PORVIVA ENERGETIKO
Materia korpo, kiun ni vidas, palpas kaj plue ni povas ĝin detekti per niaj sensoj, evoluiĝis per komplika procezo. Originan bazon kreis anorganika (neviva) materio, kiu en kunligo kun psika konsisto ŝanĝiĝis je la organika (animala). Per komplika evolua procezo ĝi evoluiĝis de la plej primitiva korpa formo trans pli komplika, kaj pro tio evolue pli matura, ĝis homo.
Samtempe kun ĝi, nur pri paŝeto antaŭe, evoluiĝis psika formo de estaĵo. Ankaŭ de la plej primitiva trans pli kaj pli supera ĝis la homa formo. Ĝi evoluiĝis pro tio pli frue ol la materio, ĉar ĝi estas superanta ĝin, kaj estis kaj estas tio propre ĝi, laŭ kiu la materio disvolviĝas.
Materion kaj psikon trapasas energetikaj fluoj, kiuj estas genetike de la samaj konsistoj, ili nur diverse, laŭ sia difinita sfero manifestiĝas. En viva korpo ili per unu duono kunligiĝas kaj elkreas unu tuton, kiun mi nomas „vitalaj fortoj“. Krom de ĝia fluo restas el duono konservitaj ambaŭ originaj fluoj.
Homo do estas enkorpigita estaĵo je certa spirita nivelo, kiun li akiris per evolua procezo, kaj konsistas el korpa materio, psika konsisto kaj el vitala konsisto. Ĉiuj tiuj tri komponantoj estas en la Substanco egalaj. Estas tio fortoj, kiuj en tiuj ĉi sferoj manifestiĝas, kaj tial laŭ tio aspektas. Ĉiu el ili konsistas el substancaj kvar konsistaĵoj, t.e. el decentriga, alcentriga, ekscitiga kaj trankvila.
En la ĝisnuna tempo homoj interesiĝis plejparte pri materio. Kreskis intereso pri tekniko, kiu disvolviĝadis, sed scio pri la vivo iris flanken. Homoj ekkonadis anorganikajn fortojn. Estis tio ekzemple elektro, magneta forto, geomagnetismo, gravitacio, radia radiado ktp.
Nun, t.e. en lasta tempo alvenas ekkonado de biologiaj fortoj. Ĝi alvenas malrapide. Sciencistoj malkovris ekzemple t.n. mitogenetikan radiadon, sed ili ne plu okupiĝis pri ĝi. Biologia (vitala) radiado estis jam antaŭlonge uzita de magnetizantoj kaj resanigantoj por kuracado de malsanoj, sed ĉar ĝi ne estis per oficiala scienco agnoskata, ĝi estis proklamita ĉarlataneco.
Nur antaŭ kelkaj nemultaj jaroj rememoris kelkaj sciencistoj iamajn malkovrojn kaj komencis pri la biologiaj energioj interesiĝi pli. Sovetiaj geedzoj Kirlian malkovris manieron, kiel la elradiadon de biologiaj fortoj fotografi. Tiamaniere denove estis revivigita scienca intereso pri tiu ĉi problemo kaj vera ekzisto de biologiaj fortoj estis per tio verigita. Hodiaŭ do estas nerenverseble pruvita tio, kio en spiritaj doktrinoj, ĉefe en iamaj evoluitaj kultoj, estis antaŭlonge konata. Mi provos klarigi mian ekkonon el tiu ĉi fako tiel, kiel mi ĝin komprenis.
Komplekso de vitalaj fortoj, alivorte porvivaj fortoj (porviva energio), trairas la vivan homan korpon kaj estas iniciantoj de ĉiuj porvivaj procezoj. Kiam naskiĝas la nova homo, kaj estas fekundigita la embria ĉelo, efikas evoluon de feto vitalaj fortoj de patrino. Laŭ ŝia „mentala plano“ proceze elkreiĝas nova homa korpo. La embrio en patrina korpo trapasas kompletan estaĵan (ontogenetikan) evoluon. Tiel, kiel per la procezo de tutaj epokoj elkreadis estaĵa vivo sur nia planedo, de la unua ĉelo, de la unua unuĉela animalo ĝis la homo, same tiel procezas la feta evoluo (evoluo en korpo de patrino) de embria ova ĉelo ĝis homa korpo. Sur embrio estas sinsekve spekteblaj ĉiuj evoluaj fazoj. Do la feta evoluo plene konformiĝas kun la tuta evolua procezo, per kiu evoluis ĉio estaĵa sur nia planedo. Dume la tuta evoluo daŭris kelkajn miliardojn da jaroj, la sama efektiviĝas en patrina korpo dum 9 monatoj.
Estas tio unu kaj la sama porviva plano, estas tio parto de formo de la Krea verko, nur projekciita en alian sferon de kreado, kaj tial ĝi havas la tempan dimension, kiu respondas al tiu sfero. Tiu ĉi plano apartenas en la sferon de spirito (psika, mentala, pensa) kaj la agadprocezon peras vitala forto (biologia forto, animo).
La kvalito kaj formo de psiko, de materio kaj eĉ de vitala forto estas en fundamento la sama. Estas tio jam priskribita Krea kvaro, kun siaj kvar bazaj kvalitoj: alcentriga, decentriga, trankvila kaj ekscitiga. El tiuj estas konsistita materio, psiko kaj vitalo. Mi ripetas, ke tio estas nur unu baza ideo, kiu manifestiĝas en diversaj sferoj kaj laŭ tio vidiĝas al ni.
Estas tio do en ĉiu viva korpo nur unu substanca ideo (formo, plano), kiu manifestiĝas en 3 sferoj. La unuopaj partoj de vitala forto, kiuj havas priskribitan kvaliton de la Krea kvaro, faras en diversaj kombinaĵoj ĉiujn porvivajn procezojn en la korpo. Sume ili estas nedividebla parto de ĉiu viva korpo.
Kiam al homo la korpo finservas kaj li mortas, apartiĝas de korpo la tuta kompleta homa estaĵo, t.e. la komponento psika kaj vitala, kaj restas morta korpo, kies materio havas nur tiun parton de vitala komponento, kiu apartenas al anorganika materio. Kvankam ke la materio de morta korpo estas per restaĵo organika, ĝi estas gvidata al pereo, disfalo. Ĝis kiam tenis ĝin en raporto organika vitala forto, la materio submetiĝis al organikaj leĝoj, kiel morta ĝi submetiĝas al la anorganikaj.
En viva korpo konstante okazadas necesaj vivprocezoj. Ili estas de kvar priskribitaj specoj. En sana korpo ili manifestiĝas jene:
1) Alcentriga faktoro fortigas organojn kaj ĉelojn al alcentriga agado. Ĝi fortigas ilian strebon pri konservado de nutraj substancoj, en aliformiĝo de nutraj substancoj ĝi subtenas ilian sintezon, partoprenas la procezojn de kunmetado, de sedimentado, faras difuzadon de nutraj substancoj en ĉelojn kaj organojn. Ĝi kaŭzas sedimentadon de sango, faras enspiradon ktp.
2) Decentriga faktoro fortigas ekzemple sekreciajn organojn en ilia agado, ebligas disetendadon de angioj, elspiron, katabolismon, – forigon de depotaj nutraj partoj. En metabola turniĝo de nutraĵo ĝi partoprenas en ĝia analizo, simple efikas kontraŭ la alcentriga faktoro, kun kiu ĝi dum idealaj kondiĉoj elkreas ekvilibron.
3) Trankviliga faktoro efikas ekvilibrigadon de porvivaj procezoj direkte al inhibicio. Ĝi trankviligas ekscitojn de ĉiuj specoj. Ĝi partoprenas en sanigaj procezoj, trankviligas inflamojn aŭ aliajn incitojn. Ĝi trankviligas pli altigitajn korpajn funkciojn kaj ekvilibrigas ilin. Ĝi stariĝas kontraŭ hiperplazio. En matureco, ĉe vivlimigo, t.e. en tempo, kiam konstrukcia korpa maturado ŝanĝiĝas je destrukcia maljuniĝo de korpo, ĝi haltigas kreskon kaj ĉiujn konstrukciajn klopodojn de la korpo, ktp.
4) Ekscitiga faktoro dinamikigas dum la juneco histojn kaj organojn al ago kaj al kresko. Ĝi dinamikigas ĉion, sed ankaŭ ekscitigas, maltrankviligas. Ĝi partoprenas ŝanĝon de substancoj en senco de oksidado, bruligado. Ĝi estas kontraŭforto al trankviliga faktoro, ĝi stariĝas kontraŭ ĝi kaj ĉe idealaj kondiĉoj kun ĝi kreas ekvilibron.
Tio ĉi estas la kvar bazaj elementoj de kompleta vitala forto, kiu per ili elkreas ĉiujn porvivajn korpajn kaj psikajn procezojn. En psika sfero ili plifortigas la homan pensadon kaj donas al ĝi bazan direkton kaj valoron. Ilia efikado ĉi tie aspektas ekzemple jene:
1) Alcentriga faktoro disponigas pensan sintenon egocentre, egoisme. Ĝi subtenas egoorilatan pensadon. En solvado de situacioj ĝi subtenas egoisman vidpukton.
2) Decentriga faktoro subtenas altruismon, disponigas al kompreno de porviva kolektivo, situaciojn ĝi solvas koncerne la ceterajn, subtenas empation en situacion de aliaj animaloj kaj vivadon por aliaj. Ĝi estas malo de alcentrigo kaj ĉe idealaj kondiĉoj kun ĝi kreas ekvilibron.
3) Trankviliga faktoro efikas je trankviligado, malvarmo, malarda pensado, je haltiĝo en pensa disflugo.
4) Ekscitiga faktoro, kiel malo de la trankviliga, kaŭzas incitadon, ardon, ekscitiĝon por io, hastan kaj ekscitan pensadon, pensan dinamikon, entuziasmon.
La vivo estas konstanta oscilado, konstanta pendolado inter du polusoj. Tiel tio estas ankaŭ en la vitala komponento. Estas ĉi tie senĉesa pendolado inter alcentrigo kaj decentrigo kaj poste inter ardo kaj malvarmo. Se estas tiuj ĉi du kaj du en siaj porvivaj manifestoj en ekvilibro, daŭras ideala porviva stato. Pli malbona tio estas, kiam estas ilia ekvilibro rompita, kaj unu el polusoj estas ekstreme fortigita aŭ malfortigita. Poste ekestas ilia disharmonio, kiu venĝas. En la korpo aperas malsana stato kaj en la psiko estas rompita la baza psika formo, kiu estis tiom longe dum evoluo kulturata. Pli malgranda malrespekto de ekvilibro en korpo kaj psiko estas kutima. Ekvilibrigas ilin aŭ la leĝo de repuŝo aŭ pli matura logika pensado. Ĝi poste uzas al ekvilibrigo por korpo kuracajn aŭ sanigajn praktikojn, kaj por la psika konsisto konon kaj komplezon pri rebonigo kaj pri ĝusta evoluo de psika formo.
Morbaj kaj nedezirataj ŝanĝoj en la korpo kaj en la psiko subtenas kaj elkreas la unuopajn fortajn komponentojn dum sia nenormala plifortigo proksimume jene:
1) Alcentriga faktoro elkreas en korpo kreadon de ŝtonetoj kaj sedimentoj, de vejnaj tromboj, kalciigon de histoj, ateromojn, enorman deponadon de grasoj ktp.
En psika sfero ĝi plifortigas egoon, la homo fariĝas centro en la pensado, kaj estas sur la unua loko de sia intereso kaj ofte superregas nur lia egoo. Li agas senrigarde la aliajn aŭ en detiro de la kompleta porviva socio. (De homoj kaj ceteraj animaloj, pri kiuj la homo pensas kiel pri la neglekteblaj). En la ekleziaj direktoj li celas nur al ekkono de si mem kaj klopodas en diversaj ekzercoj elkrei siajn proprajn feliĉegajn statojn. Simple estas ĉi tie nesane fortigita alcentrigo.
2) Decentriga faktoro manifestiĝas patologie en korpo per plirapidigita sekrecio kaj per neeluzado de nutraĵoj, per neeblo finporti feton dum gravedeco, per elfluado de nematuraj eritrocitoj en la sangan cirkuladon, per atrofio de histoj k.s.
En la psika sfero tio estas nesana, troigita altruismo, nekritikemo, neglektado de si mem, liberigo de penso al iluzioj kaj fantomaĵoj k.s.
3) Trankviliga faktoro nesane manifestiĝas per troigita inhibo, ekzemple per inhibo de funkcio de osta medolo, kaj per tio ĝi disponigas al anemioj - per nedezirata plifortigo de inhiba funkcio de nervosistemo, ekzemple nesana plifortigo de funkcio de parasimpatiko, per malvigleco de intesta funkcio, inhibo de galvezika funkcio, kie poste komune kun la alcentriga forto disponigas al kreado de konkrementoj (ŝtonetoj - sablo), malaltigas funkcion de endokrinaj glandoj (ekzemple kelkaj specoj de diabeto) k.s.
En psika sfero ĝi malaltigas la pensan dinamikon, kaŭzas troan sentan malvarmon, trankvilon, indiferentecon. Ĝi kondukas al pigreco kaj al troa pasiveco.
4) Ekscitiga faktoro manifestiĝas morbe en la korpo per nesane altigita funkciado de organoj aŭ eĉ de ĉeloj. Ĝi gvidas al hipersekrecio, hiperplazio, ekscitado de la organa kaj la ĉela funkcioj, al hiperdinamio. En kunligo kun la decentriga faktoro ĝi gvidas al patologia premado, al troa kaj do degenera aŭtoimuniteco, parte ĝi partoprenas je komplika alergia procezo, per granda parto ĝi estas respondeca pri maligna abrupta kreskado k.s.
En la psika sfero ĝi morbe manifestiĝas per superaktiveco, agresiveco, per fanatismo, kiu gvidas al juĝ-malkapablo, per ekscitemo, hiperseksualeco k.s.
La idealo de korpa kaj psika sanoj estas ekvilibra stato de vitalaj fortoj de korpo kaj de psiko (spirito) kaj ĝusta anatomia stato de korpo kaj ĝusta formo de psika komponento. Sed la homo ne estas tiom ideala kaj evolue matura animalo, ke li povu en ĉiuj tiuj komponentoj teni ekvilibron. Krom tio unu el evoluaj dislimigoj estas ĝuste en la tempo, kiam nia interna estaĵo maturiĝis ĝis homo. La homo estas ĉi tie la kriza animalo kaj lian krizon kaŭzas transiro el la pasiva en la aktivan evoluon. Tiu ĉi krizo efikas tre ĥaose je la pensado, kaj per tio ni povas klarigi tiun sensencan homan agadon, de kiu ni estas atestantoj, kaj kiu gvidas al morba perturbo de lia korpo, psiko kaj ankaŭ al manieroj de lia vivo kaj al falsa porviva sinteno. Ĉi tie estas unu el grandaj kialoj de homaj morboj, anomalioj kaj difektigitaj funkcioj de korpo eĉ de psiko, kiuj kun iom da kritikemo ne devus esti tiom malbonaj kaj oftaj, kiel ni ilin konas. Mi pensas la manieron de vivo, kiu estas ĝuste en nuna tempo disvastigita ĉe granda parto de homoj, kaj kiu estas por spirite maturiĝinta kaj pensanta homo nekomprenebla. Estas tio nekonsiderita, nelogika porviva sinteno kaj maniero de vivo.
Ne estas malfacile ekkonscii ekzemple malutilecon de alkoholo. Alkoholo estas nerva veneno. Ni ĉiuj scias, kiel ĝi je nervosistemo efikas. Ĉiu el ni certe havis eblon vidi homojn, kiuj uzis pli grandan kvanton da ĝi, kaj kiam ĝia efikado signife elstariĝis. Tio okazas ĉe pli granda kvanto. Sed ĝi efikas eĉ ĉe malgrandaj kvantoj, kie ĝia efiko ne estas tiom okulfrape rimarkebla. Ekzemple la homo neekkonsciiĝas, ke post malgranda kvanto, pri kiu li pensas, ke ĝi estas neglektebla, malaltiĝas liaj nervaj kaj psikaj kapabloj. Kaj kiam li tiel per malgrandaj kvantoj traŭmatigas sin ofte, eble eĉ kelkfoje tage, li eĉ ne ekkonsciiĝos, ke liaj nervoj jam ne kapablas labori tiel, kiel ili devus. Kaj kiam li tion ekkonsciiĝos, li serĉas kialon alie.
Ni cerbumu iomete pri korpa funkciado. Ni sidiĝos al tagmanĝo kaj per okuloj ni taksas la manĝon, kiun ni havas antaŭ ni. Ni apetitas ĝin, aŭ ne. Nia psika (mentala) sinteno komencas aktivigi la nervan sistemon. La korpo sin preparas por akcepto de certa nutraĵo. En buŝo elkreiĝas salivoj kaj la digestosistemo estas gvidata al konvena aktiveco. Poste ni manĝas. La manĝo trapasas stomakon kaj digestan sistemon. Dum ĝia malrapida trapaso anoncas la akceptaj ĉeloj de stomako kaj de intesto al la cerbo, pri kiu nutraĵo precize temas. Poste el la cerbo iras reen ordonoj al sekreciaj ĉeloj, kiujn likvaĵojn ili eligu, por ke estu tiu certa nutraĵo en tiu certa digestoparto ĝuste digestita, disigita kaj ĝiaj substancoj ŝanĝitaj je la aliaj, pli komplikaj, kiujn la korpo bezonas. Plue la nervoj partoprenas ĉe distribuo de tiuj substancoj en organojn kaj ĉelojn. Ties postuloj pri livero de certaj bezonataj nutraĵoj, en bezona kvanto, iras trans nerva sistemo kaj ĝi tiun ĉi servon faras. Poste la organoj kaj ĉeloj pere de ĝi postulas forprenon de la eluzitaj, por korpo ne plu konvenaj rubaj materioj kaj ĝi ankaŭ ĉi tie plenumas siajn komplikajn taskojn. Ĝia agado estas tiom mirege komplika kaj bunta, tiom mirege fajna kaj pretenda, ke ni povas ĝin eĉ ĉe hodiaŭa stato de scienco nur forege imagi.
Kaj en tiun ĉi mirege mildan kaj gravan procezon subite nekonvene trafas homo. Eble nur per tio, ke li eltrinkas al sia tagmanĝo „NUR“ malgrandan bieron. Per tio li tre ĝene trafas tiun ĉi priskribitan mekanikon. Li mem konsciiĝas nenion. Li subigas al kutimo kaj al socia kutimiĝo. Malgrandan bieron li ja trinkas por ĉiu tagmanĝo kaj neniam li observis ion malbonan. Male, kiel li asertas, tio faras al li bone. Sed tion li nur pensas.
Al tiom milda kaj komplika nervosistemo sufiĉas eĉ eta kvanto da alkohola veneno, ke ĝi jam estu eĉ parte nefavore influita. Estas vero, ke la korpo sin defendas, kaj ofte ĝi eĉ defendiĝas antaŭ efiko de alkoholo, sed kiam tiuj atakoj ripetiĝas, ekfunkcias digestado kaj distribuado de vivmaterioj alie, ol kiel tio devas esti. La homo ankoraŭ nenion observas, eĉ nenion konscias, kiel al li malrapide, sed certe disfaliĝas lia sanstato. Kiam poste aliĝas morboj aŭ malbonaj korpodispozicioj, li ne konsideras tion, ke tio propre estas sumo da multaj eraroj, kaj ke unu el ili estas alkoholo. Kaj ĉi tie estis parolite nur pri „malgranda glaso da biero al tagmanĝo“. Kie estas ceteraj, pli grandaj kvantoj, kiujn homo trinkas, kiel li diras, por bona humoro.
Ke malutilas la fumado, ne estas tiom malfacile por kompreni. Pli malfacile estas kompreni, kial homoj alkutimiĝas je fumado. Kie estas tiu proklamita homa perfekteco, kiu diferencigas nin de pli malsuperaj animaloj, se homo ne kapablas kompreni eĉ tiom malmulte, kaj kapablas sin mem scie kaj propravole damaĝigi?
En vivo validas la regulo, kiun multaj homoj ne ekkonsciiĝas, kaj nome, ke ĉio, kio estas al homo nenatura, lin damaĝigas. La korpo de ĉiu animalo, do ankaŭ de la homo, estas konstruita por akceptado nur de certaj nutraĵoj. Laŭ tio prenas ĉiu animalo sian lokon en kompleta sorteco, kaj ĉi tie li havas sian propran, simile tiel, kiel certa, grava komponento en komplika maŝino.
La estaĵo, kiu en la evolua procezo celis direkte al homo, foriris de pli malsuperaj, rabobestaj specioj al pli superaj, herbivoraj. Homo estas, kiel jam estis dirite, per konsisto de sia korpo herbivoro, pli precize dirite – fruktovoro - t.e. voranto de fruktoj, do kolektanto de fruktoj. (Sciencistoj uzadas ankoraŭ la esprimon „omnivoro“, t.e. voranto de ĉio. Sed tio ne estas indiko de baza evolua specio, sed ĝi indikas nur perversecon de unu el bazaj specioj, „de herbivoro“). Antaŭ longa tempo en la homa historio, el primitiva sinteno kaj el malperfekta eklezia kompreno homo elkreis eklezian ritualon, en kiu li akceptis peceton da viando el alia animalo. Li kredis, ke tiel li akiros forton de ĝiaj muskoloj aŭ pere de akcepto de peceto de ĝia cerbo plifortigos sian psikan substancon. Tial li ekakceptadis viandon. Dum tempofluo pli kaj pli, kaj post tempo li envicigis ĝin en sian „manĝoliston“. Al pluaj porvivaj eraroj li aldonis ankaŭ tiun ĉi, ĝi alkalkuliĝis al la ceteraj, por ke ilia aro damaĝigu la korpon, la spiriton kaj la socian sintenon.
Tio ĉio estis dirite jam antaŭe, sed estas tion necese rememorigi, ol ni parolos iom pli pri kutima akceptado de fortoj.
La vivo de korpo, de psika kaj vitala konsistaĵoj, tio estas procezoj – procedoj. Senĉesa agado kaj senĉesa ŝanĝado, ilia konstanta porviva manifesto. Ilia energio senĉese ŝanceliĝas, deŝarĝiĝas kaj estas ŝarĝata. Homo akceptas la fortojn aktive kaj pasive kaj same tiel ilin malŝarĝigas. Nin interesos ilia natura, kutima akcepto por:
a) korpo, b) psika komponento, c) vitala komponento.