www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Kvar zodiakaj eraoj

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

KVAR ZODIAKAJ ERAOJ

Jam estis dirite, ke ĉio en la tuta Krea verko pulsas per sia leĝa kaj regula ritmo. Metafore dirite estas tio spiro, manifestiĝanta en diversaj sferoj de la Krea verko kiel ĝia vivo. Estas tio la Krea kvaro en forta aspekto diference de la Krea kvaro en substanca aspekto. En la forta aspekto ĝi manifestiĝas al ni krom alia ankaŭ en per krea alternado de kvar bazaj tempaj eraoj, kiuj estas partoj de zodiako, kiujn ni en intereso de evoluo de la spirita kulturo devas ekkonscii kaj en evoluo de estaĵo kun tiu ritmo konsideri.

Estas tio jene: La agado sur nia planedo, t.e. kompleta sorteco de nia planedo kaj do de ĉio, kio ĉi tie estas kaj daŭras en la tempo, projekciiĝas en makrokosmon kaj estas identa kun funkciado de planedoj. Estas do ritmo de la vivo de universo, de planed-funkciado kaj de tutaj stelaroj agado, kiu estas kunligita kun la agado sur nia planedo kaj influence ĝin efikas. Nia planedo estas kromalie ankaŭ sub influo de zodiako. Tiu efikas planedon ne nur per sekvenca influo de siaj dek du signoj, plue per kompleta influo, sed ankaŭ per influo, kiu estas manifesto de la Krea kvaro, dividas la tutan influon je kvar partoj, kiuj validiĝas proksimume en sesmiljaraj periodoj.

Se mi diras proksimume, mi devas klarigi, ke mi mem en mian komprenon ne akceptis la tempan mezuron. Ĝin al mi diris astrologoj, kiam mi kun ili tiun ĉi konon traktis. Ili konis la tempan etendon jam de delongtempoj. Mi scias, ke ĝi estis konata jam en malnova Egiptio, eble eĉ pli frue. Mi ne volas uzadi aliajn ekkonojn krom tiuj, kiujn mi mem per mia kapablo kaptos. Tial mi volas skribi nur pri substanco de la afero kaj la precizajn tempajn informojn mi lasas al astrologoj. Laŭ ili daŭras unu epoko, do unu kvarono da zodiako, iom pli ol 6.000 jarojn kaj tempo de unu subepoko, kiu estas ties triono, iom pli ol 2.000 jarojn. Do tie, kie mi skribas 24.000 jarojn, 6.000 jarojn, 2.000 jarojn, temas nur pri proksimuma indiko.

Do la influoj de zodiako, kies regado daŭras 24.000 jarojn, manifestiĝas per alternado de kvar tempaj eraoj, el kiuj ĉiu havas sian bazan fortan influon, kiu en sia epoko efikas sur la vivon de planedo kaj en la tempo, kiam sur la planedo estas animaloj, ankaŭ ties pensadon. Ĉiu sesmiljara epoko konsistas el 3 subepokoj, kiuj havas ĉiu sian propran influon, per kiu ili kompletigas la influon de baza erao kaj daŭras po 2.000 jaroj. La influoj de bazaj eraoj kaj de dumiljaraj subepokoj estas leĝoj de la Krea kvaro kaj havas ĝian karakteron en sia tempa sfero.

Tio signifas, ke unu sesmiljara erao efikas la planedon dum sia tempo per la alcentriga influo „E“. Post ĝi venas plua, kiu efikas per decentriga influo „I“. Sekvas erao de trankvila influo „U“ kaj tiu estas alternata per la erao de fajra influo „A“.

De kiam la universo daŭras, en ĉiuj ĝiaj spiraj ŝanĝoj efikas ritmo de la kvar eraoj sur ĝian agadon. Estas tio influoj, kiuj validiĝis en vivo de la planedo ĉiam, estu ĉi tie organika vivo aŭ ne. Ili ja validiĝis laŭ universaj situacioj, sed ĉiam per la krea forto. En la evoluo foje aperis homo sur la planedo, kiu al tiuj ĉi pulsantaj influoj ankaŭ estas subordigita, tiom kaj tiamaniere, kiel li estas evolue matura. Estis tio ĝuste tiuj ĉi influoj, kiuj tiom propranature influis la kulturojn de historiaj tempoj, kaj influos ilin ĉiam en la estonteco. Ili efikis kaj efikos ĉefe kolektivan homan pensadon. Ilia efikado estas forte ĉiam la sama, nur ĝi diversmaniere manifestiĝas ĉe diversaj homoj. Homo, estanta sur pli supera evolua nivelo estas al ili subordigita pli malmulte ol la homo de malpli supera grado. La homo de pli supera grado ja ne lasas sin per ili pasive porti, sed klopodas teni influan ekvilibron kaj utiligas ilin nur parte. La homo de malpli supera evolua grado estas subordigita al ili pli, lasas per ili sian pensadon tre facile konfuzi el ekvilibro kaj ofte estas per ili lia psika parto eĉ deformita. Poste la repuŝa leĝo havas pli da laboro. Ĉar tio estas por la evoluo tre gravaj influoj, efikantaj je kolektiva pensado de la homaro kaj je psikaj partoj de unuopuloj, tial interesos nin ilia procezo en la tempo.

Ĉiu zodiaka signo regas proksimume 2.000 jarojn, tri sinpostsekvaj kreas unu sesmiljaran eraon. Ili iras sinsekve jene (Tio ne estas mia kono, sed de astrologoj):



Signo   Karaktero   Kreas eraon

Taŭro E
Virŝafo A E
Fiŝoj U

Amforo I
Kaprikorno E I
Sagitario A

Skorpo U
Pesilo I U
Virgulino E

Leono A
Kankro U A
Ĝemeloj I



Pri efikado de tiuj influoj ni povas konvinkiĝi per rigardo reen en historion, kiun ni konas. Ĝuste nun ni troviĝas en la dislimigo de erao. Sesmiljara alcentriga erao finas la regadon kaj komencas la decentriga. En pasintaj 6.000 jaroj estis tuta agado de la homaro direktita alcentrige. Ni rememorigu, kiel al ĝi la homaro en sia evolua malperfekteco superflue multe estis subordigita je konto de la ekvilibro, kiu estas en bytí (ekzisto) idealo kaj neceso.

La alcentriga sinteno manifestiĝis ĉie. Ĉe unuopuloj estis sur la unua loko propra „mi“. La maniero de homa vivo estis egocentra. Je la unua loko de porvivaj interesoj elstaradis eĉ tro forte la egoo, kaj ĉiuj ceteraj estis por homo pli malproksimaj, ol devas esti. Homo kaptis la ideon, ke li estas unusola, kiu el ĉiu kreitaro havas la plej grandan rajton je vivo. Li ne plu koncernis la aliajn estaĵojn, ne plu supozis ilian vivon samvalora kiel sian propran. Plifortiĝis malsuperaj ĉasinstinktoj, kiuj transportiĝis jam el la pasinta tuta ritmo antaŭ 4.000 jaroj. Plifortiĝis la alcentriga pensado de familioj, gentoj, ŝtatoj ktp. La gentoj klopodis uzurpi potencon en la ŝtato kaj ekspluatadi la pli malfortajn. La ŝtatoj klopodis sklavigi aliajn ŝtatojn kaj elsuĉadi ilin. Ĉie aplikiĝis la alcentriga mi. La alcentrigo estas ĝis certa grado natura kaj por la vivo dezirinda. Sed en tiu alcentriga erao estis la egoocentrismo nenature kaj supere plifortigita. Pri sinteno de homoj oni povus multe paroli. Sed mi opinias, ke tio estas superflua. Se ni nur iomete cerbumos pri tiu erao, ni trovos la nesanan alcentrigan pensadon kaj sintenon de la homa socio ĉie kaj en ĉio.

La sesmiljara erao konsistas el 3 suberaoj, el kiuj ĉiu havas ankoraŭ sian propran influon, per kiu ĝi kompletigas kaj kolorigas la tutan eraon. Ĉiu suberao daŭras proksimume 2.000 jarojn. Kiel montras la tabuleto, ĝuste la pasanta erao estis en sia unua dujarmilo ankoraŭ en sia alcentrigo plifortigita per alcentriga influo de la Taŭro-stelaro. La dua dujarmilo portis kompletigitan fajran influon kaj la tria, el kiu ni ĝuste foriras, havis kompletigitan influon de trankvilo. Kaj laŭ tiuj ĉi influoj ankaŭ aspektis la nuntempaj ekleziaj kaj sociaj kultoj kaj establoj.

Ni rigardu denove reen la kulturon kaj pensadon de homoj en ĝuste forpasanta dujarmilo.

En nia parto de mondo ekestis la kristana kulturo. Kvankam, ke Jezuo kiel ĝia fondinto klopodis en sia doktrino pri ekvilibro kaj montris neceson de ekvilibriga altruismo (amu vian proksimulon kiel vin mem ktp.). Liaj postsekvantoj kvazaŭ pri tio volus scii nenion. Ili proklamis la ideon, sed agis alie. Ili profanis la doktrinon kaj la alcentrigo regis. En eklezio disvolviĝis batalo pri potenco. La regantaj noblogentoj trudiĝis en regadon, postsekvis proprajn potencajn interesojn kaj nesciuloj decidadis laŭ profanaj interesoj pri spirita gvidado. Jezuo, kiu fondigis la doktrinon kaj havis kapablon de rekta konscio de porviva vero kaj de leĝo (tiun ĉi kapablon havas la estaĵo, kiu naskiĝas sur nian planedon regule en ĉiuj proksimume 2.000 jaroj, ĉiam en transiro de influaj eraoj dumiljaraj kaj sesmiljaraj (pri tio pliposte) kaj ankaŭ kapablecon tiun ĉi kapablon transdoni al siaj elektitaj postsekvantoj, se ili estas je li ligitaj kaj agordigitaj, li transdonis ĝin, kiel oni diras en Sankta Skribo, al Petro. Tiu devis ĝin plu transdonadi. Sed la ĉeno estis disŝirita pere de malkonvenaj kaj perforte etabligitaj postsekvantoj kaj la kapableco de rekta konscio estis perdita. Pro la influo de nekonvena alcentriga pensado ricevis la eklezio alian karakteron. Anstataŭ ekvilibro inter konscio kaj kredo venis nekonscieco. El ĝi poste, kaj el neebleco de ĝustaj klarigoj kaj perdita profunda kompreno, evoluiĝis ofte en artikoloj de la doktrino nur blinda kredo. Egocentrismo penetris en bazajn fundamentojn. La homo devis esti bona nur tial, ke li estu rekompencita per eterna bonfartado, sed ne pro krea motivo de ekvilibra substanca stato. La tuta spirita intereso koncentriĝis al specifa vivo de homo.

Ĉe evolue pli malfortaj unuopuloj, kiuj estis anoj de ekleziaj tutoj kaj ne havis sufiĉe da forto por konservi sian spiritan ekvilibron, ofte estis senteble damaĝigita la psika parto. Ili kulturis tre fortan alcentrigan kaj trankvilan konsiston de sia psika konsisto, ili lasis sin per ĝi tro influi kaj en multaj okazoj oni povas paroli preskaŭ pri misformado. Ilia pensa sinteno devas esti memkompreneble projekciita ankaŭ en ilian aspekton, do ne estas malfacile ekkoni ilin. Ili estas tiel nomataj „sanktulecaj tipoj“. Kutime ili estas homoj tre bonkoraj, ĉar laŭ ekleziaj reguloj ili estas disciplinitaj, sed el ili oni senpere sentas troigitan trankvilan kaj alcentrigan influon. La samo estas ĉe unuopuloj en orientaj doktrinoj, kiuj per miskompreno starigis super ĉion la klopodon pri akiro de persona bonfarto en sia kvieto, la forigon de sia penso de la tuto kaj ĝian koncentriĝon je si mem. Ĉi tie en multaj okazoj perdiĝis la origine ĝusta ideo, kaj ekestis alcentrige trankvila difektigo de psika parto.

Influoj de la erao kaj de suberaoj tute ĝuste kaj leĝe montriĝas ankaŭ en aliaj kulture-ekleziaj manifestoj. Ekzemple devas kun ili agordigi la medita pozicio. Tial en lastaj du mil jaroj ni havas en kristanismo pozicion de surgenuiĝo, ĝuste surgenua sidado sur kalkanoj, la manoj estas kunligitaj, kaj tiel kruroj kaj brakoj havas la alcentrigan pozicion. Simila pozicio estas la orienta, estas tio sidado kun krucigitaj kruroj kaj kun manoj kunmetitaj en sino. La kruroj kaj brakoj, kiuj sur la korpo celas de la centro eksteren, estas en tiu ĉi pozicio reen turnitaj, en la centron. Komune kun la alcentriga penso ili estas agordigitaj en alcentrigan kaj trankvilan influojn.

Do la tuta agado kaj homaj manifestoj estas kontraste influitaj per la eraaj influoj. De du ĝis kvar mil jaroj reen kompletigis la bazan alcentrigan influon ankoraŭ la fajra influo, kiu manifestiĝis per vitalo, pasio kaj en sia baza alcentrigo iam eĉ per fanatismo. Estis glorlaŭdata „Dio de la Suno“.

Antaŭ tio, do antaŭ kvar ĝis ses mil jaroj antaŭ la nuntempo, ekestadis la alcentriga influo kaj en sia komenco ĝi estis ankoraŭ plifortigita per la alcentriga suberao. Meditaj kaj magiaj pozicioj de pastroj estis kuŝe sur la tero antaŭ la altaro, ktp. Sed la priskribo de eraoj estas afero de historiistoj. Mi parolas pri ili nur kadre.

Por pli bona kompreno ni skizu la zodiakon grafike. Estas tio la cirklo kun dek du signoj:


zodiak

La tempo de ĝia kompleta efiko estas proksimume 24.000 jarojn. Tion ni jam scias kaj nun ni devas iri pluen. Tiu ĉi unu kompleta erao alterniĝas sur nia planedo dekdufoje. Do 12x proksimume 24.000 jarojn, tio estas proksimume 288.000 jarojn. Ĉi tie jam estos tempa deklino de la preciza tempo rimarkebla. Ĉiu unuopa zodiako havas ankoraŭ sian propran karakteron de unu el fortoj de la Krea kvaro, per kiu influas sume la tutan tempon de zodiako.


zvěrokruh

Ĉiu unuopa zodiako havas ankoraŭ sian propran entutan karakteron de unu el fortoj de la Krea kvaro (IEAU). 12 zodiakaj epokoj, ĉiu po 24.000 jaroj kreas grandan epokon, kiu havas proksimume 288.000 jarojn. Da tiuj estas denove 12. Ĉiu el ili ankaŭ havas sian propran karakteron (IEAU). Kaj tiel kreskas la tempo kaj en ĝi pulsas senĉese 4 influoj.

Alternado de fortoj de la Krea kvaro kaj iliaj efikoj tiel disvastiĝas en pli superajn kaj pli superajn porvivajn sferojn. Ilia regula efikado manifestiĝas kiel en ritmo de homa spiro, tiel en 24 horoj de unu tago, tiel en tempo de unu jaro, ĝuste tiel en tempo de cirkulado de zodiako, same en la tempo de kompleta cirkulado de 12 zodiakoj, aŭ en la spiro de la universo. Estas tio regula porviva ritmo en ĉiuj sferoj de la Krea verko. Estas tio influa agado de kvar porvivaj pulsoj, kiuj elkreas kaj influas ĉion, kio por nia perceptado ekzistas, evoluas, procezas. Estas tio spiro de la baza, substanca ideo.

Mi ne scias, ĉu mi sukcesis esprimi ĉion tiel, kiel mi tion scias kaj sentas, sed mi scias, ke tio ĉi estas bazo de la vivo, pri kiu estas necese detalece enpensiĝi.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.