www.DUB.cz

českyenglishdeutchfrancaisespanolitalianorussiangreekesperanto
Vivo de la universo (parto 6)

Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia 
formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.

Josef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO
filozofio de la vivo

VIVO DE LA UNIVERSO

Tiel el substanca parto ekestis materio kaj spirito kiel konsistaĵo de la Krea verko. Ambaŭ tiuj bazaj partoj estas tute egalaj, kiel ni ĵus argumentis, nur ili dum nia observado diference manifestiĝas, sed tamen, kiam ni ilin komprenos, ni trovas ĉe ili la saman karakterizon. Ambaŭ estas unu egala ideo, kiun ni, animaloj, perceptas diversmaniere. Unue kiel materion kaj poste kiel spiriton. Ambaŭ havas la saman bazan karakterizon, tio estas alcentrigon, decentrigon, fajron kaj trankvilon. Ili propre estas unu ideo manifestiĝanta en diversa krea sfero. Kaj tiu ĉi krea sfero, tio estas nur nocio elfontanta el nia ekkono. Per nia „mi estas“ – per nia nocio bytí (ekzisto) ni povas esti turnitaj al perceptado de la substanca unuo (tio tiam, kiam ni estas la plej perfekta estaĵo, sed ĉi momente tio por ni estas malproksima estonteco) kaj poste ni ne perceptas dividon je materio kaj spirito, sed ni perceptas ilin kiel unuecan ideon. Aŭ ni perceptas tiun ĉi unuecan ideon kiel disdividitan je materio kaj spirito, kaj tio estas tiam, kiam ni estas per nia perceptado direktitaj en dividon, do en la Krean verkon (por ni la nuna tempo).

Tio signifas, ke eĉ nia „Mi“, nia nocio de bytí (ekzisto) pulsas tiel, kiel ĉio. Foje estas nia percepto konstrukcia (tio estas tempo de nia perfekteco), foje estas nia percepto destrukcia (tio estas tempo de nia malperfekteco, nuna tempo, en kiu nia „Mi estas“ ĝuste troviĝas).

Kaj tiel, kiel pulsas ĉio, tiel pulsas ankaŭ nia nocio de bytí (ekzisto). Ĉio estas la sama kaj konstanta. Nur nia rigardo je tio ĉio estas en dueco. Hodiaŭ ni komprenas disdividon de ĉio eĉ de ni mem kaj tiun disdividon ni trairas. Por nia „Mi estas“ estas tio tempo destrukcia, kaj se ni komparus ĝin al la jaro, estas tio tempo de aŭtuno kaj vintro. En komparo al spirado tio estas tempo de elspiro kaj de suba spira paŭzo. Sed foje por ni venos denove la konstrukcia tempo, komparebla kiel printempo kaj somero, aŭ enspiro kaj supra spira paŭzo. Poste nia nocio de bytí (ekzisto) perceptos denove la tutan bazan ideon unuece - reen kunmetitan en originan unuecon - sentempe, sen procezo. Tiel pulsas (pendolas) ĉio en du tempoj kaj ni ekkonscias bazon de la vivo kaj ĝian konstantan manifeston. Tiel ritme alterniĝas la Krea verko kaj la Substanca parto kaj denove la Krea verko kaj la Substanca parto, kaj tiel ĉiam plu kaj plu. Tiel pulsas nia „Mi estas“, kiel Mi estas ĝenerala kaj Mi estas dividita kaj denove Mi estas ĝenerala kaj Mi estas dividita ktp., ĉiam plu kaj plu.

Tiu ĉi porviva pulso – ritmo de procezo apartenas al manifestiĝinta Krea verko, kiu pulsas de sia disdividita bunteco (IA-UE) al la Substanca parto (O) kaj kompreneble ankaŭ al nia nocio de bytí (ekzisto), al nia „Mi estas“, kiu estas konsistaĵo de la Krea verko. En la Substanco tiu ĉi porviva elemento troviĝas tiel, kiel ĉio en stato de trankvilo, en sentempa procezo.

Estas tio plua, la tria konsistaĵo, kiun ni povas nomi vivo – porviva aŭ vitala forto, aŭ ankaŭ animo. (Atentu, sub la vorto animo opinias iuj doktrinoj estaĵon, ĉi tie estas opiniata la porviva forto). Tiu ĉi porviva forto per eniro en la Krean verkon ekmoviĝas, pulsas, kaj la du priskribitajn bazajn partojn, materion kaj spiriton, vivigas. Ĝi eliras el la Substanco kaj dividiĝas je du branĉoj, kiuj trapasas unu la materion kaj la dua spiriton.

Kaj tiel ni argumentis la porvivan forton. Tiun forton, kiu fluas tra la tuta universo – tra la tuta Krea verko kaj vivigas ĝin. Kio signifas vivigo kaj porviva ritmo, kia estas ĝia genezo kaj leĝo, kiel ni ĝin povas kompreni kaj la konojn uzi al nia propra kaj eĉ al entuta profito, pri tio ni rakontos en aparta ĉapitro.

Ni diris al ni, ke ni havas unuflanke bazan materion (anorganikan) kaj duaflanke bazan spiriton (ankaŭ anorganikan) kaj tra ambaŭ fluas porviva forto el la substanca fonto. La anorganika materio do ne estas neviva. Ĝi havas sian vivon. Sub ĝia influo ĝi kristalizas precize, laŭ karaktero de siaj elementoj. Same tiel la spirito. Ĝiaj konsistaĵoj vivas analogie tiel, kiel la anorganika materio.



La universo elspiris. Ekestis impulso de malvarmo kaj koncentritaj planedoj komencis malrapide malvarmiĝadi. En sunsistemoj ekestadis tiu ĉi procezo de ekstere rekte al la mezo. Plej forte la procezo de malvarmiĝo manifestiĝis sur la plej malproksimaj planedoj de la centro, de kerno de sunsistemoj, do de la sunoj. Ĝi procezis al la centro kaj la planedoj en la tempokuro malrapide malvarmiĝadis.

Sur nia ĝis nun arda kaj likva planedo, sur ĝia supraĵo malrapide kreiĝis krusto de pli firma materio. En procezo de malvarmiĝo ĝi pligrandiĝis, ĝis kreiĝis la unuaj simptomoj de pli firma tero. La ŝelo de la tero kreskis. Foje venis tempo, kiam apartiĝis akvo, ankoraŭ nur kiel vaporo. Pli poste la vaporo kondensiĝis je akvo kaj faladis teren. Sur la varmega tero ĝi rapide elvaporiĝis, suprenŝvebis, denove kondensiĝis, kaj kiel varma pluvo vipis supraĵon de la malvarmiĝanta planedo. Iam en tiu tempo estiĝis sur la tero kondiĉoj, kiuj ebligis por ke la vivo ekmanifestiĝu tiel, kiel ni ĝin konas. La vivo transiradis en novajn kondiĉojn. Ĝi ŝanĝiĝis en sia manifesto, ĝi ŝanĝis sian karakteron laŭ difinitaj eblecoj.

La anorganika materio de la planedo, kiu en la antaŭa gasa kaj poste likva stato estis unueca, kunfandita, ekdividiĝis. Ĝi dismetiĝis je elementoj, tiuj kreis inter si kombinaĵojn, do ĝi dividiĝis en grandan buntecon. Ĝiaj unuopaj specoj kristaliĝis en formojn laŭ sia karaktero. Per influo de erozio (abrazio de tero) elkreiĝis sedimentoj, rokaĵoj ktp.

Estis ĉi tie unuflanke anorganika materio kaj duaflanke, laŭ niaj nunaj opinioj, nemanifestiĝinta, ni povas ankaŭ diri, anorganika spirito. Nediferencita, unueca, analogie tiel, kiel en la tempo kun ĝi paralela anorganika materio. Ĉi tie sub la vorto anorganika spirito estas pensata spirita parto, kiu ekstariĝis el la Substanco, apartiĝis de ĝi kaj ĉi tie kreas (simple dirite) la konstrumaterialon por konstruo de sekvanta psika (aŭ spirita - ankaŭ mentala) parto. En ĝia baza strukturo memkompreneble manifestiĝas „Krea kvaro“. Tio signifas, ke ĝi per sia strukturo respondas al kvar bazaj fortoj, precize tiel kiel materio, kaj cetere precize tiel, kiel ĉio, kio laŭ nia nocio estas, kio kie ajn ekzistas. Ĝi estas konstrumaterialo por sia sfero, sed ĝi ne estas plano, laŭ kiu estas kreate. Tio estas centrala spirita parto, kiu estas en la genezo signata kiel „O“.

Foje do venis tempo, kiam la vivo povis manifestiĝi per alia tipo, ol ĝis nun. Sur la planedo estiĝis kondiĉoj, kiam povis kunligi anorganika materio kaj anorganika spirito kaj elkrei tiel novan porvivan formon, por iu tempa periodo de la universa elspiro. Por iu mallonga momento de la universa spira ritmo, sed el nia homa vidpunkto por tre longa epoko. Por ni tre longa kaj tre grava, se ni kapablas observi nur mallarĝan parton de la kompleta porviva spektro el vidpunkto de organika estaĵo.

Parto de anorganika materio kaj parto de anorganika spirito kunliĝis. Komence tio estis la plej simpla, la plej primitiva kunligo, kiu elkreis la unuan, la plej simplan estaĵon. Estis tio estaĵo de malgranda parto de materio kaj al ĝi analogie respondanta malgranda parto de spirito. Estis tio unua percepto de materia bytí (ekzisto), unua percepto de „Mi“, en la materio. Eble ni povus tian komencan estaĵon nomi „viruso“. Estis ĉi tie eĉ kapablo transportita el anorganika materio – elkreo de formo. Estis ĉi tie kapablo transportita el anorganika spirito – elkreo de analogia eco kun materio en spirita senco, tio estas elkreo de responda eco. La anorganika materio portis alcentrigan econ elkrei individuan kristalan formon, kaj do la anorganika spirito portis la saman econ, elkrei la alcentrigan nocion, kiu apartigis de nocio de kompleta bytí (ekzisto) propran „Mi“. Tiel ekestis la individua materio kaj individua nocio de bytí (ekzisto), do la unua „Mi estas“, apartigita de la tuto! Tiel la unua apartigita parto de spirito en sia kunligo elkreis la unuan organikan materion, trapenetritan per unua nocio de bytí (ekzisto), do la unuan enkorpigitan ESTAĴON.

Tiu estaĵo travivis unuan vivon kaj akiradis tiel unuan percepton kaj unuan sperton de nova porviva manifesto. Ĝi ĉerpis el ĉirkaŭa materio kaj el ĉirkaŭa spirito, ĝi kreskis je materia volumeno kaj je psika (spirita) potenco. Ĝi dividiĝis je pluaj, la samaj estaĵoj, plu kreskis kaj denove dividiĝis. Kvanto da tiuj estaĵoj kreskis. La malnovaj mortadis, la novaj naskiĝadis. Diversaj ĉirkaŭaj influoj, kiel ekzemple ŝanĝoj de temperaturoj, ŝanĝoj de energiaj proporcioj, atmosferaj influoj ktp., alportadis al novaj estaĵoj novajn spertojn. Per tiuj kompletigadis la psika parto, kiu pli evoluiĝis. Per tio ŝanĝiĝis direkte al perfekteco ĝia (metafore dirite) psika formo (tiu ĉi esprimo estos en kunligo kun psika parto de estaĵo plue uzata).

Ĉar materia kaj psika formoj de estaĵo estas al si en reciproka korelativo, kondiĉigis kresko de spirita formo elkreon de la nova, komence nur iomete diferenca specio.

Kaj tiel el nova estaĵa specio dum la tempo debranĉiĝis plua evolua specio. El ĝi dum la tempo denove plua, kaj tiel komenciĝis sur nia planedo pli granda estaĵa bunteco. Multiĝis novaj evoluaj specioj, datiĝis nova tipo de la vivo – la vivo de estaĵo..

 
 
 
 

Josef Zezulka - Bytí - životní filosofieJosef Zezulka – BYTÍ – EKZISTO - filozofio de la vivo, 

Eldonis © Tomáš Pfeiffer eldonejo Dimenze 2+2 Praha Soukenická 21, 110 00 Praha Ĉeĥa respublikowww.dub.cz, ISBN 978-80-85238-32-7

Tradukita el ĉeĥa originalo JOSEF ZEZULKA – BYTÍ – Životní filozofie
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto de tiu ĉi libro ne rajtas esti reproduktata kaj disvastigata en papera, elektronika aŭ alia formo aŭ tradukata en iun ajn lingvon sen antaŭa skriba konsento de eldonanto.
© Tomáš Pfeiffer, 2019

Tiu ĉi librotitolo estas ankaŭ eldonita en la angla, germana, franca, ĉeĥa kaj itala lingvo
Tradukoj – elektronike eldonitaj, atingeblaj rekte je www.dub.cz
FR / IT / ES / RU / EO / EN / DE / CZ

  

 
        Linkedin  
 
© Tomáš Pfeiffer. All rights reserved.