www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Porviva energetiko – Por vitala forto

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

PORVIVA ENERGETIKO

c) Por vitala forto:

Vitala forto, alie ankaŭ biologia forto, bioenergio, porviva forto, animo – dividiĝas je du fluoj. Unu fortigas kaj dinamikigas la korpon, t.e. ĝiajn procezojn, procedojn. Ĝi efikas kiel vivo de materio. La dua fluo dinamikigas la psikan parton kaj en kunligo kun la unua manifestiĝas kiel kompleta vivo. Ĉar ambaŭ fluoj estas samdevenaj, ili transverŝadas kaj reciproke kompletiĝas. Ilia potenco estas movebla, ĝi povas kreski aŭ sinki ĉe unu el ili, aŭ ĉe ambaŭ kiel ĉe la tuto.

La vitala forto en la korpo turniĝas tien, kie ĝi estas pli necesa. Se homo dediĉas sin pli al korpolaboro, ĝi turniĝas pli al muskoloj, ĉe intensa cerba agado pli al la cerbo. Estas tio simila kiel kun materiaj nutraĵoj. Gimnastanto trejnanta siajn muskolojn liveras al ili pli da nutraĵoj, dume la mentale laboranta nutras pli la cerbon. Daŭra turno de vitalaj fortoj al korpo aŭ al psika parto estas pli malpli ne rapida, ne abrupta. Sed per tio mi ne volas diri, ke al korpe laboranta homo mankas vitala forto en la psika parto kaj male. Nur la laboranta parto estas daŭre plifortigata. Tial la psike laboranta homo havu sufiĉe da korpa movado, por teni fortan ekvilibron kaj la fizike laboranta dediĉu en libera tempo al psika agado.

La vitala forto estas kompletigata plejparte pasive, subkonscie. Parton de ĝi ni akiradas per nutraĵo, sed nur per freŝa kaj tia, en kiu estas konservita vivo, la pluan ni akiradas per spirado kaj per dormo.

Per spirado ni akiradas ne nur oksigenon, sed ankaŭ vitalan forton, kiu estas plenigata el granda universa fonto. Tie estas ĝia konstanta rezervujo. Ĝia senĉesa fonto trairas la tutan universon kaj trairas ĉion, kio vivas. La spiro havas por homo multe pli grandan signifon, ol multaj opinias. Ne nur, ke ĝi liveras al la korpo oksigenon kaj la vitalan forton, sed enkondukas kaj reguligas la porvivan ritmon, kiu estas same grava kiel ligo de vitala potenco je tempan dimenzion.

La Krea kvaro kompreneble devas validiĝi eĉ en la vitala forto. Ankaŭ ĉi tie devas esti elemento de tero (alcentriga), de aero (decentriga), de fajro (ekscita) kaj de akvo (trankvila). Krom la plena kolektado de vitala forto per spiro kolektas la estaĵoj (do ankaŭ la homo) ĝiajn kvar bazajn elementojn jene:

Alcentriga elemento: Vitalaj fortoj estas kolektataj plejparte per piedplatoj, parte per surtuto de la tuta korpo kaj parte per manplatoj.

Decentrigan elementon prenas la estaĵoj plejparte per spiro, per sia pelto aŭ per plumaro ili kolektas ekvilibre la elementon alcentrigan kun la decentriga. Per tio estas en la forta reĝimo fortigata elasteco kaj nerva sistemo, en kiuj estas fortigataj la nervaj impulsoj.

Ekscitan elementon prenas la estaĵoj plejparte per surtuto de tuta korpo, parte per spiro.

Trankvila elemento estas kolektata plejparte per manplatoj kaj piedoj, parte per la tuta korpo.

Ĉiuj kvar elementoj komune estas abunde akceptataj dum dormo.

La akcepto ĉe ĉiuj kreituloj ne estas egala, koncerne kvantecon. Se la kreitulo vivas plene en kontakto kun naturo tiel, kiel la plejmulto krom la homo vivas, akceptas plenan porvivan forton aŭtomate, formitan tiel, kiel postulas koncerna animala specio.

Alia tio estas ĉe la homo. Per tio, ke ni malproksimiĝis de normala kaj de natura vivo, ni detruis eĉ la kontinuan alfluon de vitalaj fortoj kaj ni deformigis ilian konsiston. Homo iafoje komencis sin vesti en pelton de aliaj animaloj. Li eliminis funkcion de sia natura hararo kaj tiu en tempoprocezo kadukiĝis, ĝis elfalo. Poste li izolis siajn piedojn de rekta kontakto kun la tero per tio, ke li komencis surmetadi ŝuojn. La nutraĵon li ekinfluis per fajro kaj tiel li per kuirpreparo detruis la vitalan forton ktp.

Sume dirite: kiam estis difektigita la aŭtomata akceptado de vitala forto aŭ ĝiaj elementoj, la korpo ekdegeneris. Hodiaŭ jam ni havas akceptadon tre limigitan kaj tio ankaŭ manifestiĝas en malsaneco. Kiel jam estis dirite, estas vero, ke kontraŭ altigita malsaneco oni batalas per konstanta evoluo de medicina scienco, sed tio estas nur konstanta evitado de realo kaj propre nur elbatado de kojno per kojno.

La homo havas sian certan vitalan nivelon, ĉiu iom alian, laŭ maniero de sia vivo kaj ankaŭ laŭ maniero de vivo de siaj antaŭuloj. Tiu ĉi nivelo estas en sia alteco tenata pli malpli aŭtomate. Per tiu bazo la homo vivas. Laŭ tio estas iu pli viveca, la alia malpli. Plenigado de tiu ĉi baza nivelo estas individuale pli aŭ malpli forta. Sed neniu vivas tiel, ke li elĉerpu tiun ĉi kvanton en unu fojo, kaj la tutan. Li povas el ĝi elĉerpi nur parton, kaj la plua parto restas kiel rezervo, el kiu estas kovrataj pli grandaj kaj nekutimaj elspezoj. Kiam li la parton por ordinara vivo elĉerpas, li sentas lacon kaj bezonas ripozi. La laciĝo tiel plenumas funkcion de regulilo.

Kun nia kvoto ni mastrumas laŭ nia volo. Nian substancon ni ekzemple superpezigas ĉu iam, ĉu ĥronike, kaj ni ĝin kompletigas ĉu pli ĉu malpli. La fortojn en nia korpo ni turnas diversrekten, - aŭ al fortigo de cerbo kaj de muskoloj, aŭ ni fortigas la seksan potencon.

Se la infano estu naskita, estas necese ĉe la koncipo koncentrigi en la akton la porvivajn fortojn de patro eĉ de patrino. Ili ambaŭ en ilia seksa elstreĉiĝo kaj seksa ekstazo turnas sian vitalan forton rekten malsupren, en seksorganojn. Ĉi tie ĝi kunligiĝas kaj aŭ ĝi senutile elŝarĝiĝas, aŭ plenumas sian celon.

Alie estas eble la vitalajn fortojn ĉerpi kaj turnigi ilin al pli granda potencigado de cerbo. Ne temas nur pri fortigo de la pensa potenco, sed ankaŭ pri fortigo de vegetativa nerva sistemo aŭ pri altigo de sentemo de senzitivaj centroj. Tiucele estis jam antaŭlonge preparitaj diversaj psikosomatikaj ekzercoj, pli aŭ malpli celtrafaj kaj konvenaj. En ekleziaj direktoj, kiuj uzadas por diversaj celoj diversajn ekzercojn, estas eble la plej konata kaj la plej disvastigita la praktiko de ĉerpado de la vitala forto per spiro.

Vitala forto fluas tra la tuta universo. Estas tio la forto kompleta – maldetale kaj neprecize dirite – anorganika, ĉar ĝi ne estas organike formita kaj ĝi ne partoprenas la organikan procezon. Ĝis nun. Analogie ni povas ĝin kompari al anorganika materio, kiu ĝis nun ankaŭ ne partoprenas la organikan agadon.

Krom de ĉi tiu ni havas ĉirkaŭ ni eĉ la organikan, do jam estaĵe ligitan, kaj tio en granda bunteco. Elradias ĝin la manifestita estaĵa vivo sur surfaco de nia planedo. Estas tio plejparte la vitala forto de plantoj, surkreskaĵaroj kaj arbaroj. Tial nin, krom la alia, fortigas la restado en naturo, dum la restado en la urba medio nin elĉerpigas kaj lacigas. Ekzistas ankaŭ la praktikoj, kiamaniere ĉerpi vitalan forton de arboj, sed pri tio eble alifoje.

La vitala forto formiĝas en certan komponaĵon kaj formon laŭ evolua specio de estaĵo aŭ de kreskaĵo. Ĝi formiĝas analogie tiel, kiel la formo de korpo aŭ psika formo. Dum sia porviva efikado tiu ĉi formo krom balancado de sia potenco ankaŭ eluziĝadas, kaj en procedo de malsanoj ĝi parte ŝanĝiĝas. Jam de longe estas konata la fakto, ke viva korpo elradias tiel nomatan aŭron – aŭ alidirite – elradiado de vitala forto elkreas ĉirkaŭ la korpo t.n. plasman ambalaĵon. Tiun ĉi fakton en lasta tempo konfirmas la sciencistoj, kiuj evoluis manieron, kiel la elradiadon de vitalaj fortoj fotografi, kaj eĉ en koloroj. Laŭ la koloro oni povas difini elradiantan kvaliton, kaj laŭ vasteco de elradiado direkte de la korpo, ĝian intenson. Tie, kie la korpo malsanas, pli precize super la morba loko, la plasmo manifestiĝas difekton aŭ malhelan koloron. Tiamaniere oni povas helpi ankaŭ ĉe diagnostiko, sed kio estas ĉefa, ke finfine la scienco tiun ĉi malnovan konon konfirmis, kaj tiel ne plu estas duboj pri la elradiado de vitalaj fortoj.

Jam pli frue sciencistoj rimarkis unu interesaĵon. Ili bredis en terario musetojn por siaj esploroj. Kiam iu museto malsaniĝis, ĝi puŝis sin inter la sanajn kaj frotis sin pri ili. Kial? Eble ĝi sciis, ke per frotado pri la sanaj ĝi fordonas la difektitan plasmon, sed ĉefe, ke ĝi de ili akceptas la vitalan forton por sia resaniĝo.

Ekzistas homoj, kiuj havas raran kapablon, ke ili povas transdonadi sian vitalan forton kuracocele al ceteraj. Tiu ĉi kapablo estas subkondiĉita per pli granda, eĉ grandega trafluo de la vitalaj fortoj tra ilia korpo, do ili dum la transdonado rapide repleniĝas. Ĉiu homo povas, sed nur en eta mezuro, konscie transdoni sian vitalan forton al la bezonanta malsanulo. Sed ĉi tiu forto ne devas esti ĝuste kaj konvene por morbo formita aŭ ne devas esti tiom universala kaj tiom sufiĉa, kiel estas la forto de kapabla kuracanto. Kiu ne havas tiun ĉi priskribitan kapablon kaj donadas, devas scii, ke li donas el sia provizo kaj estas malriĉigita pri ĝi, ĉar la forto al li rapide ne repleniĝas. Ankaŭ la vitalan elĉerpadon homo ne ekkonscias tiom kiom la korpan, kaj se li tiamaniere elĉerpadus sin pli, li povus damaĝigi sin mem.

Tiujn, kiuj havas la kapablon transdonadi la vitalajn fortojn kaj tiel kuraci, ni nomas, laŭ grado de faka matureco magnetizantoj, la maturajn kuracantoj aŭ sanatoroj. La fakon ni nomas kuracarto aŭ biotroniko. En Sovetunio estas tiu ĉi fako konata kiel bioenergoterapio.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
     
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.