www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Porviva energetiko – Por la korpo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

PORVIVA ENERGETIKO

a) Por la korpo:

Pri aktiva fortigado de korpo oni sufiĉe scias, sed multajn erarojn homo ne konsciiĝas kaj multajn li nefinpensas. En homa malnova epoko vivis la homo trankvile kaj sane. Li estis plene kaj precize ekipita per ĉio, kion li al sia vivo bezonis. Se li malsatis, li etendis manon kaj prenis manĝon. Se li soifis, li iris al fonto de akvo kaj trinkis. Li sentis nek malvarmon nek varmegon. Li havis sian naturan termoreguladon – sian naturan veston, ja hararon, kiu aŭtomate dum malvarmo hirtiĝis, dum varmego ĝi altiriĝis al la korpo, kaj tiel tute nature ekvilibrigis temperaturajn diferencojn. Do ĝuste same kiel ĉiu alia animalo en naturo havis eĉ homo ĉion, kion li por sia vivo bezonis. Kiel ĉiuj animaloj ankaŭ li estis starigita en medion, por kiu li estis perfekte ekipita. Metafore dirite „li vivis en paradizo“. Lia sorta destino estis, ke li trairadu sian evoluan linion, kie li povis sin dediĉi al sia pensado, por ke li per sia, jam pli perfekta pensa principo plue disvolviĝu en novaj ekkonoj kaj ke li tiel progresu sen superfluaj doloroj kaj ĝenoj en sia estaĵa evoluo. Versimile li vivis tre longe. Per natura vivo, per sufiĉo da dormo kaj natura nutraĵo li havis firmigitan sian reziston kontraŭ mikroorganismoj (naturan reziston). Per sia inteligencio li kapablis defendi sin kontraŭ rabobestoj eĉ kontraŭ malfavoro de la naturo. Mi opinias, ke informoj de niaj sciencistoj pri tio, ke prahomo vivis mallonge, parolas pri la tempo, kiam li jam de longe malrespektis porvivajn leĝojn de sia zoologia specio (ekzemple li jam manĝis viandon, uzis por preparo de nutraĵo fajron, volvis sin en peltojn k.s.). Per tio li malaltigis sian vivopovon, degeneris kaj perdadis sian reziston rilate al ĉirkaŭaĵo. Ĉi tio neprocezis paralele kun ekkonado de helpaj porsanaj rimedoj, kiel estas ekkono de sanigaj efikoj de iuj herboj, kaj tiel la diametra homa aĝo tre mallongiĝis.

En la hodiaŭa tempo kun prospero de medicina scienco la aĝo artefarite plilongiĝis. Sed ne pro tio, ke la homo en fundamento saniĝus, sed nur pro tio, ke medicino progresis en siaj eblecoj. Per malkovro de modernaj medikamentoj ĝi sukcesis likvidi multe da infektaj kaj por homo multfoje finaj morboj, kaj tiel plilongigi aĝon. Ĉe tio ni devas ekkonsciiĝi, ke medicino havas siajn limojn kaj siajn malavantaĝojn. Estas tio ekz. alkutimiĝoj al medikamentoj kaj ilia sekva pli malforta efikado, plue kulturita rezisto de mikroorganismoj kontraŭ pli frue efikaj medikamentoj ktp. Ankaŭ estas ebla per donado de pli granda kvanto de medikamentoj aŭ per longdaŭra donado difekti naturan korpan ekvilibron (homeostatis). Kaj tiel iam estas elbatigata malpligranda kojno pere de pli granda kojno.

Alvenos la tempo, kiam homo agnoskos, ke li tre malproksimiĝis de la natura vivo. Hodiaŭ li ne ŝate aŭdas kaj ne ŝate pripensas tion. Sed la vero restas vero. Puŝado de la kapo en sablon helpas eĉ ne al struto kaj por homo ĝi entute ne taŭgas. Ni falis profunden en niajn erarojn. Sed ĉu ni devas en ili resti senĉese? Estas ja eble, se ne ĉion, do multon ŝanĝi. Nur voli kaj pensi. La homaro ne povas en unu momento rebonigi ĉion, kion ĝi fuŝis dum longaj dekmiljaroj, sed ĝi povas ekkorekti tiujn erarojn, kiujn ankoraŭ unuopuloj povas korekti. Almenaŭ ĝi ne devas fari tion, kio estas por ĝi plej multe malutila. Homo povas alpaŝi racian vojon por plibonigo de si mem kaj de sia vivo, kaj proceze likvidi la plej grandajn malutilantojn kaj nekomprenon.

Malutilaĵoj, kiujn homo por si elkreis, estas tre multaj. Unu el tiuj estas ankaŭ nekonvena preparo de nutraĵoj, propre la preparo entute. Ĉiuj animaloj akceptas tian nutraĵon, kia en la naturo troviĝas, kiu estas konvena por ilia zoologia specio kaj estas en formo de prompta uzo. Nur homo ĝin por si preparas. Tio estas nenatura, kaj pro tio ĝis certa limo nekonvena, ĉar krom la konataj kaj por vivo gravaj substancoj en nutraĵo, pri kiuj la hodiaŭa scienco scias, troviĝas tie ankoraŭ aliaj, pri kiuj ĝis nun sciencistoj scias nenion.

Ni rimarku, ke ĉiu en naturo libere vivanta animalo akceptas, se eblas, freŝan nutraĵon, tio estas tiun, en kiu ankoraŭ estas enhavitaj porvivaj fortoj. Kapacito de tiuj fortoj estas diversa, laŭ speco de nutraĵoj. Ie estas pli da ili, ie malpli, ie ili mankas tute, sed poste tiu nutraĵo havas aliajn substancojn, pro kiuj ĝi estas akceptata.

La vitalaj fortoj estas plene enhavitaj en ĉio, kio vivas. En nutraĵo, kiun oni povas stoki, estas plene enhavitaj ekz. en vivaj kernoj, grajnoj kaj radikoj, kiuj estas vivaj, t.e. kie oni povas estigi daŭrigon de la vivo. Estas tio tiuj, kiuj havas kapablon denove ekĝermi kaj daŭrigi la vivon. Ekz. nuksoj, grenaj grajnoj, legumenaĵoj. El radikoj ekz. karoto, cepo, celerio, petroselo ktp.

En folioj kaj pulpoj estas plena vitala kapacito nur ĝis la fruktoj estas sur arbo aŭ folioj sur kreskanta planto. Post forŝiro aŭ fortranĉo ĝi relative rapide eliĝas. Se folio komencas velki, la vitala forto jam estas eliĝita.eliĝita.

Ĝuste pri tiuj fortoj ni estas en nia nutraĵo tre malriĉigitaj. En pasinteco, ĉefe per ekkono de fajro, komencis homo sian nutraĵon pli kaj pli preparadi, kaj per tio ĝin malriĉigadis. Hodiaŭ jam nur malmulto da homoj havas eblon sian manĝon almenaŭ kompletigi per freŝa nutraĵo kaj nur malmulto el ili tion faras. Estas tio tiuj, kiuj vivas en kamparo, en kontakto kun la naturo, kaj kiuj havas propran ĝardenon. Nur tiuj havas eblon manĝi fruktojn ĵus detiritajn de arbo, aŭ ĵus rikoltitan legomon. Pro kolektado de homoj en urbojn tiu ĉi eblo perdiĝas.

Manko de vitalaj fortoj en nutraĵo oni ja parte kompletigas alimaniere, sed ĝi tamen malriĉigas nian vivodaŭron. Ne estas plene fortigata vegetativa nervaro kaj tio, krom alia, kontribuas al kadukiĝo kaj malrapida genta degenerado.

Ne nur, ke nia nutraĵo estas malriĉa je vitalaj fortoj, sed kion eblas ankoraŭ akiri ekz. en radika legomo, tion homo detruas per kuir-maniera preparo. La preparo de nutraĵo per fajro havas ankoraŭ unu grandan malavantaĝon, kiu per progresado de civilizacio malrapide kreskas. Fajro elkreas ankoraŭ pliajn substancojn, kiuj estas por homo tre malutilaj.

Preparon per fajro mi dividas laŭ ĝia damaĝigo en du grupojn: 1. kuirado kaj stufado, tiu preparo pli forprenas valorojn, sed en manĝaĵo ĝi ne elkreas damaĝigajn substancojn kaj 2. bakado kaj fritado, dum kiuj estas krom detruitaj vitalaj valoroj elkreitaj ankoraŭ pluaj damaĝigaj substancoj.

Apriore mi nur koncize rememorigu, kio estis jam antaŭe detale priskribita: Ĉio, kio estas, ekestis per dividado de la substanca parto je 4 bazaj principoj (elementoj - fortoj - substancaj komponentoj). Estas tio: alcentrigo (elemento de tero), decentrigo (elemento de aero), trankvilo - malvarmo (elemento de akvo) kaj ardo, fajro (elemento de fajro). El tiuj komponentoj estas ĉio, kio estas materia, psika kaj forteca, kaj ne ekzistas io, kio ne estus el ili. Do ankaŭ la nutraĵo. Tiuj komponentoj povas unuope ĉion influadi aŭ fortigadi, per sia karaktero. Nun nin interesos efikado de forto de fajro je transformo de nutraĵo.

Se ni prenos kian ajn nutraĵon, ekzemple grenon aŭ duonpretan manĝon el faruno kaj ni ĝin kuiros, ni efikos ĝin ja per la forto de fajro, sed dum kuirado ĉeestas samtempe la akvo, kiu la forton de fajro nuligas. Akvo kaj fajro komune efikas kiel unu faktoro de du polusoj, kiu estas en ekvilibra stato. Do ĝi la nutraĵon por uzo ne senvalorigas. Ĝi el freŝa vitala nutraĵo ja forprenas la vitalan forton, sed ne transformos ĝin je la damaĝiga. Do okazis nenio precipe malbona. La samo validas dum preparo per stufado, ĉe kiu ankaŭ ĉeestas akvo. Sed alia tio estos, se ni nutraĵon efikos nur per fajro, sen akvo. Temas pri bakado, fritado kaj rostado, dum kiuj efikas fajro per sia plena kaj neperturba forto. La ŝelo sur bakaĵo malrapide bruniĝas. Tio signifas, ke en ĝi elkreiĝas gudro. Ju pli bakita estos la bakaĵo, des pli da gudrosubstancoj estos en la ŝelo. Dum fritado ni kovros nutraĵon per graso por ke la aero ne povu ĝin atingi, kaj per fritado la nutraĵo denove gudriĝas. Dum rostado greno bruniĝos, ĝis plena gudriĝo (kafo).

Tiuj substancoj de gudra karaktero estas inter la plej malbonaj kaj la plej danĝeraj, kiujn homaro en nutro akceptas. Estas konate, ke gudro estas unu el la plej danĝeraj karcinogenoj, t.e. substancoj, kiuj plej multe partoprenas en la kancerogena procezo. Kuracistoj ĝis nun la kanceron ne kuracas, nur kancermalsanulon savas. Tial ili ĝis nun ne povis rimarki, kiel renversas reen al pli malbona la kuraca procedo, se la malsanulo rompas senkancerogenan dieton. Iuj specife fortaj biotronikaj sanigantoj, kiuj jam kapablas influi kancerogenajn procezojn al resanigado (kompreneble laŭ cirkonstancoj, iam nur parte, iam plene) jam povis rimarki, kiel nur eta dietrompo disbatas la kuracprocedon. Tio sufiĉe parolas kontraŭ gudrecaj substancoj, kiujn elkreas plena forto de fajro.

Ni rimarku ankaŭ, kiel dum lastaj jaroj terure kreskas apero de kanceromalsanoj. Estas tio kaŭzita unue per manko de vitalaj substancoj en la nutraĵo, due per troa alfluo de kancerogenoj, kiuj ne apartenas en normalan nutraĵon kaj al kiuj en tioma kvanto la korpo ne povas longe rezisti.

Homo, klopodante konservi nutraĵon por pli longa tempo tiel, ke ĝi ne malboniĝu sub influo de mikroorganismoj, uzadas la konservadon per fumaĵado. Li tute ne konscias, ke tio estas unu el la plej malbonaj kaj por sano tre danĝera maniero de konservado.

Antaŭ ĉio estas la fumaĵita viando, pri kiu ni jam diris, por homo nenatura nutraĵo. Due, la fumaĵado estas DAŬRA konservado per gudro, tio signifas, ke antaŭ manĝo ni ne povas konservan faktoron elimini kaj forligi, kiel tio estas ekzemple ĉe sekigita aŭ frostigita nutraĵo. Ĉi tie ni manĝas rekte la konservitan, tio signifas akomoditan tiel, ke ĝi estu nemanĝebla eĉ por bakterioj.

Eĉ se ni tolerus viandon, ni rimarku, kio kun ĝi dum la fumaĵa prilaboro okazas: unue ĝi estas mergita en konservigan likvaĵon, kie ĝi maceriĝas ĝis estas abomene pala, kadavra, aspektaĉa. Poste ĝi estas donita en fumtubon, kie ĝi en la fumo absorbas gudron. Kaj kiam ĝi jam fariĝas absolute nemanĝebla, do la homo formanĝos ĝin. Al tio evidente ne estas bezonata iu plua klarigo. Nur ne estas klare, kial ĉi tion homoj ĝisfine ne pripensis kaj taksas kiel nutraĵon ekzemple ŝinkon tiom, ke ili rekomendas ĝin kiel dietmanĝon por malsanuloj aŭ por malfortuloj post malsano. En la etapo, kiam korpo havas malaltigitan defendokapablon kaj devas ricevi nur la plej bonan nutraĵon, ricevadas la plej malbonan, kontraŭ kiu ĝi devas en la hepato starigi fortan defendon, kaj tiel ĝi estas denove ŝarĝata. Certe neniu al iu, precipe ne al malsanulo, rekomendus aĉan macerigitan viandon el peklakvo, al tio tranĉilpinton da sanitro kaj poste kafkulereton da gudro. Tiel, en tiu ĉi sekvo, certe neniu akceptus tion. Sed kiam la unua kovras la duan, kaj komune tio havas akcepteblan guston, la homo lasas sin trompi. Estas multaj homoj, kiuj manĝas fumaĵitaĵojn ĉiutage, iam eĉ kelkfoje dum tago. Eble valorus tiujn ĉi liniojn bone pripensi kaj logike ilin kialigi. Kiu ne volas ilin per racio kaj logiko prijuĝi, tiu pardonigu mian konkludon. Viandindustrio kaj kelkaj kuracistoj, kiuj ankoraŭ rekomendas fumaĵitaĵojn, certe al mi ĝin ne pardonigos.

Plua ĉapitro estas uzado de tiuj konservaĵoj, en kiuj estas ĥemiaj konservsubstancoj. Estas tio denove daŭra konservado, el kiu ne eblas la konservsubstancon antaŭ la uzo forigi, kaj tiu kun la nutraĵo venas en korpon. Iam eble estis la konservaĵoj opiniataj kiel anstataŭa nutraĵo por okazo de mizero, se ne estus io alia. Sed hodiaŭ ilin homoj manĝas eĉ tiam, kiam estas sufiĉo da freŝa nutraĵo.

En la hodiaŭa ekonomia sistemo estas necese konservi sezonajn nutraĵojn por la tuta jaro. Sed en tiu okazo oni povas uzi la manieron de frostigado aŭ sterilizigado, kio ne estas daŭra konservado, estas konvena por pli multo da nutraĵoj kaj estas nedanĝera. Kaj se ĝin akceptus la viandindustrio kiel anstataŭon de fumaĵado, ĝi perdus nenion.

Kiam la homo moviĝas kaj laboras, li aktivigas la muskolojn. Se li laboras mense, aktivigas la cerbon. Kie ekestas perdo de energio, tien ĝin la korpo pli liveras. Ne estas bone post manĝo relaksi kaj ripozi. Estas ĉi tie nutrosubstancoj kaj neniu ilin postulas. Kion poste kun ili? Ili devas ŝtopi sin en depozitejojn kiel graso. En la grasa histo ili superfluas kaj al muskoloj kaj al organoj ili mankas. La muskoloj malfortiĝas kaj graso amasiĝas. Tial estas post manĝo konvena almenaŭ kvieta movado, eventuale celkonscia gimnastikado. Sed neniam ripozi post la manĝo!

Estas permanente pli da homoj, precipe en nia nacio, kiuj estas - milde dirite - iom pli pufaj. Ili suferas per superflua kaj ofte disporcia deponado de graso. La kaŭzoj povas esti diversaj. Iam estas tio superfluo de nutraĵo, aliam manko de movo, sed estas ankaŭ morbaj kazoj, endokrinaj perturboj (perturboj de glandoj kun interna sekrecio), kiam estas rompita hormona ekvilibro. Multaj tiuj kazoj estas gravaj sen tio, ke homoj tiel trafitaj ekkonsciiĝu tion. Ofte oni heredas ilin en familioj kiel daŭre enprematan signon en genoj. Kiaj estas la kaŭzoj de tiuj perturboj, pri tio mi havas tiun ĉi konon:

Eble mi ne esprimiĝos malbone, se mi diros, ke ĉi tie venĝas nefinpensita avideco de homa socio. Homoj sopiras pli grandan utilon el bredataj bestoj. Ili klopodas, ke porko aŭ ansero havu kiel eble la plej grandan pezon, kiel eble plej multe da graso. Eĉ ne konsciante tion kaj eĉ ne konsciante la konsekvencojn, ili nenature ĉe ili kulturas gravan endokrinan malsanon. En bredataj generacioj per celata pariado, per selekto kaj per specimiksado ili sukcesas. Ili bredas specojn kun grava hormona perturbo, kiu poste estas kodifikita en ĉiu parteto de ilia korpo. Kiam ili tiel pene la beston detruis, formanĝas ĝin kaj grasigas per ĝia graso. Korpo povas longe kontraŭ tiu ĉi perturbo rezisti. La homo, laŭ sia adapta korpa kapablo, rezistas iam jarojn, iam eĉ tutan vivon. Sed kiam okazos, ke la malsano alkroĉiĝas, estas jam malfrue. La morbo de nutrita besto akomodiĝis al la homa korpo - al ĝia konsisto kaj kondiĉoj.

Ĉar tiel atakita homo ne konsciiĝas sian morbon kaj ne donas en interrilaton sian morbon kun morbo de manĝata besto, li manĝas plue la difektitan viandon kaj sian morbon nutras kaj fiksas. Ĝi en la korpo eknestiĝas kaj transportiĝas je posteuloj, kie ĝi estas ankoraŭ plifortigata kaj plue transdonata.

Tiu, kiu estas per tiu ĉi malsano atakita kaj kiu ankoraŭ opinias, ke li devas manĝi viandon, devus tre konsekvence el sia nutraĵo ellasi viandon el bestoj nutrataj por graso. La elimino devas esti vere tre akcenta, ĉar multfoje jam malgranda kaj eĉ malgrasa parto povas jam atakitan hormonan sistemon maldezire inciti.

Sed per tio mi ne diras, ke homoj manĝu la viandon. Ĝuste male. Tio estas nur konsidero por tiuj, kiuj ankoraŭ ne alvenis al spirita kaj kultura ekkono kaj ne povas adiaŭi kun sia jam firme enfiksita kanibaleco.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
     
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.