www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vojo de estaĵo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VOJO DE ESTAĴO

Mi ripetas nur koncize: ĉiu estaĵo evoluas de la plej malsupera primitiva psika formo al ĉiam pli kaj pli perfekta. Evoluas ĝia psika komponento, kiu trenas post si la nuntempan evoluon de materia korpo kaj disvolviĝon kaj konstelacion de vitalaj fortoj. Tiuj precize akomodiĝas al formo kaj al kvalito de psika komponento, do precize al ĝi respondas. Propre ili estas ĝia manifesto en la koncerna sfero.

La estaĵo, kiun ni ĉi tie observas, evoluis ĝis homo. Ĉi tie ekestas dislimo en la evoluo. La homa estaĵo, kiel la unua en animala vico, atingas eblecon de sia aktiva evoluado. Dume, ĝis nun, ĉiu estaĵo evoluis sub efiko de la repuŝa leĝo (Karmo), la homo estas la unua animala estaĵo, ĉe kiu ekaperas eco, kiu ebligas al li, ke li aktive decidadu kaj klopodu plibonigi kaj pli rapidigi sian evoluon, alivorte kiel oni ĝis nun diras, „spiritan vojon“. Kvankam la homo tiun ĉi eblecon havas, restas kompreneble en valido la leĝo de repuŝo, kiu gardas homajn erarojn kaj mispaŝojn sur la vojo. En la komencaj homaj naskoj povas homo tiun ĉi novan econ utiligadi nur tre malmulte, aŭ ĝin ankoraŭ tute ne uzas. Proksimume en la mezo de naskoj en homan specion ĝi evoluas jam tiom, ke la homo ekkonscias ĝin, do ankaŭ klopodas ĝin uzadi.

Foje venas tempo, kiam la homo ĉesas interesiĝi nur pri tio, kion antaŭmetas al li siaj sensoj, sed ekcerbumas pri vivoleĝoj kaj serĉas veron (verajn respondojn je demandoj pri bytí (ekzisto), esto, kaj pri kuro de la tuta vivo). Li volas klarigi al si sian pozicion en la vivo, rilatojn de vivo al si kaj la siajn al vivo, kaj ĉefe la fundamenton de la vivo, ĝian manifeston kaj tutan sencon de kompleta bytí (ekzisto).

De tiu ĉi momento, kiam la homo komencas serĉi, do kiam li ekiras sian konscian aktivan kaj propravolan vojon, ni povas tiun ĉi etapon de serĉado dividi proksimume je:

a) tempo, kiam li nur blinde kredas,

b) tempo, kiam li fariĝas kritikema,

c) tempo, kiam li egaligas sian „mi kredas kaj mi scias“ en ekvilibron,

d) tempo, kiam li scias kaj agordiĝas kun ĉio viva.

A) Tempo de blinda kredo estas la komenca stato sur spirita vojo. Ĉi tie homo lasas sin plene gvidi per iu eklezia doktrino, kiu ĝuste estas por dispono en tempo de lia vivo kaj ordinare estas en lia tiutempa homa socio kutima. Ordinare estas tio afero de la modo. Homo ne tro cerbumas. Li kredas blinde al doktrino de sia eklezio tamen, ke ĝi estas ofte tre naiva kaj klare neperfekta. Li lasas sin pasive porti per la homamaso kaj ordinare li kredas, ke tio, kion al li lia kredo antaŭmetas, estas tio la plej perfekta. Blinde kaj sen konsideroj li akomodiĝas al la doktrino kaj sen kritiko plenumas ĝiajn ordonojn aŭ malpermesojn.

En la pluaj naskoj, kiam jam nur iom ajn malkuraĝe atakas lian komfortan kaj blindan kredon lia malrapide disvolviĝanta kritikemo, manifestiĝas malkontento kun ĝis nun firma kredo kaj la homo turnas sin al diversaj sektoj, kiuj estas konstruitaj sur bazo de la ĝisnuna doktrino. Lia inklino al blinda kredo daŭras kaj li ekŝanceliĝas inter diversaj doktrinoj.

B) Tempo, kiam elkreskas kritikemo. En tiu ĉi tempo plu kreskas malkontento. La homo komencas pli cerbumi pri ekleziaj doktrinoj, serĉas pluajn, komparas iliajn doktrinojn, konfrontigas ilin reciproke kaj lia kredo ne plu estas blinda. Li ne plu estas kontenta kun ĉio kiel ĝis nun. La kredo ja superregas, sed homo per sia kreskanta klopodo por pli vera ekkono ekvalidigas ankaŭ la duan poluson de penso kaj volas jam multon argumentigi kaj scii. Li ne plu estas nura aŭskultanto, sed li fariĝas serĉanto.

 

C) Tempo, en kiu homo ekvilibrigas sian „mi kredas kaj mi scias“. Ĉi tie jam matura homo klopodas ekkoni leĝojn de vivo, de la Substanco, de estaĵo kaj tiujn leĝojn validigas en sia pensado. Li estas kritikema al ekleziaj doktrinoj, kiujn la homaro havas. Li klopodas malkovri en ili komunan nomanton, liberigi ilin de balasto de la homa nescio kaj konfrontigas ilin inter si. Li ĉesas serĉi kaj stabiliĝas ne en sia kredo, kiel oni ofte diras, sed „en sia sciado“.

 

D) Tempo, kiam la homo scias. Estas tio tempo, kiam homo firme stabiliĝas en sia spirita sciado, kiun li havas komplete kaj ĝuste kialigita. Tiel kiel li scias, ke 2 + 2 = 4, kaj ne diros, ke li tion „kredas“, ĉar li scias tion kaj konas la leĝon de ciferoj, tiel li ankaŭ scias, ke ĉio estas tia, kiel li tion scias, ĉar li scias tion, ĉar ĉio estas subordigita al la leĝo, kiun li havas plene kialigita. La spiritaj veroj estas por li logikaj kaj klaraj, ĉar ili estas leĝaj. Klarigo de ĉio estas nur unu kaj ne povas esti alia. Tiel, kiel ĉiu kalkula ekzemplo povas havi diversajn solvojn, sed ununuran rezulton, tiel devas havi ĝin ankaŭ ĉiu spirita konsidero kaj ĉiu spirita problemo. Li ekkonis kaj argumentis por si leĝon, kaj pro tio li konas. En nuna tempo estas tiel maturaj kaj konaj homoj vere bagatele malmultaj, kaj por ke estu pli da ili, tio estas senco de tiu ĉi libro.

Tial mi klopodas klarigi la spiritajn leĝojn kaj mi volus, ke ĉiu kapablu solvi (metafore dirite - tiun sian aritmetikan taskon) tiun sian „mi kredas, ĉar mi scias“. Memkompreneble, ke mi povas doni nur tiom, kiom mi scias. Kiam venos pluaj kaj donos pli multe kaj pli bone, mi nur ĝojos. Ja estas tio en intereso de la tuto.

Estis dirite, ke homo en certa fazo de sia evoluo enmetas en sian evoluan vojon propran volon kaj aktivecon. Li ĉesas evolui nur pasive kaj komencas pri sia evoluo pli kaj pli mem decidadi. La vojo de evoluo estas nur unu. Ŝanĝi sin mem!

Kio tio signifas kaj kiel la problemon solvi? Ni rimarku, kiel procezas la evoluo en la tempo, kiam la estaĵo stariĝas al ĝi pasive.

La homo estas certa kvalito, certa psika formacio, konsista kaj influita el spertoj akiritaj per vico da pasintaj vivoj. Tiuj ĉi spertoj estas per li taksataj kaj la homo havas al ili sian internan sintenon. Tio kreas lian kvaliton, pli precize dirite kvalitativan kaj potencan psikan formacion. Tia estas la homo kaj laŭ tio li agas. Per siaj agoj li manifestas sian kvaliton kaj la leĝo de repuŝo tiujn ĉi agojn pro lernokialoj transigas en pluajn vivojn kaj elserĉas (ankoraŭ kun aliaj faktoroj) al tio adekvatan sortecon. Do ĝi efikas je pli bona ekkonado kaj konsciado. Tiamaniere ĝi nobligas psikan parton de la homo, kaj ĝuste pri tio temas.

Konstante temas pri ŝanĝo je la psika konsisto, kaŭzu ĝin ĉu repuŝa leĝo, ĉu al tio celanta volo de la konscia homo.

Ĉi tion ni devas konsciiĝi kaj laŭ tio ankaŭ agi. Tio signifas ŝanĝi sin mem, sian opinion, sian sintenon al vivo kaj al ĉio viva. Pligrandigi kaj plibonigi sian konscion, kiu devas puŝi sin en niaj agoj.

Alia vojo neniam estis kaj estos.

Tiel, kiel procezas la leĝo de repuŝo, tiel ankaŭ ni devas procezi. Ni konsciiĝas, ke ni estas ĉi-momenta psika (pensa) formacio, al kiu materia korpo nur akomodiĝas. Tiu ĉi psika formacio povas esti nutrata kaj ŝanĝata denove nur per la pensa substanco. Repuŝa leĝo ŝanĝas nin pere de forta psika travivaĵo. Do, nia aktiva klopodo devas ankaŭ okazi en psika (pensa) dimensio kaj devas esti tiom travivita, ke ĝi per forto de sia travivaĵo atingu nian subkonscion, ĉar sur ĝi devas esti elkreita la postulata ŝanĝo. Sed ne temas nur pri forto de la travivaĵo, temas ankaŭ pri ĝia kvalito. La leĝo de repuŝo jam per sia karaktero ne allasos en subkonscion la eraran informon, ĉar ĝi egaligas en ekvilibron. Kio ajn estus en forpuŝa travivaĵo erara aŭ malperfekta, la leĝo ĝin aŭtomate ekvilibrigas. Dum aktiva vojo kompreneble la leĝo de repuŝo ne nuliĝas, nur ĝi ĉe ĝusta pensado trankviliĝas, kaj el sia trankvilo estas iam kaj tiam vekigita, por rebonigi malperfektaĵojn de aktiva vojo. Sed ĉar ni mem per nia aktiveco volas eviti ĝin tiel, ke nin ĝia efikado ne detenu kaj ne faru al ni vanan doloron, ni devas klopodi pri ĝusta kaj vera valorigado de nia vivo kaj de porvivaj leĝoj. Ni devas okupi firman, logikan starpunkton rilate al la leĝoj de bytí (ekzisto) kaj konsciiĝi ĉiujn erarojn kaj naivecon, kiuj troviĝas en la nuntempe atingebla doktrino de kiu ajn epoko kaj loko. Necesas foriri de malplenaj frazoj, de spekulativaj konjektoj, de blinda kredo kaj komforteco de kolektiva pensado de miloj da eklezioj kaj sektoj, el kiuj ĉiu devas diferenciĝi de la aliaj, por havi rajton je memstara vivo. Necesas elkrei al si logikan kaj leĝecan pensadon kaj opinion pri porviva fakto, kontrolata pere de sana, ekvilibra sciado. Pli frue ol ni akceptos kion ajn el filozofiaj doktrinoj kiel la nian, ĝi estu perfekte konsiderita kaj per la leĝo argumentita. Nur tiel ni povas elkrei la fundamenton, el kiu ni disvolvigos nian spiritan vojon por nia plua, pli rapida kaj sendolora evoluo.

Al tio estos bone rememorigi al si, kiel venas bazaj spiritaj doktrinoj sur la mondon kaj kiel ili estas per homoj pro nekompreno kaj pro transdonado difektigataj.

Mi rememorigas, kio ĉi tie estis jam antaŭe skribite: la mondon efikas kvar bazaj influoj, kiuj per sia kvalito respondas al baza leĝo de la Krea kvaro. Ĉiu el ili daŭras 6.000 jarojn kaj havas tri suberaojn po 2.000 jaroj, el ili ĉiu havas ankoraŭ sian propran influon. Miksaĵo de tiuj influoj efikas je homa pensado kaj elkreas karakteron de sia erao.

Sub ties efikado formiĝis ankaŭ la doktrino de lastaj epokoj, kiu konserviĝis ĝis nun. Ĉiu havas karakteristikon de sia epoko kaj efikas sur estantan samtempan religian opinion. La dujarmilo, el kiu ni ĝuste foriras, havis bazan influon alcentrigan kaj la influo de dujarmila suberao estis trankvila. Dujarmilo antaŭ ĝi estis ĉe baza alcentriga influo la influo de ardo - la fajra, kaj ankoraŭ antaŭ pluaj du miljaroj estis ĉe baza alcentriga influo ankoraŭ kompletiga alcentriga influo, kiu la bazan alcentrigon nur pli fortigadis. Se ni submetos al pli proksima observado la historion de religioj, ni trovos tiujn ĉi influojn en ĉiuj kultoj.

Antaŭ 6.000 jaroj ekestis juda filozofio ĉe la nacio, kiu estis por kontinuaj 6.000 jaroj la gvida nacio (kiel oni diras – la elektita nacio) de la aktuala alcentriga filozofio. Tiu ĉi alcentriga influo devis esti bazo de filozofio de tiu tempo, sed ĝi devis esti tenita en ekvilibro kun la tri ceteraj. Sed ĉar la homaro kiel tuto ankoraŭ ne estas sur tia evolua supero, por ke ĝi povu la ekvilibron de spirito subteni, superregis tiu ĉi influo tutan pensadon kaj sintenon de homoj kaj al sia kvalito la tutan doktrinon kaj porvivan opinion deformigis. Tiel ekestis la doktrino forte alcentriga kaj ĉe Judoj evoluiĝis forta egoo, kiu ombrigis ĉion alian. Ekestis la orgojlo kaj opinio, ke unusola Judo estas reganto de la mondo kaj ĉio alia al ĝi sklavu.

Tiu ĉi opinio plifortiĝis en la plua 2.000 jara etapo, kiu havis al la alcentriga influo influon ardan, kiu portis entuziasmon, ĝis fanatikecon. Denove ĝi manifestiĝis ĉie. Estis pli fortigita kulto de Dio de Suno en Egiptio kaj la alcentriga pensado estiĝis multloke eĉ fanatika.

Pluaj 2.000 jaroj, kiuj alvicigis al la alcentriga influo ankoraŭ influon de trankvilo, malvarmo, alportis kristanecon tiel, kiel ni ĝin konas. Centrocelan kaj trankvilan (malvarman). En estraro de eklezio batalojn pri potenco, inter homoj blindan kredon. Aliloke en la mondo denove alcentrigon de homo, kulton, kiu suprenlevis propran personon kaj ĝian propran bonfarton. Strebojn pri propraj bonfartaj statoj en alcentrigaj meditaj pozicioj kaj sub la proklamata unuiĝo kun ĉio, nur retiriĝo de la tuto al si mem. Kaj tamen la homaro estis avertita kaj al ĝi estis donita klara rigardo je vero, sed la homaro ne volis aŭdi kaj kompreni.

Estas regulo kaj porviva leĝo, ke en translimigon inter 2.000 jaraj suberaoj naskiĝas homo, kiu estas evolue sur la plej supera ebla homa grado, aŭ tio estas estaĵo pli supera ol la homa, kiu nur al la homaro revenas. Tiu konas la vivan kaj fundamentan veron kaj klopodas per ĝia prezentado ĝustigi la homan pensadon, venigi ĝin en ekvilibron, kaj tiel korekti la ĝisnunajn erarojn kaj miskomprenojn. Ĉar li alportas al si en vivon propran konscion kaj ne akceptas en siajn opiniojn tion, kion homoj en nuntempaj religiaj aŭ religio-filozofiaj rektoj posedas, li diferenciĝas de ili, kaj tion homoj ne ŝatas. Ili ne akceptas lin, ili preferas teni sin de malnovaj, difektitaj fundamentoj kaj de tiel nomataj profetoj, sed kiuj en sia nesciado faras nenion alian, nur senĉese trarastas la aktualajn doktrinojn, klopodas ilin diverse interpreti, kaj tiel diferenciĝi de la aliaj. Estas tio nur trafosado de la trafosita.

En mia trankvilo mi havis koncerne tiun problemon jenan vizion: Mi vidis, kiel sur dezertan grundon estis starigita giganta plado, al kiu estis homoj per sia grandeco kiel formikoj al nia pelvo por knedado de pasto. Tiu plado estis ĝis rando plena da freŝa, varma kaj bele odoranta kaĉo. La odoro logis homojn. Tiuj alvenadis, starigadis grandajn ŝtupetarojn al la rando, iradis sur la randon de plado kaj kun apetito tiun kaĉon manĝis. La aliaj alvenadis kun veturiloj, ŝarĝis ilin per kaĉo kaj tiun distribuis al la aliaj homoj, en malproksimajn lokojn. Kaĉo ne malpliiĝis, ĝi nur malrapide malvarmiĝadis kaj sur la rando de plado, tie, kie homoj surtretis ĝin per siaj ŝuoj, ĝi estis malpurigita per alportita koto. Post tempo ĝi de la rando ekputris, poste sur ĝia supro sedimentiĝis diversaj ŝimoj, la kaĉo malboniĝadis. Tio okazadis dum longa tempo. Intertempe malsupre homoj naskiĝadis kaj mortadis, trapasadis generacioj, sed ĉiu supreniris pladosupraĵon kaj manĝis la kaĉon. Novaj generacioj jam nenion sciis pri origina bongusta kaj freŝa kaĉo, ĉar ili jam nenion alian konis. Subite estis apud la unuan pladon starigita la nova, ankaŭ kun freŝa, varma kaj bongusta kaĉo. Komence ĝin homoj nur okulumis, poste kelkaj el ili starigis al ĝi ŝtupetarojn, supreniris al rando kaj gustumis. Iuj ĝin taksis bona kaj postulata, sed tiuj estis malmultaj. Plimulto revenis al la malnova plado, ĉar ili alkutimiĝis je tiu putranta kaĉo kaj la nova al ili ne bongustis, aŭ ili ne fidis ĝin. Ja el tiu unua manĝis iliaj antaŭuloj kaj ili sentis sin bone, do kial ili ŝanĝu ĝin anstataŭ io nova, kion ili ne konas? Kaj intertempe tiun freŝan kaĉon atendis la sama sorto, kiel la unuan. Ĝi malrapide malvarmiĝadis, homoj al ĝi komencis malrapide alvenadi, tretis en ĝi, malpurigadis ĝin kaj ĝi post tempo ekputris kaj ekŝimis, simple dirite, la tuta agado ripetiĝis.

Tiel tio estas kun la doktrino, kiun alportadas sur mondon proksimume post 2.000 jaroj tiuj, kiuj scias kaj kiujn mi nomas alportantoj – diference de disportantoj, kiuj poste estas predikantoj, instruistoj kaj majstroj, kiuj nur jam la alportitan disportadas. Al la komenca, la homoj ne havas konfidon. Ili pli volonte tenas la malnovan, kaj tio estas granda domaĝo. Kutime la alportanto mortas pli frue, ol la doktrino estas akceptita, kaj poste neniu povas pri io demandi lin, lasi por si laŭ vero klarigi, kion li ne komprenis, kaj estas dependata nur je konjektoj de la disportantoj. Tiuj, kiuj estas dum vivo de la alportanto ĉirkaŭ li kaj kiuj devas el lia instruado fari doktrinon, tiuj ankaŭ ne ĉiam pruviĝas bonaj. Kutime ili poste glitos reen al antaŭaj influoj, kie ili sentas sin ja pli komforte.

Ni prenu ekzemple kristanecon, kiu al ni estas tempe kaj influe plej proksime. Jesuo, kiu estis alportanto de doktrino por pluaj 2.000 jaroj, konis la veron kaj volis ĝin transdoni al homaro. Li ne povis al si preni kiel disĉiplojn kaj postajn majstrojn disportantojn tiujn homojn, kiuj estis instruitaj en malnova filozofio. Ili per malnova doktrino influus la novan. Li devis akcepti simplajn homojn, al kiuj li klarigadis ĉion de komenco. Al la apostolo Petro li ankaŭ malfermis eblecon, kiu konsistas en tio, ke Petro ne nur dum la vivo de Jesuo, sed ankaŭ post lia morto, estos kapabla akcepti en sian menson la veron de bytí (ekzisto) tian, kia ĝi en realo estas, sen klarigo de kiu ajn. Tio ne estas kapablo koni rekte, tiel kiel havis Jesuo (Moseo, Noe, ktp.), sed estas tio kapablo alligiĝi je alportanto kaj ĉerpi el li. Sed kiam Jesuo tiun ĉi kapablon al apostolo transdonadis, certe lin atentigis, ke tio estas ebla nur tiam, se li restos en lia influa sfero kaj separiĝos kaj distanciĝos de aliaj direktoj kaj ties influoj. („Se vi restos en la nomo mia“ aŭ tiel iel. Tio „en la nomo mia“ difinas la influan substancon). Tiun kapablon poste li devis transdonadi plu.

Sed post morto de Jesuo kunligiĝis sekvantoj de Petro kun malnovaj influoj kaj en iliaj intencoj ili konstruis novan doktrinon. Pro tio la Nova testamento staras surbaze de la Malnova testamento, kiun Jesuo alvenis ripari en ĝia interpretado, montri erarajn kaj malutilajn sedimentojn kaj forigi ilin. La postsekvantoj de Petro per tio, ke ili interrompis la ligon, malebligis al si ĝustan akceptadon kaj neniigis eblecon transdonadi plue al ĉefuloj de eklezio la kapablon de rekta kunligo kun Jesuo. Tiun kapablon, kiun opiniis havi postaj papoj kaj kiun ili prezentis kiel „senerareco“.

Tio ĉio estis, kaj tiel al si la homaro malklarigis kaj malfaciligis sian eblecon de propravola vojo. Kiel do plu?

Pri tio ni parolos en aparta ĉapitro, kiu estos dediĉita al praktika spirita vojo.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.