio preter li en la vivo pasas, li nutras tion pozitivan, kio poste al li plue helpas kaj per kio li fariĝas. Tio, kio staras kontraŭ li en negacio, en malbono kaj malbelo, postulas komprenon, afablon kaj ĉefe ne lasi sin per tio malbona hezitigi en sia pozicio kaj ne lasi sin elprovoki por elkreo de malbono. Se iu kontraŭ mi elkreas malbonon, do tio ne estas kialo, ke ankaŭ mi elkreu malbonon kontraŭ li. Mi devas kompreneble defendi min, sed neniam mi povas ataki pro sopiro pri venĝo. Per tio elkreiĝus fermita rondo de nura malbono. Por ke la homo kapablu pensi eĉ pri sia malamiko bone, al tio necesas ekkonscii sian kunapartenecon kun ĉio en la kadro de porviva senco. Sed vere EKKONSCII, ĉar per nura kapjeso kaj per discipliniĝo ŝanĝiĝos en la homo nenio. Konstante ni memortenu, ke per discipliniĝo ni influas nur nian sorton en venonta vivo. Per kompreno kaj per ŝanĝo de sinteno ni ŝanĝas nin mem.

Kaj pri tio temas al ni. Tial ni nutros nur pozitivan pensadon, klopodos pri pli profunda kompreno de porvivaj leĝoj kaj de la Substanco, kaj pri nia pliperfekta sinteno al la vivo. La malamikon, tio estas negativan kaj nedeziratan pensadon, povas nutri nur nesciulo.

Ni ekkonis la bazan konsiston de psika parto. Estas tio tiu leĝa Krea kvaro, estas tio la fundamentaj kvar ecoj. Alcentrigo, decentrigo, entuziasmo kaj trankvilo. La psika formo de ĉiu homo estas en fundamento la sama, sed estas diversa en akordigo kaj en forto de ecoj. Se ni devus labori je ĝia kvalito, ni devas en niaj pensaj procezoj koncentriĝi je ĝia sendependa ekkonado kaj ĝusta taksado, kaj poste ĉefe je influo kaj konverto de ĝiaj valoroj. Ni atingas tion per celata pensado, kiu pli poste transiras en meditojn. Sed estas grave, ke la pensado estu gvidita ĝustdirekte. Tial en historio naskiĝadis, naskiĝadas kaj naskiĝados en homan socion estaĵoj, havantaj funkcion, metafore dirite, de lumturoj, kiuj montras la ĝustan direkton. Estas tio tiuj, kiuj konas la substancan porvivan (spiritan) veron sen tio, ke ili interesiĝu pri doktrino, kiu estas en la mondo je dispono, sen tio, ke ili legu ion ajn el spiritaj doktrinoj kaj aŭskultu iun ajn instruiston. Memkompreneble, ke temas nur pri la spirita scienco. La ceterajn mondajn instruojn tia unuopulo devas akiri per normala lernado. Ne temas ĉi tie pri sentemuloj akceptantaj telepatie sugestitajn pensojn de aliaj estaĵoj, ĉu enkorpaj, ĉu senkorpaj, kaj tiel ili plu reproduktas jam konatan kun ĉiuj eraroj kaj malkonsekvencoj. La talentitaj unuopuloj mi opinias tiujn, kiuj havas denaskan talenton scii, kiu nur en certa etapo de ilia materia vivo manifestiĝos. Laŭ bibliaj sciigoj tio estis ekzemple Jesuo, Moseo, Budho, Noe k.s.

Kun helpo de tiuj ĉi rektaj doktrinoj povas homo aktive labori je kvalito de sia psika parto. Li povas aktive ŝanĝi sin mem, plibonigi kaj plirapidigi sian evoluon kaj malgrandigi aŭ nuligi suferon, kiun al li en sorteco alportas la leĝo de repuŝo. Tia procezo estas nomata propravola spirita vojo kaj ĝi estas pli supera grado de evolua vojo de la homo.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.