www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Senco de la vivo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

SENCO DE LA VIVO

Ĉiu estaĵo, de tiu la plej malsupera ĝis tiu plej supera, serĉas laŭ siaj kapabloj sencon de la vivo kaj sencon de sia propra bytí (ekzisto). Pri senco de la vivo demandas ĉiu fundamenta religio kaj per ĝia serĉado estas signita multa profunda filozofia direkto.

La demando de senco de vivo estas eterna. Ĉar nin tiu ĉi problemo interesas, mi provos laŭ miaj homaj kapabloj pri ĝi paroli kaj pliproksimigi ĝin. Tio ne estos facila, ĉar ni estas nur homoj.

Ni demandas, kiel aspektas la mondo. Ni supreniros monton kaj ni vidos horizonton. Ni vidas la mondon, sed ja tio ne estas la tuta mondo. Ni malsupreniros, iros al la horizonto, sed tie por ni malfermiĝas plua horizonto. Kaj tiel estas tio kun senco de la vivo. Kiam ni alvenos tien, kie ni supozas, ke ni ĝin trovis, elstariĝos dum tempo pluaj kaj pli profundaj ekkonoj, por ni malfermiĝos pluaj horizontoj kaj ni denove ekkonas plu, en pli grandajn profundojn. Sur la vojo de nia evoluo ĉimomente ni estas homoj. Ni ja povas klopodi kompreni tiun maksimumon, je kiu sufiĉas nur la homa kompreno.

Ĉiu klopodas kompreni sencon de la vivo el tiu vidpunkto, kie li staras kaj kiom li kapablas. Estas vidpunktoj supraĵaj, pli profundaj kaj ankaŭ tre profundaj. Do ni sekvos iliajn spurojn.

Estas senco de la vivo: 1) de homo

2) de interna estaĵo

3) de la Krea verko

4) de la Substanco

Tio estas ŝtupoj, laŭ kiuj ni venos al pli profunda kompreno de la problemo. Al tiu, kiun povas enteni la homo.

Senco de la vivo

1) de la homo – ne estas malgranda. Per evolua vojo ni venis ĝis homa specio, en kiu estas limo por transiro inter pasiva kaj aktiva evoluoj. Ni ne naskiĝis vane, sed ĉiu nia nasko havas grandan signifon. Post transiro de la limo kaj alveno de aktiva evoluo validiĝas volo kaj decidado en pli multe granda skalo ol ĝis nun. Nove akceptita ebleco, se ĝi estas ĝuste validigita, donas al la homo multe. Ni povas al li plirapidigi kaj plifaciligi la evoluon. Sed nur tiam, kiam li ĝin ĝuste uzadas. Kaj ĉi tie ni trovas la kernon, kiu estas unu el sencoj de homa vivo. Klopodi propravole kompreni kaj agordiĝi kiel eble al la plej bona homa kvalito, por ke estu plifaciligita kaj plirapidigita la homa evoluo.

Tiu, kiu ekkonas leĝojn kaj proksimiĝas al senŝanĝa vero de la Substanco, baldaŭ komprenos sian neekvilibran staton rilate al ekvilibro de la Substanco, el kiu ĉio estiĝis kaj kien ĉio revenas. Ni eliris el unueco, sed nun ni estas en dueco. Ĉiun porvivan leĝon ni komprenas en du polusoj, kaj tiu ĉi dupoluseco nin akompanas tra tuta nia estaĵa vivo. Sed ne nur tion. Ni mem estas dupolusaj. Ĉiu nia eco, kiu el ni faras homojn, havas sian kontraŭpoluson, kaj bedaŭrinde, ĉiu plejparte inklinas al unu poluso, por domaĝo de la dua. Ordinare al la minusa, sed ĉiukaze ĉiu tia ĉi eco malhavas ekvilibron.

La homo troviĝas sur la evolua vojo. Lia intereso estas, ke li ĝin trairu facile kaj rapide. Kiam li iris per pasiva evoluo kaj estis instruata per respegulo de siaj agoj, li suferis per tio, kion li mem al si pretigis. Se li iros jam aktive, li klopodu kompreni el granda fakto kiel eble plej multe, kaj laŭ tio ŝanĝi sin. Ĉiukaze temas pri ŝanĝo, kaj ĝuste ĉi tie ni devas serĉi unu el sencoj de la homa vivo.

Pro tio ni rigardu procezon de la vivo, kiel ĝi vidiĝas al ni dum renaskiĝado. Ĉiu estaĵo ĉi tie esprimas sian kvaliton per ago. Ĝi vivas kaj faras tiel, kia ĝi estas, el kiuj ecoj ĝi konsistas kaj en kia kvalito tiujn ĉi ecojn havas. La leĝo de repuŝo transportas ĝian porvivan manifeston en pluajn vivojn, kie estaĵo alvenas en tiajn situaciojn, kiajn ĝi mem antaŭe elkreis. Ĝi travivas ilin, kaj tiel ĝi lernas. La senco de tiu ĉi agado estas tiu, ke tiel estu evolue elkreata ekvilibra stato en la estaĵo. Kiam la estaĵo venos ĝis mezo de la homa evolua specio, kie ĝi ektrankviligas repuŝan leĝon kaj komencas aktivan procezon, ĉiam temas pri la samo. Homo jam mem kaj propravole eklaboras je siaj ecoj, plivastigas kaj plikvalitigas sian filozofian bazon, ekkonadas kaj per tio ŝanĝiĝas. Do, la homa vivo ne estas vana.

Evolua transformado fariĝas senco, kiu gvidas al pli supera kaj al pli bona plua vivo.

 

Senco de la vivo

2) de interna estaĵo. Dume senco de homa vivo koncernas ĝian propran, homan intereson, kaj ĝi troviĝas en lia transformado (en lia spirita vojo), estas senco de vivo de lia interna estaĵo kompreneble multe pli profunda.

Ni starigu nin sur la vidpunkto de estaĵo, kiu estiĝis kiel la plej primitiva elemento, kiun ni povas nomi eble „viruso“, kaj kiu iras trans vico da evoluaj specioj ĝis la plej perfekta estaĵo, la plej supera, kiu povas en la Krea verko esti. Tio estas unu ĝia vivo tiel, kiel por homo estas unu vivo de nasko ĝis nova renaskiĝo.

Ĉi tie ĝi komprenas sian „Mi“, sian nocion de bytí (ekzisto), kaj unu sian naskitan vivon (unu el specifaj vivoj) komprenas tiel, kiel ni unu nian tagon. La estaĵo dum sia vivo kolektas spertojn el unuopaj naskoj, en kiujn ĝi sinsekve dum sia vivo enkorpiĝas. Per travivado de laŭvice pasantaj vivoj ĝi akiradas spertojn kaj el tiuj ĝi evoluas kaj kreskas. Sed ĉiujn spertojn kaj nociojn ĝi ne konservas. Nur tiujn, kiuj profunde enpremiĝis en ĝian konscion (en nian subkonscion).

Estas tio tiel, kiel kun nia konscio. La fortajn nociojn, pri kiuj ni pensas kaj kiuj al ni ŝajnas esti gravaj, ni enmetas en nian memoron, sed tio, kio nur preterpasas nin kaj al kio ni ne ligiĝos per nia menso, tio al ni eskapas. Same tiel en dormo. Iun sonĝon post nia vekiĝo ni rememoras, pri alia ni nur maksimume scias, ke ni pri io sonĝis. Ĉiam temas pri tio, kiel ni la akceptitan aŭ kreitan penson enpremos profunden en nian konscion.

Nia profunda interna estaĵo utiligos nur tiujn nociojn, kiuj estas fortaj. Nur tiuj havas por ĝi sencon kaj valoron kaj nur tiujn ĝi povas utiligi. Nur el tiuj ĝi kreskas kaj evoluas en sia vivo. Ĝia evoluo iras al la Substanco, el kiu ĝi eliris. Ĝia nocio de bytí (ekzisto) apartiĝis de la centrala bytí (ekzisto) kaj enmergiĝis en procezan perceptadon de la Substanco, do en tempon, kaj ankaŭ ĝi ekperceptis unuecon en ĝia dispartigo kiel multecon. Sur sia evolua vojo ĝi pliperfektigas sian konscion per akceptitaj spertoj tiel, ke ĝi disvastigu kaj liberigu estaĵan „Mi“ al sekvenca kompreno eĉ de aliaj „Mi“ kiel sin mem. Tiel, ke ĝi prepariĝu al ĝenerala kunfluo kun ĉiuj ceteraj „Mi“ (nocioj de bytí - ekzisto) reen en unuecan percepton, e n l a s ubstancan „Mi estas ĉiu, kiu estas“.

El la Substanco ĝi eliris, en la Substancon ĝi revenas. Ĝi nuligas la nocion de multeco kaj de tempo kaj ĝi estas „ĉiu, ĉiam kaj ĉie“.

Tiu ĉi supreniro kaj konsciigado sin mem en dispartigo kaj en kunmetita stabileco estas manifesto de latenta dueco en la unueca nocio de bytí (ekzisto), en la plej supera „Mi estas“, kaj propre estas ĝia vivo.

Agado en neaktiveco, koncerne nocion bytí (ekzisto), do de la nocio „Mi estas“, estas unu el sencoj de la vivo de la interna estaĵo.

Alidire: ne percepti sin mem, sed disvastigi sian nocion bytí (ekzisto) je ĉio. Ĉiu alia estaĵo estas mi, alia estaĵo ne estas, estas nur „Mi ĉiu“, en unueco. Sinsekve „Mi“ de la estaĵo kreskas, kaj poste kunfluas kun ceteraj „Mi“. Se mi volas alie esprimi la samon, mi povas tion diri tiel, ke

unu el senco de la vivo de estaĵo estas, ke „Mi“ de la unuopa estaĵo fariĝu ĉiu, kiu estas.

Tio estas ankaŭ parta celo de nia klopodo. Kaj kia estas senco de tiu ĉi agado? Estas tio manifesto de la eterna kaj konstanta „Mi estas“ en tempo, en dismeto. Ĉar en la eterna Substanco devas esti enhavita ankaŭ la tempo, kiel kontraŭpoluso, kiel suma eco de temposentempeco. El tio estas dispartigo de la nocio „bytí“ (ekzisto) kaj ĝia observado en la procedo de tempo.

Poste estas ankoraŭ plua parta faktoro, kiu estas la dua faranto, difinanta sencon de la vivo de interna estaĵo. Ĝi eliras el fakto, ke la tuta Krea verko estas nun, preta en sentempeco kaj senŝanĝa. Por ni tio estas Fatalo, do porviva procezo, kiun ni per nia perceptado trairas. Estas tio kompleta grupigo de sortoj de ĉio, en ĉiuj tempoj. Ĉi tie ne estas estinteco kaj estonteco, kiujn ni perceptas pro tio, ke en forto de tempo ni ilin trairas, sed nur daŭranta estanteco, per ni kiel spiritaj unuoj vivigata. Sorteco ne estas tiom plata, kiel ni ĝin dum procezo de la vivo perceptas, sed ĝi havas ankoraŭ pluan dimension, kiu koncernas kvaliton de ĉio, de ĉiuj okazaĵoj, agadoj kaj procezoj. Nia homa „Mi estas“ per nia naskiĝo enviciĝas al kompleta sorteco, pli precize dirite, al unu ĝia sorta agado, kaj prenas ĝin je si kiel sian propran sorton. Tiun poste ĝi travivas kiel unu el siaj multaj vivoj. En la travivadon li metas la tutan kvaliton de sia „Mi“ kaj laŭ ĝi li travivas donitan sorton. La pretaj okazaĵoj pasas en siaj dimensioj kaj ĝi influas ilin al pli bona aŭ al malplibona.

Do, ni estas kompletiga komponento de donita Krea verko. Ni estas komponento, kiu plenigas kaj vivigas ĝin. Ni estas forto, kiu influas ĝian kvaliton, kiu vivigas kaj fortigas. Kaj ne egalas, ĉu ni ĝin plenigas pozitive aŭ negative. Ja en daŭriganta pli supera konado foje venos tempo, kiam ni en nia konscio sentos nin kiel ĉio kaj ĉiuj.

Alfluo de negativaj fortoj, enportataj en la Krean verkon per nesciuloj kaj malfortuloj, malekvilibrigas ĝin, ŝarĝigas ĝin, kaj ĉar „Mi estas ĉio“, ĝi ŝarĝigas eĉ nin. Do, la plua senco de estaĵo estas, ke ĝi fariĝu pozitiva komponento de la Krea verko. Por ke ni elkreu bonajn kaj facilajn kondiĉojn ne nur por ĉiuj homoj, sed por la tuta kreitaro. La homo devas ekkonscii, ke li estas sur tiun ĉi mondon starigita pro tio, ke li al ĉio viva servu, kaj ne por voli ĉion sklavigi kaj fari superrangulon. Plinobligon kaj plibonigon de sorteco li prenu kiel la sian. Ja en la estonta pli supera kono foje ni ekkonscios, ke mi estas ĉiu, kaj semiklopodos pri plibonigo de ĉio, mi plibonigos la mian.

Se homaro kapablos ĉi tion ekkonscii, se kapablos forigi el sia menso kaj konduto egocentrismon kaj kapablos surtabligi altruismon, denove sur la mondo estos bone. La homo komprenos tiun ĉi popartan sencon de vivo kaj estos feliĉa ne nur li, sed ĉio.

Senco de la vivo

3) de la Krea verko. Ĉio, kio estas, kion ni perceptas kiel realon, estas de idea aŭ de spirita substanco. Tio, ke ni parolas pri materio kaj pri spirito, estas nura sinteno de homo - neperfekta homa perceptado. Ekzistas nur ideo, kaj ekzistas nenio, kio ĝi ne estus. Tuta porviva procezo, kiun ni observas, kiun ni trapasas kaj kiu je ni efikas, estas nur dismeto de spiritaj fortoj, iliaj kombinaĵoj kaj reciproka efikado de unu je la alia. Tiu ĉi mirakle granda pensa kombinado stariĝas kontraŭ nia estaĵa konsisto kaj ĝia bunteco obliĝas. Tio estas agado, tio estas tio, kion ni nomas realo, simple tio estas ĉio, kio estas, kiam-ajn kaj kie-ajn.

Realo, pri kiu ni estas tiom forte konvinkitaj, estas la Krea verko, kiun mi perceptas kaj kiel propran materian situacion, kaj poste kiel sortan okazadon – kompletan sortecon, kiu konsistas el unuopaj sortoj de ĉio.

La Krea verko estas multe pli granda problemo ol kiel ni vidas ĝin el nia homa rigardo. Ni perceptas ĝin nur parte, kaj tio laŭ nia estaĵe evolua matureco, kiu estas neniel mirakle granda, kiel plejparto da homoj imagas. Per nia penso ni atingas nur etan fragmenton, kiu ja estas pli granda, ol havas samtempe vivantaj animaloj, sed entute estas tio nur bagatela parto, kaj nome nur tiu parto, je kiu ni per nia alikvota inteligencio sufiĉas.

Ni ekkonis la Krean verkon kiel grandan pretan ideon, sendimensie esprimitan, kiun ni nur observas per nia limigita kompreno kaj en la procezo de la tempo. Ni ekkonis ĝin kiel parton de la Substanco, kie ĉiu unueco povas manifestiĝi kiel dismetita tamen, ke ĝi dismetita ne estas, sed nur elmontras tiun eblecon al observanto. Tio estas ni. En nia kompreno estas kapablo observi en unueco ĝiajn polusojn. Sinsekva perceptado estas poste nia porviva kuro (sorto). Ĝi kreas kaj kialigas nian porvivan bytí (ekziston).

La Krea verko estas parto de la Substanco en ĝia plena kvalito. Ĝi diferenciĝas de ĝi nur per tio, ke ĝi estas por ni limigita kaj space kaj tempe, kaj ankaŭ ĝi estas perceptata sinsekve en nocio de la tempo. Ĝi ekestis, do ĝi havas ankaŭ pereon. Ĉar ĝi estas la samo kiel la Substanco, estas en ĝi ĉio, kio estas eĉ en la Substanco. Estas en ĝi kaj unueco kaj dupoluseco, estas en ĝi kaj tempo kaj sentempeco, kaj dimensio kaj sendimensieco. Estas en ĝi ĉio kun sia latenta dueco, kiu ritme kiel tia manifestiĝas, por ke ĝi denove fariĝu unueco. Tiu ĉi ritmo estas la vivo. En la Substanco ĝi estas konstanta, senmova, sed en la Krea verko ĝi estas en regula ritmo manifestita. Ni povas ĝin prave kompari al la spiro. La eterna Substanco konstante ritme disvolviĝas en dupolusecon, por ke ĝi en sekva fazo denove fariĝu unueca. Tiu ĉi enspiro kaj elspiro de la Substanco estas ekesto kaj pereo de la Krea verko.

Manifesto en senmanifestiĝo, esprimo de propra eterneco en dismeto kaj en tempo, tio estas senco de vivo de la Krea verko, kiu rilatas je ĉiu „Mi estas“ tiam, kiam ĝi ekkomprenos sin mem kiel ĉiun kaj ĉion. Tiam, kiam ĝi ekkomprenos porvivan dupolusecon kiel unuecon, la kuron de la vivo kiel etendon de unueco en procezo kaj sin mem kiel la Substancon.

Senco de la vivo

4) el vidpunkto de la Substanco. Ni rigardis tre profunden, kiam ni kuraĝis konsideri pri senco de vivo el vidpunkto de la Krea verko. Ni estas nur homoj, kaj eĉ se estas atingita profunda dekroĉo ĉe supera evolua spirita matureco, estas nia komprenado nur relativa. Ni estas dividitaj de la Substanco kaj ni estas en evoluo en la Krea verko. Ni ne povas plene cerbumi pri senco de la Substanco kaj pri ĝia bytí (ekzisto). Eble ni povas nur provi taksi tiun ĉi plej superan problemon. Al taksado ni uzos home akireblan konon de leĝo de bytí (ekzisto).

Ĉio, kio estas, eliris el la Substanco kaj dividadis laŭ leĝo de vivo. Tiu ĉi leĝo estas en la Substanco en konstanta trankvila bytí (ekzisto). La eco de ĉiu bytí (ekzisto), ankaŭ de la vivo, estas movo. En la Substanco ĝi estas en latenta stato, alie ĝi montras el la trankvila Substanco en la Krean verkon, klopodante sin utiligi.

Ĉio, kio estas en la Krea verko, akompanas vivon, kaj tial kiel ĉio devas esti ligita kun la Substanco. Ĝi manifestiĝas per konstanta kaj ritma pendolado, kiu estas analogia ekzemple kun la spiro (krom alia). En la Substanco estas tiu ĉi pendolado en trankvilo, kaj ĝia dinamiko manifestiĝas nur tiam, kiam ekestas la tempa procezo, kiu devas esti ekvilibra, kaj tial estas ritma.

La ritmo en la Substanco ne povas havi movon, kiel ni per nia vidmaniero estas kutimaj. Ĉi tie ĝi estas modelo, formo, unu el konstruaj ŝtonoj de la Substanco. Tial ni povas rigardi la Krean verkon kiel necesan manifestiĝon de la eterna kaj senfina Substanco.

Se ni lasas flanke la demandon pri senco de bytí (ekzisto) de la Substanco, ni povas taksi sencon de vivo de la Substanco kiel econ de bytí (ekzisto) de porviva dinamiko, kiu estas konsistaĵo de la Substanco. Ĉar tiu ĉi manifestiĝo estas ligita al la tempa procezo, ĝi povas validiĝi nur en apartigo de la Substanco, do nur en la Krea verko. La Krea verko periode ekestas kaj pereas.

Estas tio elfluo de la Substanco, kiu denove en la Substancon revenas. Estas tio porviva pulsado, kiu estas senco de vivo de la Substanco. Estas tio latenta kaj manifestita enspiro kaj elspiro de la Substanco, ĝia nutro kaj statika vivo.

Ni demandas pri la senco de la vivo. Ni serĉas ĝin kaj ni ne estas solaj en nia serĉado. Ĉiuj superaj ekleziaj doktrinoj, kiuj tuŝis profundecojn de spirito, demandas pri ĝi. Mi supozas, ke el ĉiuj animaloj, kiuj defilas en la evolua vico, estas homo la unua, kiu volas pri ĝi scii ĉiam pli, kaj neniam li estas kontenta. Ordinare li ne estas kontenta kun profundo de sia ekkono, ĉar li antaŭsentas, ke li povus iri ankoraŭ pli profunden. Sed tio estas vana nekontenteco. Foje plena ekkono de senco de la vivo mem enfluos en la konscion „Mi estas“, kiu estas eterna. Nenio pereas. Ĉio nur ritme kaj leĝe ŝanĝiĝas, ĉar ankaŭ ŝanĝo, kiun ni konas kiel ligitan je tempo, estas firma kaj konstanta formo de la Substanco en sia tuta ekzistado. Kaj ni homoj cerbumas nur en unu eta etapo de unu eterna formo

Eble estos taŭge rememorigi jenon:

La universo spiras. Ĝia spiro manifestiĝas en kvar fazoj, kiuj estas por nia tempa imago mirege longaj. Daŭros eble multajn miliardojn da jaroj kiam venos tempo, ke la tuta universo ardiĝos. Post tiu ĉi epoko foje trairos la universon impulso, kiu estos decentriga. Arda gaso, kiu ĝis tiam elkreos planedojn, decentrige disiros en la universon. En la plua impulso, kiu estos alcentriga, denove la universa gasa materio ekamasiĝos ĉirkaŭ fortaj centroj kaj denove estos elkreitaj planedoj, kiuj en plua impulso ekmalvarmiĝos kaj ilia materio, ĝis nun gasa kaj arda, eklikviĝos kaj poste ekrigidiĝos. La malvarmiĝo de la universo daŭros ĝis sia maksimumo, kiam estingiĝos lastaj sunoj kaj ĉie estos nur frosto kaj rigido. Poste denove venos la impulso de ardo, post ĝi impulso de disiro, poste koncentriĝo kaj malvarmiĝo. Tio estas spiro de la universo. Konstanta kaj ritma.

El nia vidpunkto tio estas mirege longaj etapoj, kiuj tiun ĉi spiron akompanas. Kaj nun ni ekkonsciu, ke nia bytí (ekzisto), tiel kiel ni ĝin konas, estas en tiu ĉi unu spiro enhavita en tre eta tempa sektoro de ĝia malvarmiga fazo. Ni konas nian „Mi estas“ nur en tiu ĉi fragmento de la universa spira sekundo kaj ni ne estas kapablaj grandparte imagi ĝiajn pluajn porvivajn ŝanĝojn.

La universo spiras kaj konstante ŝanĝiĝas en kvar fazoj. Tiel kiel en universo, estas tiu ĉi ritmo de bytí (ekzisto) en ĉio, kio estas, kaj ĝi estas ĉiam la sama, ĝi nur manifestiĝas laŭ karaktero de la fundamenta sfero. „Mi estas“ en la universa spiro kaj en ĝia ŝanĝanta medio ankaŭ ŝanĝiĝas. Ĝi ne estas ligita nur al kondiĉoj, kiujn ni en la ĉeestanta fazo konas. Ĝi estas ĉiam kaj ĉie. Ĝi estas sur ardaj sunoj, ĝi estas en universa disigo, ĝi estas en frostaj kondiĉoj de universa malvarmiĝado. Ĝi estas ĉiam kaj ĉie en siaj spiraj modifoj.

La interna estaĵo, kiun ni observis de la plej malsupera formo de iu viruso ĝis la homo kaj pri kiu ni diris, ke ĝi daŭras plu ĝis la plej supera perfekteco de la percepto „mi estas ĉio, kio estas“, tiu ĉi estaĵo foje finigos sian unu porvivan fazon. Ĝi finigos unu porvivan ciklon, por komenci pluan, en iomete aliaj universaj kondiĉoj. Tiel kiel sekvas unu specifa vivo post la alia, por en la tuto krei vivon de la interna estaĵo, tiel multo da plenaj vivoj de la interna estaĵo kreas unu ciklan estaĵon. Kaj multe da ciklaj estaĵoj kreas denove unu universan estaĵon, ktp.

Estas konstanta kunmetado, estas konstanta spiro, estas konstanta vivo.

Kie poste estas tiu unikeco de la homa bytí (ekzisto), je kiu homoj tiom fieras? Kiel ni povas serĉi la sencon de vivo nur en la amplekso de homa kompreno? Ni enpensiĝu pri tiu problemo. Ni pripensu ĝin funde, ĉar ĝia pli profunda kompreno al ni pliprofundigos ankaŭ la komprenon de senco de vivo.

Poste ĉio ŝajnos malgranda kaj bagatela. Sed nenio estas malgranda kaj bagatela, kio estas parto de la tuto. Ja eĉ granda korpo ne ekzistus sen malgrandaj ĉeloj. Ni estas homoj kaj ni restu homoj. Ni klopodu esti pozitiva konsisto de la Krea verko, ĉar en tio estas parta senco de bytí (ekzisto) de nia „Mi estas“. Ni pripensu pri tiu granda bytí (ekzisto) de ĉio tiel, kiel estis priskribite, kaj ni provu nin en ĝi trovi.

Granda ekkono konsternigas. Tio estas homa. Sed ĉiu tiu konsternigo el ekkono estas nur randa stato de pli supera ekkono, ol kiu estis ĝis nun. Ĝi ne darfas haltigi nin sur nia vojo, ja ĝi eĉ ne povas. Konstante disvolviĝas intelekta unuo, gvidata per la substanca inteligencio - per „Dio patro“. Ĝi disvolviĝas ritme, „ĝi spiras“ en kvar fazoj tiel, kiel ĉio. Ĝi disvolviĝas en malvarmo, ardo, en decentrigo kaj alcentrigo, ĝi disvolviĝas en tiuj ĉi kvar kreaj principoj, kiuj kreas ĝin mem kaj ĝian porvivan medion.

Tiel estis, estas kaj estos. Tiel mi antaŭ - metas, kaj prenu vi, kiu volas kaj kiom vi povas.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.