www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Leĝo de repuŝo

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

LEĜO DE REPUŜO

Kio estas la leĝo de repuŝo? Estas tio evolua porviva leĝo, sen kiu neokazus evolua procezo, precipe ne en la pli malsuperaj porvivaj formoj, kie estas pasiva evoluo.

La estaĵo trairas vivon kaj senĉese en sia sorto decidas. Ĝia decidado koncernas ĉion. De la plej etaj eventoj, kiel estas ekzemple ekpaŝo per kruro aŭ movo per mano ĝis komplika procezo de juĝado kaj decidado. Kaj ĉi tie ricevas sian vorton la repuŝa leĝo.

Ĉiu agado, ĉio tio, kio estas, daŭras konstante, en sentempeco. Sed en nia travivado de tiu ĉi bytí (ekzisto) estas la procezo – disdivido. Tio poste signifas, ke en disdivido estas kompleta bytí (ekzisto) en du polusoj. Ĉiu ĝia parto, ĉiu agado estas disdividita je du samaj polusoj, havantaj malan sencon. Ĉio en la Krea verko estas en dueco, kaj eĉ ni estas dualaj (dualistoj) kaj ankaŭ ĉion kiel dualan ni povas kompreni. Ekzemple la progresivan procezon ni komprenas disdividita je bono kaj malbono. La leĝon de bytí (ekzisto) ni havas dividitan je naskiĝado kaj mortado, je vivo kaj morto. Kaj tamen tio estas unu leĝo kun du polusoj. Se ni observas varmon, staras kontraŭ ĝi malvarmo. Kontraŭ alcentrigo estas difuzo ktp. Kaj tamen tio estas en statika stato ĉiam nur unu leĝo kun du polusoj. Nia porviva procezo kaj nia propra estaĵa manifesto pendolas kiel pendolilo en horloĝo senĉese inter du polusoj. Ni decidas inter du polusoj, ni agas inter du polusoj kaj ni mem estas dupolusaj.

El la Substanco ni eliris kaj en la Substancon ni revenas. En la Substanco havas ambaŭ polusoj, apartenu al kio ajn, la saman valoron. Ili estas partoj de unu leĝo, en kiu ili estas en ekvilibra stato. La ekvilibro do estas idealo de bytí (ekzisto). El ekvilibro ni eliris, en ekvilibron ni revenas. Nur en evolua tempo, kiam nia estaĵo akiris decidadon, ni malekvilibrigis ĉion ĉi per nia evolua malperfekteco kaj nescieco. Ekzemple en nia agado ni ĉiam moviĝas inter bono kaj malbono. Ni ne scipovas ilin ĝuste taksi, nia komprenado ne estas ekvilibra kaj nia porviva manifesto, do niaj agoj, aspektas laŭ tio. Iam ni pli inklinas al la bono, iam al la malbono, kaj laŭ tio poste formiĝas nia psika parto. Nia sinteno kaj nia kompreno estas fundamento por niaj agoj. Ĉar ni estas la aganta parto en la Krea verko, ni efikas en ĝia kompleta sorteco kiel forta elemento, kiu tre ofte fortigas ĝian sortan okazadon neĝuste. Per tio ni damaĝigas la tuton kaj samtempe nian internan estaĵon, tiun, kiu procezas per renaskiĝado al la perfekteco kaj al rekunfluo kun la Substanco.

Sed la ekvilibra Substanco jam nur per sia bytí (ekzisto) influas evoluan procezon de estaĵo kaj per sia influa premo nepermesas grandajn pendolmovojn. Ĝi premas je ekvilibrigado kaj tiun ĉi evoluan premon, kiu estas leĝa parto de la vivo, ni nomas „leĝo de repuŝo“.

Estaĵo, kiu trapasas la porvivan procezon, estas subordigita al tiu ĉi leĝo. Precipe la pli malsupera estaĵo, t.e. tiu, kiu estas en evolua vico inter la unua animalo kaj homo, kaj kiu do ankoraŭ iras tra pasiva evoluo.

Estas tio jene: kion ajn la estaĵo faros, estu tio bona aŭ malbona, revenas al ĝi kaj tio ordinare en ĝia venonta vivo. Estas tio pro tio, ke tiu ĉi estaĵo ekkonu kaj ĝuu siajn agojn sur si mem. Ĉar poste la okazaĵoj, elkreitaj per repuŝo, alvenas en ĝia venonta vivo kaj la estaĵo per renaskiĝo ne plu rememoras sian pasintan vivon (ne transportiĝas memoro el unu vivo en la duan), travivas la preparitan agadon senpere.

La agoj el pasintaj vivoj – propre tuta porviva sorta kuro, estas deponita en cerbo, en ĝia memoro. En subkonscion – do en konscion de la interna estaĵo – deponiĝas nur tiuj perceptoj, kiuj estas forte emocie (sente) travivitaj, kaj kiuj havas gravecon el vidpunkto de tiu pli supera ena estaĵo. La scio pri ceteraj okazaĵoj restas nur en la memoro de cerbo. Ĉi tie restas ĉio negrava por evoluo, aŭ tio ne travivita sente, per pli profunda percepto, tio, pri kio ni en la vivo nur surface informiĝis, simple tio, kio estis perceptita pli racie kaj malpli sente. Tial ekzemple ne transiras en subkonscion tio, kion ni racie ellernis kaj kio ne havas kunligon kun la evoluo de estaĵo – kion ni science ampleksigis en la tuta scienca disciplino, sed en subkonscio restas eble nur inklino al iu scienca aŭ arta fako, se ni ĝin ŝatis kaj profunde ĝian sencon travivadis.

Tio, kio estas per helpo de senta komponento deponita en subkonscio, fariĝas havaĵo de interna estaĵo kaj helpas al ĝi formi en ĝia evolua procezo. Tio supraĵa, plejparte racia, estas havaĵo de la cerbo kaj kun la mortanta cerbo ankaŭ pereas. Tial la novnaskiĝinta estaĵo ne konas sian pasintan vivon. El ĝi penetras en ĝian konscion nur pli aŭ malpliforte voĉo el subkonscio, kiun la homoj nomas „konscienco“.

Tial la sortajn okazaĵojn de la nova vivo, kiuj havas repuŝe rilaton al agoj de antaŭanta vivo, travivas la nova naskito senpere. Ekzemple li ne scias, kial li suferas, kial la sorto sintenas al li krude, sed li nur tiujn batojn kaptas kaj travivas. Li travivas ilin kun pli granda empatio, ol se li scius, kial li suferas. La senpera travivado havas pli grandan valoron por kompreno, kiu el tiu suferado devenas, kaj tial ĝi estas pli bona instruisto, kiu kapablas pli bone formi la internan estaĵon. Kaj pri tio propre temas. Tiamaniere estas plej bone ekvilibrigitaj la deflankiĝoj kaj deformaĵoj ĉe kreiĝanta interna estaĵo, kiuj alikaze nur tre malfacile ekvilibriĝus.

Leĝo de repuŝo akompanas la estaĵon senĉese. Ne eblas ĝin elimini. Ĝi ne pereas. Nur estaĵoj en pli supera evolua grado povas ĝin pli aŭ malpli trankviligadi.

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.