www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Reneskiĝado

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

RENASKIĜADO

Mi parolas pri renaskiĝado, pri evolua trairo de estaĵo tra multaj vivoj, pri mortado kaj ree-enkorpigado. En la spirita doktrino estas tiu agado memkomprenebla, ĉar tio estas unu el la leĝoj de evoluo. Kiel memkompreneblo ĝi estas akceptata en ĉiuj bazaj religiaj doktrinoj, nur en kelkaj eklezioj estas dementata, tamen ke en origina doktrino de tiuj eklezioj oni kompreneble pri ĝi parolas. Estadas tio ĉe malfortaj kaj pli malsuperaj eklezioj kaj sektoj, kaj estas tio eble pro nescio, aŭ pro nekapablo ĝin klarigi. Ie jam perdiĝis la origina spirita saĝeco kaj anstataŭis ĝin nura drilo de blinda kredo.

Interna estaĵo trairas multajn vivojn, de la plej primitiva konstante plu, trans la homaj naskiĝoj, kiuj estas multegaj, ĝis la plej perfekta kaj al la fina denova kunfluo kun la Substanco. La internan estaĵon mi nomas ankaŭ „estaĵo de la Krea verko“. Tio tial, ke ĝi per sia vivo trapasas la Krean verkon, kiun per sia ĉeesto vivigas kaj ĝiajn kvalitojn plenumas. Tiu estaĵo, kiel jam estis dirite, konstante transformiĝas kaj kreiĝas direkte al perfekteco, t.e. al ekvilibro.

Sur ĝi kiel bidoj sur fadeno estas, metafore dirite, surfadenigitaj specifaj vivoj. Estas vere tre multe da ili. En komenco estas tio vivoj de primitivaj plantoj, poste de pli malsuperaj animaloj, plu de pli superaj kaj pli superaj ĝis homo, kaj trans la homo plu al pli kaj pli superaj naskoj kaj kreituloj. Estas tio konstanta naskiĝado en novajn kaj novajn konvenajn sortojn, en okazaĵojn kaj situaciojn, kiujn bezonas la estaĵo travivi pro lernokialoj. Kiel tiu naskiĝado aspektas:

Ni diros al ni pri homaj vivoj, ĉar tiuj estas por ni la plej proksimaj kaj la plej kompreneblaj.

Unu specifa homa vivo daŭras de naskiĝo en novan korpon kaj finas ĵus antaŭ plua naskiĝo. En tiu tempo en ĝi aperas unu epizodo nomata korpa morto. Ne okazas tiel multe, kiel la homoj opinias. La korpo, kiel la plej malsupera komponanto de la homo, relative rapide kadukas. Post naskiĝo ĝi evoluiĝas proksimume ĝis 25 jaroj. La longdaŭro estas individuala, sed post tiu tempo la evoluo haltiĝas kaj relative frue ekestas cedo. Komenciĝas la kontraŭpoluso de ekesto, t.e. la pereo. Ĝi procezas denove individuale, aŭ rapide aŭ malrapide, kaj celas al la korpa morto. Je longdaŭro de tiu ĉi vivetapo partoprenas parte la donita, aŭ pli bone dirite la elmerita sorto, parte la vitala potenco kaj el granda parto kutima vivmaniero de unuopulo, plue bona aŭ malbona medio, pri kiu respondas la tuta homa socio, ĝia vivstilo, kutimoj, nekritike akceptataj kutimoj de antaŭuloj ktp.

Favore influas la saĝeco de unuopulo, lia kritika sinteno al malbonaj kutimoj de la nuntempa homa socio, ilia korektado kaj akomodiĝo de sia vivstilo kiel eble al la plej naturdevena vivo, plue konvena evoluo de sanitaro, t.e. medikamentoj, kiuj neniigas danĝerajn malsanojn, kaj tiel simile.

Sed foje la korpo finservos. La homo ĝin kvazaŭ malvestos kaj forlasos ĝin. La korpa materio, kiu estas seniĝita de homa estaĵo kaj do ankaŭ de ĝia vitala forto, plue estas subordigita nur al la leĝo de materio. Ĝi putros, disfalos, pereos. La homo, kiu tiun korpon forlasis, vivas plu en konscio de sia daŭriganta specifa vivo. Li vivas sian duan vivoparton sen la korpo. Li ne havas materiajn sensojn (vidon, aŭdon ktp.), per kiuj li estus ligita al materia procezo de tiu ĉi mondo, sed li havas konscion de sia bytí (ekzisto). Per ĝi li ampleksas tiun teritorion, kiun li kulturis dum sia vivo. Li estis de certa kulturita konsisto, kaj tial li elradias influon de sia kvalito (vibracion). Laŭ tio li denove serĉas la samajn kvalitojn de homoj ĉi momente enkorpigitaj eĉ neenkorpigitaj. Ekzemple, se li estis drinkulo kaj batemulo, li estas per sia sento altirata en tiun medion kaj inter tiujn homojn. Tie li perceptas ilian pensadon, en kiu li sentas sin kiel hejme. Bona homo inklinas al bonaj homoj, artisto al artistoj de sia fako, filozofo al la filozofantaj, tiu, kiu volis ĉiam helpi al ceteraj kaj certagrade ekkonis spiritajn verojn, inklinas tien, kie li povas per sia influo helpi, kaj fariĝas spirita ŝirmanto de tiuj, kun kiuj li estas spirite agordigita, – estaĵoj de certa spirita rekto aŭ kulto kunligiĝas kun la samopiniantaj kaj per sia influo ili helpas al la same pensantaj enkorpuloj, kaj tiel kun sia psika formo aŭ kun sponta avideco ĉiu senkorpulo venas en tiujn sferojn, kiujn li dum siaj materiaj vivoj kreis kaj kiel li evolue maturiĝis. Ankaŭ ĉi tie participas rilatoj al unuopaj aliaj estaĵoj, kiuj estis dum reinkarnadoj kulturitaj kaj t.s. Estas multe da influoj, kiuj kreas manieron kaj kvaliton de postmorta bytí (ekzisto).

En senkorpa stato sentas sin la estaĵo kiel tiu, kies materian sortan parton vivis lastfoje. Do estas tio komplete unu el specifaj vivoj, en kies sortoprocezo troviĝas demeto de la korpo. Tiu ĉi specifa vivo finiĝas ĝis antaŭ la nova materia naskiĝo. Tiam venas la estaĵo en ian beatan staton, poste en nebulon kaj en senkonsciencon. Ĉi tie malaperas ĝisnuna konscio de ĝia specifa vivo kaj ĝi malrapide ekligiĝas al korpo de nova naskito, kiu estas ankoraŭ en korpo de la patrino. Nur homoj de pli superaj evoluaj naskoj en la dua, senkorpa parto de sia vivo povas pli aŭ malpli, laŭ sia matureco, ligiĝi iam kaj iam, laŭ sia volo, je sia interna estaĵo.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
     
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.