www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo (parto 3)

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Ĉiuj estaĵoj, ĉu plantaj ĉu animalaj, laŭ sia evolua grado, estas ŝovataj iam en tiun sorton, kiu al ili laŭ sia kvalito apartenas kaj ili travivadas ĝin. Tiun ĉi enŝovon en apartenantan sorton ni nomas naskiĝo kaj pluan procezon = travivado de la vivo.

Ĉiu porviva procezo havas idean substancon. La estaĵo tiun ĉi proceze buntan ideon perceptas kaj ĝia travivado montriĝas al ĝi kiel plene reala. Sed kio estas tiu realo, pri kiu ni dum nia tuta vivo apogas?

Eble ni tiun ĉi problemon plej bone klarigos jene: Ni ĉirkaŭrigardu nun en nia ĉirkaŭaĵo. Ni estas sur certa loko, estas tioma kaj tioma horo. Ĉirkaŭ ni estas objektoj, kiujn ni vidas kaj povas ilin pripalpi. Tiu ĉi momento kaj ĉirkaŭaĵo – ĉio, kion ni ĝuste travivas – estas por ni sendiskuta realo. Ni imagu, ke ni subite ekdormus. Ni havus sonĝon. Efikus nin alia ideo. En la sonĝo ni travivus iun eventon. Ni havus ĉirkaŭ ni objektojn, kiujn ni vidus kaj povus pripalpi, ni aŭdus, flarus, gustumus, kaj se en tiu ĉi sonĝo iu venus al ni kaj dirus al ni, ke tio ĉio havas nur idean substancon, ke tio ne estas reala, ni ne kredus al li. Ni ja per niaj sensoj konvinkiĝas pri tiu realo. Poste ni vekiĝus kaj subite ekscius, ke tio, pri kio ni sonĝis, propre ne estis realo, sed nura sonĝo. Nur tio ĉi, en kio ni vekiĝis, montriĝus por ni reala. Sed tiel ni apogus nin denove pri tiuj sensoj, kiel en la sonĝo. Kiu povas diri, ke meze de legado de tiuj ĉi linioj ne vekiĝos en alian realon kaj ĝisnunan eventon supozos kiel sonĝon? Sed ni restu ĉe realo de tiu ĉi legado. La sonĝo estis ĝuste tiel reala kiel tiu evento, kiun ni perceptas nun. Ambaŭspeca estas de idea substanco tiel, kiel estas ĉio. Tiu ĉi sonĝo estis nur alie kreita. Ĝin elkreis aliaj faktoroj, ol nia ĝuste travivata sorto. Sed estis tio denove nur funkciado de procezo, kiu estas de idea substanco tiel, kiel ĉio estas. Ne ekzistas io, kio ne estus ideo. Nur ni devas ekkonscii, ke ne temas pri tiu ideo, kiel ni konas ĝin el homaj pensaj procezoj, sed pri la idea substanco kaj valoro de ĉio, kio estas. Estas tio konstanta kaj tre bunta (el baza krea ideo elkristalizigita) konscio de la idea karaktero, kiu al ni avancas en la tempo, kaj tial ni povas percepti ĝin kiel procezojn kaj procedojn.

Nia perceptado de tiuj ĉi procezoj estas kondiĉata pere de nia situacio kaj kvalito. En la sonĝo ni supozis perceptatan procezon kiel realan. Post vekiĝo ni transiris en alian realon, en kiu ni troviĝas nun. Se ni nun mortus, ni transiros per nia perceptado nur en pluan realon kaj tiun nunan ni denove povas supozi kiel sonĝon. Ĉiu el ni estas unuo, perceptanta malgrandajn erojn de la Krea verko. Tiujn ni nomas unuopaj sortoj, kiujn tute laŭleĝe ni trairas pere de nia perceptado.

Ni estas. Ni ekzistas. Ni ekkonscias nian bytí (ekziston) kaj nian enviciĝon en porvivan procezon. Ni estas nedividebla parto de ĉiu bytí (ekzisto), kiun ni partoprenas per nia perceptado kaj rekonado. Ni staras kontraŭ la „Krea verko“, en kiun ni enviciĝas, kaj samtempe ni estas ĝia parto. Ĝuste ni klopodis pruvi al ni, ke ĉio estas de idea substanco. Tiun ĉi idean substancon ni havas kiel realon kaj ni nomas ĝin „Krea verko“. Por nia homa observado ĝi montriĝas al ni dividita je 3 bazaj partoj.
Estas tio: parto spirita (aŭ ankaŭ psika aŭ mentala),

parto materia,

parto vitala (aŭ ankaŭ spirita).

La terminojn mi serĉas kaj strebas, ke ili estu kiel eble plej priskribaj, kompreneblaj kaj respondaj al karaktero.

Tiuj 3 partoj estas partoj de la Prasubstanco. Ili havas komunan bazon kaj, kiel ni plue ekscios, ili havas eĉ la saman bazan karakteron. Ili estas identaj en la Substanco, kaj diferencaj nur en la Krea verko. Ĉi tie ili en sia efikado reciproke difuziĝas kaj estas nedivideblaj. Estas tio tiel, ke la substanca parto, el kiu ĉio eliris, estas konstanta. Tiu ĉi divido okazas nur en kadro de la Krea verko kaj en nia penso.

Parto spirita plej multe proksimiĝas al tiu nocio, kiun ni konas kiel pensadon – psikon – menson. Estas tio parto, kiu elkreis kaj en nia tempoprocezo konstante elkreas agadojn, formojn, situaciojn, psikajn formojn (tio signifas estaĵojn de ĉio). Ĝi manifestiĝas en estaĵaj formoj kiel pensado. Estas tio spirito, kiu estas plano de ĉio, kio estas, kaj kiu ankaŭ regas ĉion, kio estas. Ĝi estas plej proksime al prasubstanca parto de ĉiu estaĵo, plej proksime al ĝia „nocio de bytí (ekzisto)“. Ĝi ne estas per tiu nocio „Mi estas“ do per la nocio de bytí (ekzisto). Tio apartenas rekte al la Substanco, el kiu ĝi fontas. La spirita parto kiel parto de la Krea verko nur tiun ĉi nocion kulturas kaj influas tiun estaĵon, kiu ĉirkaŭ la nocio bytí (ekzisto) elkreiĝas. Ĝin influas, formas kaj tiel ĝin en la Krea verko akompanas sur ĝiaj ŝtupoj de evoluo.

La plua parto estas materia. Estas tio tiu parto, kiu elkreas materion kaj ĉion materian. Tio signifas ne nur palpeblan materion, sed ankaŭ materiajn nociojn. En kunligo kun la spirito ĝi elkreas formojn, kolorojn, ktp., do ĉion, kio apartenas en sferon de materio kaj de materia manifesto. Kiel jam estis dirite, ĝi estas la samo kiel spirito, nur en la Krea verko kaj en ĝia dismembrigo ĝi montriĝas kiel tia al ni.

La tria parto estas vitala. Estas tio vivoforto, kiu trapasas spiriton kaj materion. Estas tio tiu porviva pendolado – ritmo, kiu estas ĝuste kondiĉita per ekzisto en la Krea verko, ĉar ĝi dependas de tempo, kiu en la prasubstanco ne estas. Kaj tamen ĝi elfontis el la Substanco. Ĝi estas ĝia parto, kiu en prasubstanco daŭras kaj en la Krea verko al ni per konata maniero ĝi manifestiĝas. Ĝi estas faktoro de procedoj, de procezoj, de porviva forto, kiun ni povas ankaŭ nomi per alia sencotrafa vorto „Animo“. Ĝi estas animo de movo – de la vivo.

Tiuj ĉi 3 partoj estas nedivideblaj kaj per sia kompono kreas K.V. (Krean verkon). Ni trovos ilin ĉie komune, nur ĉiam en alia proporcio. Tio pro tio, ke la vivo estas ĉie kaj en ĉio, kiel ni plue pruvos.

Ne estas io, kio ne estus viva. Tio nur ni supozas ion neviva, sed en realo ne estas tio tiel. Se ni parolas pri io kiel pri la neviva, morta, aŭ anorganika, ni volas nur priskribi karakterizan staton de tio laŭ niaj nocioj. Ni uzos tiun ĉi priskribon ankaŭ por pli bona kompreno, sed mi devas scii, ke en pli profunda senco estas la vivo en ĉio. El tiu ĉi vidpunkto mi provos klarigi la Krean verkon solan.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.