KONCIZA SUMARO
Ni ripetu kaj memorigu nur koncize la ĉefajn punktojn :
Ĉio pulsas en 4 etapoj. Tio estas la vivo. Pulsas la tuta universo. Venos foje tempo, kiam tiu nia universo, en kiu ni nun vivas, ardiĝos kaj ĝia materio disiĝos je unuopaj atomoj. En tiu fazo estas ĝia materio gasa, efikas ĉi tie la forto decentriga. Partetoj de materio reciproke sin forpuŝas. En la tuta universo estas nur nemateriaj fortaj centroj, kiuj en la universa spaco moviĝas tiel, kiel ni kutimas vidi la planedojn. Estas tio postrestaĵo kaj propre forta framo de la estinta materia universo kaj ili estas la forta fundamento de venontaj planedoj.
En la sekva fazo de la universa ritmo venas en la universon (en la universan spacon) alcentriga impulso. Per ĝia influo, la ĝis nun disigita materio, kuniĝas ĉirkaŭ la fortaj centroj. Ĉirkaŭ la fortaj pli multe, ĉirkaŭ malpli fortaj malplimulte, laŭ tio, kiom multe da materio povas per sia forto la koncerna centro altiri. Tiel sur donitaj fortaj centroj ekestadas planedoj. Komence ili estas el arda gaso. En plua fazo venas impulso de malvarmo, de trankvilo. Ĝis nun arda materio trankviliĝas, ekestas malvarmigado (en tiu ĉi fazo de evoluo vivas nun ni), por ke ĝi estu pli poste alternita per la plua fazo, en kiu la tuta universo denove ardiĝos.
Tio estas unu spira ritmo de la universo. Ardigita universo disiĝos, poste ĝi kuniĝas, malvarmiĝas, ardiĝas – disiĝas, kuniĝas, malvarmiĝas, ardiĝas ktp. Ĝi pulsas en 4 etapoj tiel kiel ĉio – ĝi spiras tiel kiel ĉio. La vivo estas ritmo de la krea kvaro. Kaj kiel ĉio ekestis?
Nenio estis kaj estos, ĉio estas. Estas la eterna kaj senfina Substanco kaj la Krea verko, kiun ni kutimas kaj kapablas kompreni nur en tempa disdivido kaj procezo. La Substanco kaj la Krea verko estas nur du polusoj de unu bytí (ekzisto) kaj kreas komune eternan formon de ekzistado. Ĝi enhavas en si tiujn ĉiujn ŝanĝojn, kiujn ni kapablas kompreni en la procezo. Ili havas nek komencon nek finon, ili estas evolue pli malsuperaj kaj pli superaj, ili estas fermitaj en la rondo, kiu en siajn direktojn malhavas spacan limigon, ĝi sin montras eĉ en la flankojn cirkloforme kaj tiel – en kapablo de nia limigita komprenado - kreas globon.
Eta, tre eta animalo, kiu en longa evolua vico de animaloj sur nia planedo maturiĝis nur ĝis animalo, kiun ĝi nomas „homo“, kaj kiu estas proksimume en la mezo de la evolua vico, tiu etulo klopodas diveni eternan kaj senfinan bytí (ekziston). Sed tio estas ligita je homaj kapabloj, kiuj estas neniel grandaj. Sed kion fari. Ni povas kompreni nur tion, je kio ni sufiĉas, kaj tial ni la pluan problemon rigardos jam konscie el vidpunkto de tempo kaj spaco, kiuj portas procezon kaj mezuron.
El la Substanco apartiĝis forto, kiu estis la Substanco, sed nur estis de ĝi apartigita nur tiel, kiel per glaso deprenita akvo el maro estas la maro, sed estas de ĝi apartigita. La apartigita parto de la senfina kaj eterna Substanco estas la substanco de la Krea verko. El ĝi la Krea verko estiĝas per efiko de la „Krea kvaro“. Estas tio tiel:
La baza kaj origina parto disdividiĝis je du partoj, el kiuj la unua estas en la Krea verko materio kaj la dua spirito. Materia kaj spirita partoj disdividiĝis ĉiu je kvar partoj, laŭ la leĝo de Krea kvaro. Estas tio la parto: alcentriga, decentriga, trankvila kaj arda. La samaj ecoj apartenas kaj al materio, kaj al spirito. Kaj tiel ekestis la Krea verko, kiu plu evoluiĝis.
partoj, laŭ la leĝo de Krea kvaro. Estas tio la parto: alcentriga, decentriga, trankvila kaj arda. La samaj ecoj apartenas kaj al materio, kaj al spirito. Kaj tiel ekestis la Krea verko, kiu plu evoluiĝis.
Unua la plej primitiva estaĵo evoluiĝis. Per travivitaj vivoj ĝi akiradis spertojn, ĝi reenkarniĝadis kaj kreskis. Ĝi trapasadis kvarfazan evoluon, kiu kompreneble denove respondas al la Krea kvaro. Unue kiel estaĵo planta, kiu havas pasivan porvivan manifeston kaj pasivan evoluon – plue estaĵo de plimalsuperaj animaloj, kiuj jam havas aktivan porvivan manifeston, sed ankoraŭ pasivan evoluon. En la tria fazo, kiu komencas ĉe la homo, komenciĝas jam krom aktiva porviva manifesto ankaŭ aktiva evoluo. En la kvara fazo, kiu por ni estas en malproksima estonteco, venos aktiva pasiveco.
La Krea kvaro en tiuj ĉi evoluaj fazoj manifestiĝas jene: la unua planta fazo estas signita per alcentrigo, la dua, animala, estas fajra, la tria, kiu komencas ĉe la homo, estas decentriga, ĉar ŝanĝiĝas pensado de unuo al la tuto kaj la kvara estas trankvila, kiu laboras je finigo de nocio de la plej supera unuo de la Krea verko kaj fine transigas je nocio „mi estas ĉio, kio estas eĉ kio ne estas“.
La karakteron de ĉiu konsisto de Krea kvaro oni povas esprimi diversmaniere : per koloro, per sono, forte, per agregostato, ktp., sed ĉiam tio estas unu kaj la sama karaktero, aŭ ni povas ankaŭ diri „vibrado“.
La forton alcentrigan ni povas esprimi kiel elementon de la tero, koloro flava en ĉiuj nuancoj, agregatiĝo solida, sono kiel „E“.
La forton decentrigan kiel elementon de la aero, koloro estas blua, agregatiĝo gasa, sono kiel „I“.
La forton trankvilan, malvarman, kiel elementon de la akvo, koloro estas verda, agregatiĝo likva, sono kiel „U“.
La forton ekscitan, ardan, kiel elementon de la fajro, koloro estas ruĝa, ĝi ŝanĝigas ĉiujn agregatiĝojn kaj sono kiel „A“.
En la Krea kvaro estas vicigo de tiuj konsistoj tia, ke ĉe la substanca konsisto de la Krea verko, t.e. ĉe tiu unua, kiu apartiĝis de la Substanco kaj estas per kvalito kiel la Substanco, estas la fundamento kompletigita per origina senfina Substanco, kiu estas esprimita sone kiel „O“, kaj en procezo ĝi poste donas al ni la tutan esprimon kiel IE-O-UA, kiun Judoj, kiuj certe konis la leĝon de la Krea kvaro kaj la Substancon, esprimis kiel JEHOVA.
En la Krea verko, kie forfaliĝas „O“, estas esprimo de la genetika procezo kiel IA-UE, prononcata kiel JAHVE.
En la procezo de evoluaj fazoj inter planto, animalo, homo kaj plua pli supera estaĵo (en fazo de aktiva pasiveco) estas inter transformadoj krizaj situacioj. Estas tio ĉiam, kiam nova evolua unuo komencas novan fazon. En tiu ĉi kriza situacio estas ankaŭ la homo. Tial tia ĥaosa pensado kaj nestabila porviva sinteno, tial tiu ebleco de detruo ne nur de si mem, sed ankaŭ de la tuta vivo sur la planedo.
Estaĵo evoluiĝas per senĉesa renaskiĝado. De plimalsuperaj animaloj al la pli superaj. Dume estas senĉese laborate aŭ ĝi mem laboras je sia kresko. Temas pri interna estaĵo, t.e. pri tiu, kiu progresas de la plej malsupera viruso ĝis homo kaj poste konstante plu. Tiu ĉi estaĵo travivas multajn specifajn vivojn – unuopajn vivojn – simile tiel, kiel la homo en sia vivo trapasas multajn tagojn, kiuj estas ĉiu alia, kaj en kiuj okazas lia homa evoluo. Do estas tio interna estaĵo, diference de la ekstera – specifa estaĵo – kiu formiĝas en ĉiu specifa vivo aparte kaj kiu havas sian komencon en naskiĝo de infano kaj finas ĝuste antaŭ nova naskiĝo kaj kiu havas en sia vivokuro ie unu epizodon, kiun ni nomas morto aŭ korpa morto.
La ekstera estaĵo per ĉiu naskiĝo en novan specifan vivon venas en alian sorton. La sorto estas unu ĉelo de la tuta sorteco, t.e. de sorto de la tuta Krea verko. La sorto estas firma, ĝi nur havas siajn dimensiojn, en kiuj la homo laŭ sia volo moviĝas, vivigas ilin kaj plenumas la donitan sorton ĉu pozitive ĉu negative. Laŭ tio ĝi estas pozitiva, konstruktiva konsistaĵo en sia sorto kaj en la tuta sorteco, aŭ negativa, destruktiva. Per sia vivmaniero en unu sorto ĝi elkreas sian venontan sorton, kiu estas tia, kiel la homo per sia konduto en pasinta vivo meritis.
Pro tio ĉiu havu klopodon pri ekkono de la porviva kaj eterna vero, pri ekkono de vivo kaj de ĝiaj leĝecoj, por kompreni, por esti pozitiva konsisto de la Krea verko, por helpi al sia propra evoluo, por plifaciligi ĝin al si kaj por alporti nur la bonon por siaj venontaj vivoj kaj por la tuta ĉirkaŭo. Por ke li komprenu profundon de la senco de vivo kaj ne trairu vivojn kiel blindulo, kiu senĉese vundas sin per obstakloj, kiujn li ne vidas.
Nescianta homo, kiu per sia porviva sinteno nur malutilas al sia ĉirkaŭo kaj al la aliaj pli malsuperaj animaloj, haltiĝas en evoluo kaj malutiligas al si per tio, ke li devas reenkarniĝi en pli malsuperajn animalojn (ekzemple homo en bestojn) por ke li ekkomprenu kaj en profundon de sia interna estaĵo ricevu la konon de siaj malbonaj agoj kaj de elkreita malbono. Post travivo de necesaj pli malsuperaj vivoj revenas tiu ĉi homo reen en homan naskon, kie poste en lia ago manifestiĝas tio, kion li per tiu renaskiĝado ekkomprenis. Tio ĉi okazas ĉe la homoj, kiuj ankoraŭ murdas aŭ torturas pli malsuperajn animalojn, tio signifas, ke ĉasas bestojn, fiŝojn, birdojn, bredas pli malsuperajn animalojn por sia manĝo, murdas ilin kaj tiel plu.
La homo estas kreita kiel herbivoro (pli precize – fruktivoro). Al manĝado de kadavroj de aliaj animaloj li dum tempo klopodis alkutimiĝi, sed nealkutimiĝis. Eĉ tio ne estas postulata. La vojo antaŭen ne eblas sen tio, ke homo ne kompensiĝu kun tiu ĉi tragika misa eraro. Antaŭe, ol li komencos iun-ajn aktivan spiritan vojon, li devas konsciiĝi, ke ĉiuj animaloj estas egalvaloraj, la valoro de ĉiu vivo estas la sama, la leĝo „ne mortigu kaj ne estu kaŭzo de mortigado“ validas por ĉiu – ke la homo ne estas rabobesto, sed animalo de paco, kaj pro tio li unualoke rezignas manĝadon de viando – murdadon de la aliaj por nutraĵo. Plu li rezignu akceptadon de malutilaj venenoj, ekzemple alkoholon, fumadon kaj drogojn. Ne ekzistas ja kialo por detrui sian korpon kaj sanon kaj por malklarigadi kaj deformadi sian menson. Eble pro tio, ke tion faras la aliaj? Tio estas nur tiuj, kiuj al si ne reviziis per sia racio la erarojn de antaŭuloj kaj sen pripensado ili kopias difektan porvivan stilon. Kutime ili ne povas respondi je tio, kial ili al si propre malutiladas. Ni ja volas esti aliaj, kaj ni ankaŭ konsciiĝas, kial ni estu aliaj. Ni ja ne estas nur simietoj, kiuj ellernis kopii, sed ni estas homoj, kiuj jam pensas.
Ritmo de la vivo – forto de la Krea kvaro, manifestiĝas ĉie kaj en ĉio. Estas tio spiro de animalo, estas tio ĉiutaga alternado de tago kaj nokto, estas tio alternado de jara ciklo, printempo, somero, aŭtuno, vintro – kaj ankaŭ tio estas alternado de kvar eraoj de zodiako, kiuj per sia influa forto ĉiam post 6.000 jaroj influas vivostilon, bazan sintenon de la homaro, ĝian pensadon kaj elkreadon de bazaj kulturoj.
Ni preterpasis la epokon alcentrigan kaj ni eniras en la decentrigan. Estas bone tiujn ĉi influojn koni, estas bone konsciiĝi ankaŭ iliajn dumiljarajn suberaojn kun propra kompletiga influo, por ke ni estu kapablaj racie ilin utiligadi kaj ne rompi per ili la ekvilibron de nia evoluo. Poste ni komprenos la krizan epokon, en kiu ni ĝuste troviĝas, kaj kiu ripetiĝas ĉiujn 12.000 jarojn. Tio kontribuos al kompreno de hodiaŭa homo kaj al kompreno de sensenca agado de tuta nia homa socio. Por luktanto estas bone scii, ke falos la bato. Li povas ŝirmi al si almenaŭ la vizaĝon.
La ekvilibro estas fundamento. El la ekvilibra Substanco ni eliris, en ĝin ni revenas. Per divido de la substanca parto je Krea kvaro ekestis en ni dualeco. Ĉion, kion ni komprenas, ni povas kompreni nur en dualeco. Ni komprenas bonon en kunligo kun ĝia kontraŭo, malbono. Ni komprenas lumon kaj mallumon, naskon kaj morton ktp. Tio ne estas du leĝecoj, kiel ŝajnus, sed nur unu kun du kontraŭaj polusoj. Ni kialigu en nia pripensado kaj meditado bonon kaj malbonon, por ke ni konu ilin kiel leĝon de agado - naskadon kaj mortadon kiel leĝon de bytí (ekzisto) ktp. Ni kunmetu duecon en unuecon, ĉar en tiu ĉi kompreno estas vojo kaj celo.
Ni ĉiuj animaloj estas samvaloraj. Neniu estas pli valora ol la alia. Kiu estas hodiaŭ matura, estis en pasinteco eta. Kiu hodiaŭ estas eta, en estonteco estas matura. Ni estas nur per nia evolua dimensio metitaj en alian tempon, sed nia valoro en la Krea verko estas la sama. Tial estimu ĉiun homon, li estu eĉ primitiva kaj nekultura, ĉar la sama granda valoro kiel en vi estas ankaŭ en li. Estimu eĉ ĉiun alian animalon, eĉ la plej malsuperan (sur pli malsupera evolua grado), ĉar ĝi estas samvalora kiel vi. Ĝuste pro tio, ke vi estas jam sur la homa evolua grado, vi komprenu, ke vi estas ĉi tie por servi en la Krea verko, kaj ne por regi. Se vi servos al la aliaj, vi servos al vi mem. Ĉar en plua pli profunda kompreno vi ekkonos, ke propre Vi estas Ĉio.
Rememoru, kiel venas spirita doktrino en la mondon. De tempo al tempo naskiĝas iu, kiu konas kaj scias kaj sen esti instruita per ĝisnunaj spiritaj doktrinoj, alportas sian ekkonon de „fakto de bytí (ekzisto)“. Tiuj ĉi alportantoj donos la ĝustan doktrinon, sed tiuj, kiuj ĝin de ili transprenas kaj plue disportadas kaj kiujn ni nomas „disportantoj“, tiuj ĝin per pli malmulta kompreno difektigas. Ofte en bona intenco, sed per neperfekta aŭ per malbona klarigo.
Ne volu nur kredi. Kredo, tio estas nur unu poluso. Kaj tiu dua estas sciado. Komune kaj en ekvilibro ili kreas la leĝon de ekkono. Ekkonadu la leĝecojn, estu kritikema kaj vi estos pli proksime al la vero. La spirita evolua vojo estas nur unu: ŝanĝi sin mem, sian opinion, sian sintenon al la vivo kaj al ĉio viva. – Ĝi neniam alia estis kaj estos. Por ke vi povu ĝuste vin ŝanĝi, vi devas verece ekkonadi kaj ankaŭ la ekkonitan ĝuste taksadi, por ke vi ne akceptu la difektitan. Poste vi ne dependos je blinda kredo, sed vi scios.
La homaron, laŭ ĝia pensado, ni povas dividi proksimume en kvar grupojn.
1) En la unuan apartenas homoj, kiuj konas nur tiun ĉi materian mondon kaj ĝiajn interesojn. Ili ne interesiĝas pri pli profunda ekkono, sed ili vivas nur por materio.
2) En la duan grupon apartenas tiuj, kiuj jam ekkomprenis, ke ekzistas io pli, ol kion ili perceptas per siaj kvin sensoj, sed ili kredas, ke tio ĉi kuŝas malantaŭ limo de ebleco de ilia ekkono. Tial ili dediĉas sin nur al la kredo, plejparte al la blinda, ili lasas sin gvidi sen kritiko per predikanto – Skribo Sankta – sekto – eklezio. Iafoje ili kuniĝas eĉ en malgrandaj privataj grupoj, deklamas preĝojn aŭ ellernitajn frazojn, aŭskultadas ofte vantajn parolojn pri spiritaj veroj kaj preskaŭ ĉiam analizas iun „Sanktan Skribon“. Ofte ili surmetadas je si modan maskon de sankteco kaj de kvieto laŭ koncepto de mezepokaj ekleziaj pentristoj. Ilia sinteno al spiritaj veroj estas pasiva. Multaj grupoj praktikadas pli malsuperan spiritismon kaj ofte submetiĝas al iluzioj. Iuj rare transiras eĉ al pli supera spiritismo, sed tio estas tre rara.
3) En la trian grupon apartenas homoj, kiuj jam komencas serĉi kaj multaj jam al spiritaj problemoj alpaŝas pli malpli kritike. En sia serĉado ili ofte palpas la vojon, akceptas diversajn doktrinojn, ofte ilin alternas, sed jam ili klopodas pri propra aktiveco. Multajn el ili ĝuste la sopiro pri aktiva agado, kiun ili ankoraŭ ne metas en psikan sferon, sed en la fizikan, kondutas al diversaj ekzercoj, ĉu mistikaj ĉu jogaj, kaj ĉi tie ili volas per ekzercoj regi sin mem, kaj tiel plirapidigi sian evoluan vojon. La efektoj de ekzercoj estas diversaj, plejparte ili turnas la homon alcentrige en sin mem, kaj malproksimigas lin de la tuto. Ofte lin preparas por filozofia vojo kaj por ŝanĝo de lia psika formo.
4) En la kvaran kaj la plej valoran grupon apartenas jam pli maturaj homoj, kiuj per la filozofia vojo celkonscie ŝanĝas sian psikan formon, ekkonadas leĝecojn kaj proksimiĝas al ekkonado de la plej superaj problemoj kaj al identiĝo kun ili kaj kun la tuta vivo kieajn kaj kiam-ajn.
Senco de nia vivo ne estas en tio, ke ni trapasu ĝin de naskiĝo ĝis morto nur en la klopodo pri nia propra ekzisto. Se ni ĝuste komprenos la spiritajn leĝojn, substancon kaj celon, poste ni komprenos ankaŭ la sencon de vivo kaj de tuta bytí (ekzisto). Por ke tiel okazu, al tio celas ĉio, kio ĉi tie estis skribita.
Por pliperfekta kompreno de bytí (ekzisto), kiu estas la bazo, memoru korelacion de ĉio kun ĉio. Malantaŭ ĉio estas la baza ideo de la Krea verko, kiu nur manifestiĝas en diversajn porvivajn sferojn, kaj laŭ ili poste montriĝas al ni.
Ekzemple la kvalito kaj psika konsisto de ĉiu homo, kiujn li akiris per sia evoluo, respondas krom alia ankaŭ al valoro de numeroj, – do oni povas transigi ĝin je numeroj. Ni ankoraŭ ne scias, kiel transigi ĝin plene, sed ni konas almenaŭ malnetan bazon. Ni scias, ke la homo povas laŭ sia kvalito naskiĝi nur en tiu dato, kiu estas al ĝi korelativa.
Korelativaj al si estas la manifestoj de la Krea kvaro, kie ekzemple la formo de korpo respondas al la psika formo kaj homo fizionomie aspektas tiel, kia li ene estas. Korelativaj al si estas fortorilatoj, porvivaj ritmoj ktp.
Estimu ĉiun bazan filozofian saĝon. Al homo estis jam multe montrite. Al homaro jam estis donitaj grandaj veroj. La eraro estas nur en tio, ke homoj ne kapablis ilin ĉiam plene kaj pure akcepti, kaj ankaŭ en tio, ke ili per transportado al pluaj generacioj ilin pli malpli deformigis.
Iam ili estis donitaj simple, alitempe en belega poema formo, kaj ili enhavas multe da sciencaj veroj, sed eĉ nedeziratajn homajn balastojn. Ĉion pritraktu per via kritikemo, per logiko, per ekkonitaj rilateco kaj analogio. La klaran kaj logikan tenu, estu fidela al la ekkonita kaj al aliaj transdonadu kaj plue klarigadu.
Kiam vi mem ekkomprenos vin kiel nedivideblan parton de ĉio, t.e. de universaj eĉ de superuniversaj formoj, poste malfermiĝos al vi plene la kompreno de vivosenco, kaj tio estas senco kaj celo de spirita strebado. Poste vi ekkomprenos, ke sur la unua loko de via porviva intereso estu ĉiu alia animalo (ne nur homo), kaj poste nur vi mem. Poste vi fariĝos deĵoranto, kiu laboros je ĉio pozitiva en la Krea verko kaj vi ne volos esti reganto super pli malsuperaj. Memoru nacion, kiu estis por pasintaj 6.000 jaroj elektita, sed kiu pro tio, ke ĝi volis ĉion regi kaj ĉion subigi, preparis por si mem nur konstantan suferon kaj pereon. La matura homo, kiu ekkomprenis, nepre estas per sia konvinko la defendanto kaj deĵoranto de ĉio pli malsupera.
Denove mi atentigas, ke mi antaŭmetas miajn opiniojn tiel, kiel mi ilin akceptis en mia kontaktiĝo. Certe ili en multo ne akordiĝas kun opinioj de nuntempaj ekleziaj pensemuloj aŭ sciencistoj. Mi ne volas, ke oni rigardu ilin kiel je obstina vero, sed por kompreno de la krea kaj fundamenta vero kaj sur la spirita evolua vojo vi ilin mem verigu pere de via kritikemo, logiko, porvivaj leĝoj, analogio kaj per ĉio, per kio oni povas verigi. Se vi konsentos kun mi, estos bone, eĉ se mi pri tio nescios. Tio ja ne gravas. Se vi ne konsentas, vi havas rajton je tio. Ni ja estas homoj diversaj kaj ne ĉiuj ni devas pensi unudirekten, kvankam ke tio estus ideala, subkondiĉe, ke la direkto estus ĝusta.
En estonteco venos pluaj homoj kun supera idea sinteno. Tion, kion ni konas hodiaŭ, ili ankoraŭ pliprofundigos, akomodigos al sia erao, por ke tion pli poste denove korigu la pli superaj renaskuloj. Ĉio estas en konstanta suprenira evoluo, eĉ doktrino.
Kiu volas, prenu, kaj estu tio al li por utilo.
Josef Zezulka